K vsebini

Belsoniva

od dbob, 06. maj 2015

Sporočila: 6

Jezik: Esperanto

dbob (Prikaži profil) 06. maj 2015 22:08:04

Dum interrete serĉado de esperantaj sondosieroj, celante plibonigi mian propan elparolon per imito de bonaj parolantoj, mi aŭdis jenan frazon:

“La iniciatinto de Esperanto ne nur enmanigis al ni la plej strukture perfektan lingvon en la tuta historio de la homaro, sed ankaŭ la plej belsonivan el ĉiuj […]” (vd. fonto, min 02:06).

Mi estis surprizita tuj kiam mi aŭdis tiun vorton: belsoniva. Pasis kelkaj minutoj ĝis mi, serĉante ĝian difinon, finfine sukcesis kompreni. Temas pri neoficiala sufikso (-iv) laŭ PMEG:

“Oni atentu, ke IV ne estas ĝenerale konata. Preferindaj estas kunmetaĵoj kun EM aŭ kun POV kaj KAPABL aŭ eĉ simplaj A-vortoj”.

Do, anstataŭ diri “belsoniva” oni povas diri “belsonpova” aŭ “belsonkapabla”. Eĉ se oni dirus “belsona” ne estus miaopinie grava diferenco ĉi-kaze.

Ankaŭ ePIV donas difinon:

“-iv/. Sufikso, montranta, ke iu aŭ io povas, kapablas fari ion (aktiva ideo responda al la pasiva ebl): produktiva grundo; pagiva kliento; elvokiva vorto.
-iv(ec)o. Kapablo fari ion: kreiv(ec)o; lia lerniveco ŝajnas senlima”.

Se mi aŭdus iun dirantan “produktiva”, mi tuj kaj aŭtomate komprenus tiun vorton, sendepende de kunteksto. Tamen, ankaŭ eblas “produktpova”, “produktkapabla” aŭ “produkta”. Sed ĉi-kaze mi preferas “produktiva” ol ĉi lastaj kunmetaĵoj, plej verŝajne pro nacilingva influo.

Pli poste en ĉi sama sondosiero oni povas denove aŭdi tian uzon de -iv sufikso:

“Se la silenta legado de romanoj direktiĝas nur al la cerbo, influante ĉefe oniajn imagivon, sentivon kaj pensivon, la lernanto certe pli kaj pli bone komprenos tion kion li legos” (vd. fonto, min 04:14).

Malgraŭ tiu ŝajna malofteco de vortfarado per “-iv” sufikso, mi cetere trovas la elparolon de la aŭtoro bonega kaj imitinda.

Ankaŭ ŝajnaj kunmetaĵoj kaj eksafiksoj estas interesa sed kompleksa temo por mi.

Tempodivalse (Prikaži profil) 06. maj 2015 22:24:13

Laŭ mia sperto, -ema, -pova, -dona, -eca (aŭ nuda -a) ĉiuj povas laŭnecese kaj tute taŭge anstataŭigi l'afikson "-iva", tiamaniere provizante pli precizan sencon.

-iva estas ĝenerala kaj ne indikas per si mem, ĉu tendenco al io, ĉu dono, ĉu kapablo.

Ekster eble fakterminaroj aŭ teĥnikaĵoj, mi pensas ke ĉi tiu afikso ne ofertas pluan utilon komparite kun la jamaj.

Aliaj nenecesaj afiksoj estas: -oza (jam esprimebla per -plena) kaj -ala (jam esprimebla per -eca).

Bernadox (Prikaži profil) 07. maj 2015 07:02:34

Mi tute konsentas kun via opinio, Tempodivalse.

Tiu diskuto pri -iv kaj -oz troveblas jam en la epoko antaŭ la unua mondmilito. Iuj novaj argumentoj de tiam ne aperis. Se mi ne eraras, Ido havas ilin (?).

Jen ekzemplo facile trovebla per Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA):

C.B. [= Bourlet, Carlo] (1908)
Dictionnaire Francais-esperanto et Esperanto-francais (radikaro)
[Pri la vortaro de Presa Esperantista Societo, Paris]
La Revuo 1908:3:4 (28), p. 190-191

recenzo; vortaro; Franca; -oz; -iz

"En tiuj unuaj paĝoj mi trovas la vortojn amel-iz, amoniak-oza, tru-oza, angul-oza, aft-oza, k.c., kie regule la sufiksoj izi kaj oza estas uzitaj. Mi tion citas ne por riproĉi, sed kontraŭe por aprobi .."

Unu el pluraj problemoj pri tiuj elementoj estas, ke ilia senco ofte estas svaga kaj ne ĉiam klara.

Tempodivalse (Prikaži profil) 07. maj 2015 14:27:25

Bernadox:Se mi ne eraras, Ido havas ilin (?).
Ĝuste. -iz-, -oz-, -al- ĉiuj troviĝas en Ido, kaj ilia uzado estas pli ofta kaj necesa ol en Esperanto. Tamen min ne surprizas, ke kelkaj fruaj Esperantistoj trovis tiaĵojn allogaj, ĉar Ido siatempe havis neetan influon sur la lingvo.

Ekzemple, en Ido:

-Por verbiĝi, substantivoj devas preni -iz-. Do, martelo iĝas martelizar (marteli), krono iĝas kronizar (kroni). Diri martelarkronar estus mise. Estas neevidente, kion signifas memstara -iz.

-Por adjektiviĝi, substantivoj kutime devas preni plueksplikan afikson, ĉefe -al-. Ekzemple: metala povas temi nur pri io rekte apartenanta al iu metalo. Oni diras metalala por diri "havanta la econ de metalo". Esperante oni kutime uzas metala por ambaŭ signifoj, eble metaleca se bezonatas aparta klarigo.

Laŭ mi, tiu skemo nur enkondukas novan, balastan tavolon de amplekso. Esperantistoj povis jam jardekojn vivi sen ĝi.

Bernadox (Prikaži profil) 09. maj 2015 04:33:55

Tempodivalse:Laŭ mi, tiu skemo nur enkondukas novan, balastan tavolon de amplekso. Esperantistoj povis jam jardekojn vivi sen ĝi.
Dankon pro via afabla klarigo, Tempodivalse. Mi plene konsentas.

akueck (Prikaži profil) 09. maj 2015 07:30:10

dbob:
Mi estis surprizita tuj kiam mi aŭdis tiun vorton: belsoniva. Pasis kelkaj minutoj ĝis mi, serĉante ĝian difinon, finfine sukcesis kompreni. Temas pri neoficiala sufikso (-iv)
Iomete temkoncernan raporton diskonigis la Akademio de Esperanto, Sekcio pri Faka Lingvo, en 2011.
Jen recenzo de Bernardo kaj konkludoj de mi.

Nazaj na začetek