前往目錄

Ĉu Universala Kongreso mortus landan kongreson malrapide ?

貼文者: se, 2015年5月6日

訊息: 17

語言: Esperanto

se (顯示個人資料) 2015年5月6日上午12:58:11

Jen la filmeto el Brazilo.

Mi ne scias, mi sentus,ke la Esperanto-movado devus ŝanĝi la pensadon.

Certe, la UKo povus profiti iom da monoj, nur la riĉuloj povus iri en ĉiuj landoj.

Kiu profitus pli ?

Partoprenaanto pagas 150 Eŭro, se 2000 partoprenantoj, kiom da monoj jam ricevis ?

2000 x 150= ________

vivueo (顯示個人資料) 2015年5月6日上午8:21:27

La kotizo por partoprenado en la UK estas mirinde multekosta. Ŝajnas al mi, ke la nura celo de la UK estas granda enspezo por la organizanta asocio, tute ne temas pri bonfara aranĝo por renkontiĝema esperantistaro.

Altebrilas (顯示個人資料) 2015年5月7日上午7:19:57

La organizantoj devas elekti kongresejojn kiuj povas akcepti plurajn milojn da homoj, kiuj multekostas ĉar ili situas ĝenerale en grandaj urboj kie la vivkostoj estas altaj... Krome, la kongresoj estas organizitaj kiam la plej multe da partoprenantoj estas liberaj, do en la periodo la plej multekosta de la jaro.

Endus imagi kaj proponi alian solvon se oni volus eviti tion.

se (顯示個人資料) 2015年5月7日下午8:09:24

Se oni havas sperton pri partoprenato en la UKo, oni povas sciis, pli da partoprenatoj estas celi pri turismo. Vi ne povas vidi ilin poste la malferman ceremonion.

Se UKo havas novan regularon, nur okazus 5 jaroj unufoje, tiel estas bone. La loko aŭ landa esperanta aoscoio kiu organizas la UKon devu havas pli ol dek mil parolantojn en tie loko.

Per la landa esperanta kongreso, ili povas plibonigi la nombroj de esperanto-parolantoj.

La laborantoj en UEA povas havi tempon por fari aliaj aferoj.

Clarence666 (顯示個人資料) 2015年5月8日上午12:54:24

> Ĉu Universala Kongreso mortus landan kongreson malrapide ?

mortus -> mortigos

vivueo:La kotizo por partoprenado en la UK estas mirinde multekosta.
Cxu vere ??? http://www.uea.org/alighoj/uk_kotiztabelo

> La kotizoj varias depende de la loĝlando de la aliĝanto, laŭ la jena grupigo:
> A: Ĉiuj landoj escepte de tiuj de kategorio B.
> B: Iamaj socialismaj landoj
> A: 340
> B: 255

La kotizoj mirinde promocias socialismon ridego.gif

> La kotizo ne estas repagebla
...
> eĉ se la Kongreso ne okazas

ridego.gif

> Kongresanoj devas
...
> devas submetiĝi al la leĝoj de la lando

ridego.gif

vivueo (顯示個人資料) 2015年5月8日上午8:44:50

Clarence666:>
La kotizoj mirinde promocias socialismon ridego.gif
tamen,sendepende de iliaj devenoj oni egale plu-melkos la komplezajn esperantistojn per kromaj ne pravigeblaj prezoj por eksursoj aŭ komuna bankedo. Ne menciite, ke la ĉeestontoj ankoraŭ devas prizorgi (kaj pagi) siajn veturadon, manĝojn kaj liton. Sume : granda elspezo, kiun probable multaj esperantistoj ne povus permesi al si.

vivueo (顯示個人資料) 2015年5月8日上午8:46:39

Clarence666:>
La kotizoj mirinde promocias socialismon ridego.gif
tamen,sendepende de iliaj devenoj oni egale plu-melkos la komplezajn esperantistojn per kromaj ne pravigeblaj prezoj por eksursoj aŭ komuna bankedo. Ne menciite, ke la ĉeestontoj ankoraŭ devas prizorgi (kaj pagi) siajn veturadon, manĝojn kaj liton. Sume : granda elspezo, kiun probable multaj esperantistoj ne povus permesi al si.

[jes, duoble la mesaĝon... pardonu, mi ne sukcesis forigi la ripeton !]

raffadalbo (顯示個人資料) 2015年5月22日下午5:58:58

se:Mi ne scias, mi sentus,ke la Esperanto-movado devus ŝanĝi la pensadon.
Jes, ankaŭ mi konsentas pri tio. Sed mi pensas ke la Universala Kongreso estas bona evento, eĉ bonega. La demando estas alia: ĉu bona evento estas evento por ĉiuj?

UK ŝajnas al mi evento por riĉuloj (kaj por spertuloj, lingvistoj ktp). Por homoj kiuj povas pagi vojaĝon, hotelon, altan aliĝkotizon, ofte ekskursojn. Kaj, povinte pagi multe da mono, ankaŭ postulas altnivelan aranĝon. Ĝi ne estas por ĉiuj.

Ĉu riĉaj esperantistoj (aŭ spertuloj) ne rajtas havi eventon por si? Kompreneble, ili ja rajtas. Kaj ankaŭ belas ke tiu evento estu malferma al ĉiuj esperantistoj.

Tamen, ĉu la ceteraj esperantistoj ne rajtas havi eventojn por si? Eĉ samtempe: kial, dum UK, ne okazas lokaj eventoj?

Eble 3000 esperantistoj estos en Lillo, eble 997000 restos hejme sen aliaj okazoj.

Do, oni devas ŝanĝi, laŭ mi, la sintenon: ne plu kredi ke UK estas por ĉiuj kaj taŭgas por ĉiuj, sed pli simple ke ĝi utilas (malrekte) por ĉiuj; kaj klopodi krei pli da malsamaj aranĝoj por ĉiuj tipoj de esperantistoj.

Vestitor (顯示個人資料) 2015年6月17日上午1:03:36

Clarence666:
La kotizoj mirinde promocias socialismon ridego.gif
Ne vere! Iamaj socialismaj landoj

Estas la milda voja al malbona kapitalismo okulumo.gif

Vinisus (顯示個人資料) 2015年6月17日上午1:26:22

La landa kongreso ankaŭ estas multkosta pro tio, mi ne povas partopreni.

回到上端