Vai all’indice

Nepoezia elizado de "la"

di Tempodivalse, 03 maggio 2015

Messaggi: 2

Lingua: Esperanto

Tempodivalse (Mostra il profilo) 03 maggio 2015 01:27:08

Mi rimarkas ke kelkaj malnovaj EO-aŭtoroj, inkluzive Zamenhofon, emis elizi la difinan artikolon post "de" kaj foje antaŭ vortoj komenciĝantaj vokale. Jen unu ekzemplo. Hodiaŭ tio apenaŭ vidiĝas ekster poezio.

Mi trovas ĉi tion nemallogika, kaj pli proksima al parolata Esperanto: ekzemple, en "de la ekspliko de la afero", oni nevole emas mallongigi la vokalon en "a" dum flua parolado, preskaŭ ĝis "de l'ekspliko de l'afero".

Notu, ke multaj latinidaj lingvoj faras same: la itala "di il" kaj hispana "de el" iĝas "del"; "la" kaj "lo" itale perdas vokalon kiam plia vokalo tuj sekvas.

Ĉu vi konsideras ĉi tion evitinda Esperante, aŭ ĉu estas permesebla estetika prefero?

Bernadox (Mostra il profilo) 03 maggio 2015 08:21:23

Tempodivalse:Ĉu vi konsideras ĉi tion evitinda Esperante, aŭ ĉu estas permesebla estetika prefero?
Oni devas distingi du demandojn, Tempodivalse:

1. Ĉu elizio la -> l' estas ĝusta Esperanto en prozo?
2. Ĉu tia elizio estas bona stilo en Esperanto?

La respondo al la unua demando troveblas en R 16 kun FE 27.4:

------
Anstataŭ „la” oni povas ankaŭ diri „l’” (sed nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo) [FE 27.4].
------

Iu distingo inter poezio kaj prozo ne estas farita.

Respondo al la unua demando do: La elizio la -> l', uzata ĉu en poezio, ĉu en prozo, estas ĝusta Esperanto.

Pri la dua demando (ĉu bona estetika stilo?):

Demando de gusto, pri kiu ja kiel konate ne indas disputi. Mi mem okaze uzas la elizion en tiaj "de la"-serioj, kiujn vi citas kiel ekzemplo, sed kutime nur por la lasta elemento de la serio: "ĝis la tempo de la ekspliko de l' afero".

Sed kiel dirite: Tio estas neniu regulo aŭ eĉ nur rekomendo, sed nura persona stilo. Ofte eblas ankaŭ simple revortumi frazon kaj tiel eviti tro longajn "de la"-seriojn.

-------

Bv. legi la komentojn al R 16 en Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, BK I, p. 242. Tie vi i.a. ankaŭ trovas la Lingvajn Respondojn (LR) de Z pri la temo.

Bv. atenti, ke via ekzemplo ne estas tre trafa. Nome temas pri la Dua Libro (DL 1888). Z poste rezignis pri tiel ofta uzo de la elizio en ĉiuj postaj verkoj.

Torna all’inizio