Kwa maudhui

Aferoj mi ne ŝatas pri marksismo

ya Alkanadi, 5 Mei 2015

Ujumbe: 8

Lugha: Esperanto

Alkanadi (Wasifu wa mtumiaji) 5 Mei 2015 2:02:50 alasiri

1- Ĝi instigas revoluciojn. Do maledukitaj, ideologiaj, senspertaj, perfortaj, revoluciuloj fariĝus politikistoj.

2- Ĝi apogas la koncepton de diktatoreco anstataŭ demokratio.

Kio estas via opinio?

Tempodivalse (Wasifu wa mtumiaji) 5 Mei 2015 2:59:55 alasiri

Mi ne scias sufiĉe pri Marksismo por havi edukitan opinion.

Tamen, la malmultaj skribaĵoj de Markso, kiun mi legis, ŝajnis tre trafaj en sia kritiko de kapitalismo kaj la klasdividoj, kaj senchavas eĉ je 150 jaroj poste.

Vinisus (Wasifu wa mtumiaji) 5 Mei 2015 3:14:54 alasiri

Tiuj Kiuj regas la mondon nuntempe ankaŭ ne estas bonuloj, nome riĉaj familioj kaj krimaj entreprenoj helpataj de NATO kaj CIA, pro tio ĉiutage venas Eŭropon multaj fuĝantoj el la aĉa laboro fare de la petrola invadintoj.

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 19 Mei 2015 10:21:38 asubuhi

Malfeliĉe, ekonomiaj doktrinoj similas pli al religioj ol al sciencoj.

Kapitalismo preterlasas potenc-rilatoj inter homoj, konfuzas kiel "bezonoj" la panon de la malriĉulo kaj la jaĥton de la miliardulo. Oni povas vivi longtempe sen jaĥto, sed sen pano oni devas konsenti pri iu ajn laboraĉo, malpura aŭ eĉ danĝera.

Marksismo preterlasas fontojn de riĉeco, kiel imago aŭ iniciatemo. Tial marksismaj ekonomioj ne kreis prosperon.

Sed la ĉefa malkvalito de la marksismaj ekonomioj estas ke ili ne sukcesis dronigi la kapitalismajn.

leporinjo (Wasifu wa mtumiaji) 19 Mei 2015 11:34:16 asubuhi

Alkanadi:Do maledukitaj, ideologiaj, senspertaj, perfortaj, revoluciuloj fariĝus politikistoj.
Tio jam delonge okazas en Usono, unu el la plej kontraŭmarksismaj landoj en la mondo. Nu, krom la "revoluciuloj" parto; tio ne plu okazas.

Almenaŭ ĉi tie, la plimulto el riĉeguloj estas riĉaj nur pro tio, ke iliaj gepatroj estis riĉeguloj. Tiuj, kiuj esperas riĉiĝi per la propra genio, ankoraŭ devas dependi de la kapitalo de la "malnova mono". Kial malnova mono ekzistu? Kiel tio estas justa? Kiam iu mortas, ties posedaĵoj estu disdonataj al la tuta popolo, kiu egale meritas ĝin kiel la "hereduloj"- t.e., neniel ajn.

Kirilo81 (Wasifu wa mtumiaji) 19 Mei 2015 12:11:25 alasiri

Eble la filozofiado de Marx estas interesa, mi ne enprofundiĝis, sed post preskaŭ cent jaroj de provado oni povas definitive konstati, ke la provoj fari sur ilia bazo politikan-ekonomian sistemon plene kaj sendube fiaskis.
Marksismo estas do historia eraro, simile al faŝismo, sed ĝi almenaŭ havas pli bonajn intencojn ol tiu lasta.

P.S.: "Aferoj, kiujn mi ne ŝatas pri marksismo"

ustra (Wasifu wa mtumiaji) 19 Mei 2015 1:25:19 alasiri

Alkanadi:1- Ĝi instigas revoluciojn. Do maledukitaj, ideologiaj, senspertaj, perfortaj, revoluciuloj fariĝus politikistoj.
Ĉu nunaj politikistoj estas edukitaj, senideologaj, spertaj kaj malperfortaj?

Alkanadi:2- Ĝi apogas la koncepton de diktatoreco anstataŭ demokratio.
Kaj kie ekzistas tiu demokratio hodiaŭ?

Ironie multaj postuloj el la Marksa Manifesto estas hodiaŭ realeco:

- forigo de privata havo
Kompreneble ekzistas privata havo, sed nur dum la ŝtato permesas tion. La ŝtato povas senposedigi ĉiun en la nomo de "publika intereso". La impostigo de grundo samkiel limigas la penson pri privata havo. Se oni vere posedas grundon, kial oni devas pagi impostojn por tio?

- forigo de heredo
Ankaŭ ĉi tie multaj ŝtatoj prenas ĝis 50% de la heredanto.

- centralizo de transporto kaj komuniko
Ŝtatoj permesas la movadon al sia popolo nur per diversaj impostoj kaj kotizoj. Sen ŝtata permeso neniu povas konstrui stratojn. Ankaŭ la licencojn por diversaj radiofoniaj frekvencoj (TV, radio ktp.) permesas nur la ŝtato. Ĝi kontrolas la elektromagnetan spektron tre precize.

- kontrolata kaj gvidata agrara produktado
Ekz. la agrara subvencio ene de la EU estas masiva.

- labor-obligacio de ĉiuj
Ĉu tial ekzistas la superbordiganta sektoro de malaltaj salajroj?

Eble tiu ĉio nur hazarde similas al Marksa vizio. Sed tiam oni ekkonas, ke la plenumitaj postuloj de Markso jam ankriĝis en la menso:

- senpaga edukado por infanoj, por atingi uniforman pensadon
- progresiva enspezimposto
- centralizo de la monsistemo

Eble vi ne ŝatas Marksismon, sed grandparte vi jam akceptis ĝin kaj verŝajne trovas ĝin tute normale.

Lakiro (Wasifu wa mtumiaji) 19 Mei 2015 6:01:21 alasiri

Kion signifas la vorto Marksismo?
Ĉu tio ĉi estas politika doktrino?
Ĉu tio ĉi estas filozofia traktato?
Ĉu tio ĉi estas ekonomika esploro?
Tre interesa fakto: "La kapitalon" studas en ĉiuj universitatoj, institutoj de'l mondo, sendepende de politikaj sistemoj.
Ŝatas vi aŭ ne ŝatas Markson, sed li estis unu el fondintoj de moderna politekonomio.

Kurudi juu