Kwa maudhui

lingvoinstitutoj

ya jan aleksan, 8 Mei 2015

Ujumbe: 7

Lugha: Esperanto

jan aleksan (Wasifu wa mtumiaji) 8 Mei 2015 10:43:28 alasiri

Saluton,

Mi vizitis kelkajn lingvolernejojn por plenkreskuloj kaj min interesas ĉu vi konas bonajn en via proksimeco.

En mia kazo, mi trovis tre malmultekostan lingvoinstituton en Parizo (proksime de gare de lyon). Mi pagis por "senlima" formulo, tiel ke mi rajtas viziti ĉiujn kursojn. Tiel mi visitis kursojn de la angla, hispana, portugala, itala, rusa kaj germana. Mi kalkulis, ĝi kostis al mi finfine po 5 euroj hore ridulo.gif

petitka (Wasifu wa mtumiaji) 9 Mei 2015 6:31:32 asubuhi

Ĉu lernu.net nun bone konvenas al vi? Se vi venos en Somera Esperanto-Studado en julio, vi pasos bonan semajnon en Esperantujo kaj vi ellernos pli multe ol sola.... venu!
http://ses.ikso.net/2015/

jan aleksan (Wasifu wa mtumiaji) 9 Mei 2015 4:46:57 alasiri

petitka:Ĉu lernu.net nun bone konvenas al vi? Se vi venos en Somera Esperanto-Studado en julio, vi pasos bonan semajnon en Esperantujo kaj vi ellernos pli multe ol sola.... venu!
http://ses.ikso.net/2015/
Dankon Petitka, sed mia konas la aranĝon, kaj mia nivelo en Eo estas sufiĉa (almenaŭ mi kredas). Fakte, min interesas ĉu ekzistas bonaj lingvoinstitutoj aliloke, eventuale por vivi apude.

Vinisus (Wasifu wa mtumiaji) 9 Mei 2015 6:08:14 alasiri

Krom Esperanto kiu estas tute senpaga, ĉe mi troviĝas multaj kursoj ĉefe pri la angla kaj hispana cetere tre multkostaj.

ratkaptisto (Wasifu wa mtumiaji) 15 Mei 2015 8:00:28 asubuhi

En la reto ankaŭ ekzistas multajn eblecojn, ne nur por Esperanto.

petitka (Wasifu wa mtumiaji) 15 Mei 2015 5:06:52 alasiri

serĉu www.livemocha.com, tie estas mültaj lingvokursoj, ankaŭ Esperanto.
www.francaisfacile.com - kaj - www.anglaisfacile.com
Kuraĝon!

ratkaptisto (Wasifu wa mtumiaji) 15 Mei 2015 7:10:47 alasiri

Ankaŭ la popolaltlernejoj havas bonajn ofertojn.

Kurudi juu