Al la enhavo

Edgar Allan Poe pri demokratio

de nakymatonmies, 2015-majo-11

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

nakymatonmies (Montri la profilon) 2015-majo-11 05:13:20

Li dum la tuta tago provis konvinki min, ke antikvaj amrikkanoj regis sin mem! -kia absurdaĵo! - ke ili ekzistis en tia komunumo, kie ĉiu estas por si mem, kvazaŭ 'preriaj hundoj', pri kiuj ni legis en fablo. Li diras, ke ili komencis kun la plej stranga ideo, nome: ke ĉiuj homoj naskiĝas liberaj kaj egalaj, malgraŭ la leĝoj de gradacio, tiom videble esprimataj per ĉio en ambaŭ morala kaj fizika universoj. Ĉiu homo 'voĉdonis', kiel ili nomis tion, - t.e. intervenis en publikajn aferojn, ĝis kiam klariĝis, ke komuna afero estas ĉiam nenies afero kaj ke 'respubliko' (tiel nomiĝis tiu absurdaĵo) havis tute neniun registaron.
La unua cirkonstanco, kiu perturbis la memkontenton de filozofoj konstruintaj tiun 'respublikon', estis la surpriza malkovro, ke tutkomuna voĉdonrajto ebligas fraŭdajn skemojn[...]
Sufiĉis iomete pripensi por kompreni, ke fraŭduloj nepre venkos kaj respublika registaro povas esti nenia krom fraŭda. [...]
Rilate al respublikanismo, ne estas iuj ĝiaj analogioj sur la Tero, krom 'preriaj hundoj', - escepto ŝajne demonstranta ke demokratio estas bonega formo de regado - por hundoj.
Edgar Allan Poe. "Mellonta tauta"

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-majo-14 17:40:13

En la hodiaŭa mondo ĉiuj akceptas senkondiĉe kaj senpense, ke demokratio estas la ununura ĝusta formo de estraro, kaj ke ĉiu nekonsentanta estas ia despoto.

Tamen, tion mi nun iom dubetas, aparte kiam mi pripensas la malmirige malgrandan nivelon de intelekto de l'averaĝa voĉdonanto. Ne senkaŭze en Rusujo oni foje nomas demokration дерьмократия (merdokratio).

Eble la ideo de Aristotelo, ke la ŝtaton regu saĝa, bonvolema aŭtokrato, estis sagaca ...

La problemo estas ke aliaj ŝtatsistemoj aspektas eĉ malpli alloge.

nakymatonmies (Montri la profilon) 2015-majo-14 18:10:55

Aliaj ŝtatsistemoj plejofte estas oligarĥioj (kiuj foje maskiĝas sub demokratia faco). Kaj revenante al Edgar Poe, li ankaŭ skribis ke vera, absoluta demokratio devas esti nome regado de homamaso (the Mob), kiu estas la plej severa despotio - pli severa ol iu ajn aŭtokratio.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-majo-14 20:40:42

Demokratio signifas povon de la popolo, sed en la praktiko signifas savu tiu, kiu havas povon. Similas al Ĝangalo t.e. kuniklo devas lerni vivi eĉ sen felo kune kun leono.

Christa627 (Montri la profilon) 2015-majo-15 04:28:37

Tempodivalse:En la hodiaŭa mondo ĉiuj akceptas senkondiĉe kaj senpense, ke demokratio estas la ununura ĝusta formo de estraro, kaj ke ĉiu nekonsentanta estas ia despoto.

