eraro: lingvonivelo: *nula* - baza - meza - alta
av Clarence666, 8 maj 2015
Meddelanden: 5
Språk: Esperanto
Clarence666 (Visa profilen) 8 maj 2015 01:59:22
http://vortaro.net/?w=nul
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/nul0.html
"Z":la utileco estos nula... alia evidenta eraro de Z.
http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Nula_le%...
... gxusta uzo.
"nula" lauxlogike estas orda nombrovorto same kiel "unua" kaj "dua" ... do "nula lingvonivelo" estas sensencajxo. Devus esti "nulegala" aux "nulmaniera" "lingvonivelo".
nornen (Visa profilen) 8 maj 2015 03:16:48
En la Universala Vortaro, kiu estas fundamentero, oni travas nul' (rimarku la streketon) tamen unu, du, ktp. Sekve la bazaj nombrovortoj estas memstaraj radikoj. La vorto nul' ne estas memstara.
Ankaŭ en la Fundamenta Gramatiko, en la regulo 4, ne aperas la vorto nul'. Sekve, la regulo, kiu konstatas ke kun a-finaĵo tiuj bazaj nombrovortoj estas ordigaj, ne celas la vorton nul'.
Eblas diri: Mi havas du hundojn.
Ne eblas diri: *Mi havas nul hundojn.
Ja eblas diri: Mi havas nulon.
Eble eblas diri: Mi havas nulon da soifo.
Aldonante a al la radiko nul', oni ricevas kvalitvorton: nula = havante la kvaliton de nulo.
Mi supozas ke "nula lingvonivelo" tute ĝustas.
Clarence666 (Visa profilen) 8 maj 2015 03:41:51
nornen:"Nula" kaj "unua", "dua", ktp ne estas rekte kompareblaj.Jes ja ili estas kompareblaj ... sed ...
> nombrovortoj estas memstaraj radikoj. La vorto nul' ne estas memstara
... Z forgesis la nulon.
> Sekve, la regulo, kiu konstatas ke kun a-finaĵo tiuj bazaj nombrovortoj
> estas ordigaj, ne celas la vorton nul'
Do kio estus la gxusta traduko de ZEROTH (orda nombrovorto
) ? http://en.wiktionary.org/wiki/zeroth
> Eblas diri: Mi havas du hundojn.
> Ne eblas diri: *Mi havas nul hundojn.
Jes ja tio eblas, nekutima esprimmaniero, sed tute komprenebla kaj logika.
> Aldonante a al la radiko nul', oni ricevas kvalitvorton:
> nula = havante la kvaliton de nulo.
> Mi supozas ke "nula lingvonivelo" tute ĝustas.
Tio estas rekte nelogika, kaj mankas la EO vorto por esprimi "zeroth".
Tempodivalse (Visa profilen) 8 maj 2015 04:04:20
Ne ĉiuj nombroj estas memstaraj - duono, miliono.
Fakte mi preferus "nenioma lingvonivelo", sed ŝajne temas pri stilo, ne pri malĝusteco.
Ekzistas precedento por ĉi tiu adjektivo en la Tekstaro. Konsideru, interalie:
Dum dek tagoj ni intense korespondis, sed kun nula rezulto: la jarlibron mi ne ricevis.
...la nekompetenteco de la recenzinto pro lia nula kono de la antaŭa verkaro...
Ŝia aŭtoritato en la kastelo estis tiel nula kiel antaŭe.
Simon_Gauvain (Visa profilen) 8 maj 2015 08:06:02
Clarence666:En la profiloj de uzantoj, la vorto "nula" pri lingvonivelo estas erara.Ambaŭ paĝoj prezentas ankaŭ "nulo" kaj "nula"...
http://vortaro.net/?w=nul
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/nul0.html
Clarence666:"nula" lauxlogike estas orda nombrovorto same kiel "unua" kaj "dua" ... do "nula lingvonivelo" estas sensencajxo. Devus esti "nulegala" aux "nulmaniera" "lingvonivelo".Vi ne devus trakti la ĉiutagan lingvon kiel matematikisto. Al normalaj homoj kiuj lernis nombradon adiciante realaĵojn, "nul" elvokas "neniom" aŭ "nenion".
Clarence666:> Aldonante a al la radiko nul', oni ricevas kvalitvorton:Tio estas perfekte logika. Unua lingvonivelo, nula lingvonivelo... nenian problemon mi vidas.
> nula = havante la kvaliton de nulo.
> Mi supozas ke "nula lingvonivelo" tute ĝustas.
Tio estas rekte nelogika
Mi trovis tion en la retpaĝo de la akademio:
La elemento NUL/ estas en la Fundamento finaĵbezona radiko. En 8OA okazis la jena decido: “Apud la Fundamenta substantivo ‘nulo’ estas oficialigita la numeralo ‘nul’.” La Akademio ne rajtas ŝanĝi la statuson de Fundamenta elemento (nur interpreti dubajn okazojn), kaj tial oni povus argumenti, ke NUL/ kaj NUL estas du apartaj elementoj (unu Fundamenta elemento finaĵbezona, kaj alia aldonita elemento nefinaĵbezona). Sed ankaŭ eblas diri, laŭ la “Baza Radikaro Oficiala” de la Akademio, ke 8OA nur difinis novan manieron uzi la elementon NUL/ (“sen finaĵo en kalkuloj, nombrado...”), sen ŝanĝi ĝian principan statuson kiel finaĵbezona radiko. Tiu aliro estas elektita tie ĉi, kaj tial aperas nur NUL/ en la Akademia Vortaro.