Al la enhavo

eraro: lingvonivelo: *nula* - baza - meza - alta

de Clarence666, 2015-majo-08

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Clarence666 (Montri la profilon) 2015-majo-08 01:59:22

En la profiloj de uzantoj, la vorto "nula" pri lingvonivelo estas erara.

http://vortaro.net/?w=nul
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/nul0.html

"Z":la utileco estos nula
... alia evidenta eraro de Z.

http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Nula_le%...

... gxusta uzo.

"nula" lauxlogike estas orda nombrovorto same kiel "unua" kaj "dua" ... do "nula lingvonivelo" estas sensencajxo. Devus esti "nulegala" aux "nulmaniera" "lingvonivelo".

nornen (Montri la profilon) 2015-majo-08 03:16:48

"Nula" kaj "unua", "dua", ktp ne estas rekte kompareblaj.

En la Universala Vortaro, kiu estas fundamentero, oni travas nul' (rimarku la streketon) tamen unu, du, ktp. Sekve la bazaj nombrovortoj estas memstaraj radikoj. La vorto nul' ne estas memstara.

Ankaŭ en la Fundamenta Gramatiko, en la regulo 4, ne aperas la vorto nul'. Sekve, la regulo, kiu konstatas ke kun a-finaĵo tiuj bazaj nombrovortoj estas ordigaj, ne celas la vorton nul'.

Eblas diri: Mi havas du hundojn.
Ne eblas diri: *Mi havas nul hundojn.
Ja eblas diri: Mi havas nulon.
Eble eblas diri: Mi havas nulon da soifo.

Aldonante a al la radiko nul', oni ricevas kvalitvorton: nula = havante la kvaliton de nulo.

Mi supozas ke "nula lingvonivelo" tute ĝustas.

Clarence666 (Montri la profilon) 2015-majo-08 03:41:51

nornen:"Nula" kaj "unua", "dua", ktp ne estas rekte kompareblaj.
Jes ja ili estas kompareblaj ... sed ...

> nombrovortoj estas memstaraj radikoj. La vorto nul' ne estas memstara

... Z forgesis la nulon.

> Sekve, la regulo, kiu konstatas ke kun a-finaĵo tiuj bazaj nombrovortoj
> estas ordigaj, ne celas la vorton nul'

Do kio estus la gxusta traduko de ZEROTH (orda nombrovorto
) ? http://en.wiktionary.org/wiki/zeroth

> Eblas diri: Mi havas du hundojn.
> Ne eblas diri: *Mi havas nul hundojn.

Jes ja tio eblas, nekutima esprimmaniero, sed tute komprenebla kaj logika.

> Aldonante a al la radiko nul', oni ricevas kvalitvorton:
> nula = havante la kvaliton de nulo.
> Mi supozas ke "nula lingvonivelo" tute ĝustas.

Tio estas rekte nelogika, kaj mankas la EO vorto por esprimi "zeroth".

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-majo-08 04:04:20

nul/a - havanta la econ/kvaliton de nulo, t.e. nenieca, neniom(a). Supozeble ĝi povas signifi kaj "nothing, no amount, zero amount" kaj "zeroth" laŭkuntekste. Ĉu ĝenas vin ĉi tiu ebla dusenco?

Ne ĉiuj nombroj estas memstaraj - duono, miliono.

Fakte mi preferus "nenioma lingvonivelo", sed ŝajne temas pri stilo, ne pri malĝusteco.

Ekzistas precedento por ĉi tiu adjektivo en la Tekstaro. Konsideru, interalie:

Dum dek tagoj ni intense korespondis, sed kun nula rezulto: la jarlibron mi ne ricevis.
...la nekompetenteco de la recenzinto pro lia nula kono de la antaŭa verkaro...
Ŝia aŭtoritato en la kastelo estis tiel nula kiel antaŭe.

Simon_Gauvain (Montri la profilon) 2015-majo-08 08:06:02

Clarence666:En la profiloj de uzantoj, la vorto "nula" pri lingvonivelo estas erara.

http://vortaro.net/?w=nul
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/nul0.html
Ambaŭ paĝoj prezentas ankaŭ "nulo" kaj "nula"...

Clarence666:"nula" lauxlogike estas orda nombrovorto same kiel "unua" kaj "dua" ... do "nula lingvonivelo" estas sensencajxo. Devus esti "nulegala" aux "nulmaniera" "lingvonivelo".
Vi ne devus trakti la ĉiutagan lingvon kiel matematikisto. Al normalaj homoj kiuj lernis nombradon adiciante realaĵojn, "nul" elvokas "neniom" aŭ "nenion".

Clarence666:> Aldonante a al la radiko nul', oni ricevas kvalitvorton:
> nula = havante la kvaliton de nulo.
> Mi supozas ke "nula lingvonivelo" tute ĝustas.

Tio estas rekte nelogika
Tio estas perfekte logika. Unua lingvonivelo, nula lingvonivelo... nenian problemon mi vidas.

Mi trovis tion en la retpaĝo de la akademio:
La elemento NUL/ estas en la Fundamento finaĵbezona radiko. En 8OA okazis la jena decido: “Apud la Fundamenta substantivo ‘nulo’ estas oficialigita la numeralo ‘nul’.” La Akademio ne rajtas ŝanĝi la statuson de Fundamenta elemento (nur interpreti dubajn okazojn), kaj tial oni povus argumenti, ke NUL/ kaj NUL estas du apartaj elementoj (unu Fundamenta elemento finaĵbezona, kaj alia aldonita elemento nefinaĵbezona). Sed ankaŭ eblas diri, laŭ la “Baza Radikaro Oficiala” de la Akademio, ke 8OA nur difinis novan manieron uzi la elementon NUL/ (“sen finaĵo en kalkuloj, nombrado...”), sen ŝanĝi ĝian principan statuson kiel finaĵbezona radiko. Tiu aliro estas elektita tie ĉi, kaj tial aperas nur NUL/ en la Akademia Vortaro.

Reen al la supro