Tamen, tion mi nun iom dubetas, aparte kiam mi pripensas la malmirige malgrandan nivelon de intelekto de l'averaĝa voĉdonanto. Ne senkaŭze en Rusujo oni foje nomas demokration дерьмократия (merdokratio)
Mia dua frato diris ion similan, sed mi ne scipovas traduki ĝin.
Well, it [the US government] isn't a monarchy or an anarchy; it's just a bullarchy!
Mi ne scias, ĉu la vorto "bullarchy" estas konata en ĉiuj dialektoj de la angla, sed en la nia ĝi estas interjekcio kiu signifas "sensencaĵo!" Do, ni trovis tiun diraĵon amuza. ridulo.gif

klmn (Montri la profilon) 2015-majo-15 05:56:59

Tempodivalse:

Tamen, tion mi nun iom dubetas, aparte kiam mi pripensas la malmirige malgrandan nivelon de intelekto de l'averaĝa voĉdonanto.
Jes, la formo de nuna demokratio ŝajnas iom ekstrema, sovaĝa eĉ.

Mi foje pensas ke indus enkonduki kursojn por akiri rajton baloti (similan al permeso ŝofori). Balotontoj devus akiri sufiĉe da scioj kaj politika sperto por kapabli distingi almenaŭ demagogojn el inter realistaj politikoj

Fuzzy (Montri la profilon) 2015-majo-15 08:41:02

Pri la demokratio mi persone havas jenan dubon.

Kiu havas la potencon se temas pri aristokratio?
Tiu kiu heredas ĝin, sendepende de lia/ŝia karaktero, trajtoj, kapabloj kaj deziroj. Do, la potencon havas simple iu hazarda homo, kiel vi, mi, ĉiu ajn averaĝa homo. Sed kiu tamen jam de sia naskiĝo scias ke li devas regi kaj estas edukita konforme.

Kiu havas la potencon se temas pri demokratio?
Tiu kiun elektas la popolo. Do tiu kiu sukcesas konvinki la homojn ke nome li devas regi, ke la aliaj kandidatoj fuŝas kompare kun li. Por plenumi tiun tre malfacilan taskon la demokratia reganto devas plenforte batali, penegi deflankigi aliajn kandidatojn, promesi ion ajn al iu ajn, fari ĉion eblan kaj eĉ neeblan. Do li devas manie strebi al la potenco, fanatike deziregi ĝin ekhavi.

Do, mi preferus ke mia reganto estu simpla hazarda normala homo speciale edukita por tiu tasko, ol iomfreneza maniulo avidanta la potencon super aliaj homoj plej forte.

ustra (Montri la profilon) 2015-majo-15 08:55:08

Politikistoj tute ne regas la mondajn aferojn. Ili estas nur marionetoj de la veraj estroj.
La dekstra/maldekstra paradigmo estas falsa kaj ne ekzistanta. Politikaj teatraĵoj ekzistas nur por okupigi la amasojn.

Ĉiu mem pripensu la propran rolon ene de tiu falsa sistemo antaŭ ol akuzi aliulojn pro manko de saĝeco. Povus esti, ke vi kaj la malsaĝuloj finfine kredas je la samaj fabeloj...

Cetere, intelekto estas nur unu parto de inteligenteco. Homo povas esti intelekta, sed ne inteligenta. (tre disvastiĝinte)

video

(Tiu mesaĝo neniel estas atako kontraŭ iu.)

serbero (Montri la profilon) 2015-majo-15 09:12:04

Demokratio .... Ĉu ŝtato sen vera popola povo estas vera demokratio? Ĉu iu konas Etienne Chouard? Li estas franca blogisto, kiu ŝategas paroli pri la vera demokratio.
Vi povas aŭskulti lin ĉi tie: https://youtu.be/Oyv6HcXMCiE Bedaŭrinde, la video nur havas francaj, anglaj kaj hispanaj subtekstoj.

nakymatonmies (Montri la profilon) 2015-majo-15 16:41:16

ustra:Politikistoj tute ne regas la mondajn aferojn. Ili estas nur marionetoj de la veraj estroj.
La dekstra/maldekstra paradigmo estas falsa kaj ne ekzistanta. Politikaj teatraĵoj ekzistas nur por okupigi la amasojn.
Sed tiel ne ĉiam estis, ĉu? Laŭ vi, en kiu momento de historio, politikistoj ĉesis ludi sian rolon kaj fariĝis nur marionetoj de veraj registoj, kovritaj per mistero?

Reen al la supro