본문으로

Estas serĉata bona desegnisto

글쓴이: Jev, 2008년 1월 20일

글: 3

언어: Esperanto

Jev (프로필 보기) 2008년 1월 20일 오후 5:08:33

La organizo E@I, kiu staras malantaŭ lernu!, por nova projekto serĉas bonan desegniston, kiu kapablus krei belajn grafikaĵojn. La tuta laboro estos pagita. Estas preferinde, ke desegnisto estu sperta pri komputila desegnado kaj vektoraj bildoj. Se vi interesiĝas, sendu al mi mesaĝon per lernu!-sistemo aŭ skribu en tiu ĉi fadeno kaj mi mem kontaktos vin. Se vi mem ne kapablas desegni, eble iuj el viaj amikoj havas talenton pri tio. Dankon!

Lanctupo (프로필 보기) 2008년 1월 20일 오후 6:39:21

Kvankam preskaŭ nulo (t.s. prekomencanto) koncerne Esperanto(n?), mi profesie estas ilustristo kaj desegnisto (por papero kaj komputilo).

Mi vere ne volas antaŭenpuŝi, ĉar mi sufiĉe havas laboron, sed ĉiaokaze vi havas iun ĉi tie.

Jev (프로필 보기) 2008년 1월 23일 오전 9:45:16

Ni jam trovis taŭgan personon. Grandegan dankon al ĉiuj, kiuj skribis al mi.

다시 위로