Į turinį

Lingvo por kaŝi sekretojn?

Alkanadi, 2015 m. gegužė 11 d.

Žinutės: 17

Kalba: Esperanto

Alkanadi (Rodyti profilį) 2015 m. gegužė 11 d. 14:03:15

Vi povus verŝajne paroli Esperante publike kaj neniu komprenus vin. Ĉu vi uzas Esperanton kaŝi sekretojn? Ĉu vi uzas Esperanton por paroli pri homoj en publiko?

saltantedlmuroj (Rodyti profilį) 2015 m. gegužė 11 d. 15:08:44

Mi pensas ke la problemo kun tio estas ke multe da homoj povus ke vi parolis se ili parolis romancan lingvon? Ekzistas multe da vortoj similaj inter tiuj lingvoj. Sed eble se vi parolas rapide? Neniam mi provis.

Vinisus (Rodyti profilį) 2015 m. gegužė 11 d. 15:14:09

Esperanto ankoraŭ estas revo belega revo, de la infano de Bjalistoko, pro tio Esperanto fariĝis celo de ĉiuj esperantistoj, kiuj antaŭvidas estonte, kiam la tuta homaro havigos al si helpan ligvon por interkompreniĝo, samtempe konservante sian denaskan lingvon. La estonto dependas de ni.

Tempodivalse (Rodyti profilį) 2015 m. gegužė 11 d. 18:19:08

Mi tenas Esperantlingvan taglibron. Estas bona praktiko, kaj plua avantaĝo estas ke kromuloj komprenus tre malmulte, se ili hazarde rigardetus en ĝin.

Nu - se mi estus vere paranoja, mi skribus Volapuke, sed tio estus tro malfacile kaj malrapide, ĉar mi ne regas Volapukon ĝis sufiĉe senbremsa, fluflua nivelo.

al_lastor (Rodyti profilį) 2015 m. gegužė 11 d. 18:56:00

Tempodivalse:Mi tenas Esperantlingvan taglibron. Estas bona praktiko, kaj plua avantaĝo estas ke kromuloj komprenus tre malmulte, se ili hazarde rigardetus en ĝin.
Ideo pri taglibro tre plaĉas al mi... Kaj laŭ mia opinio, se iu tre volas legi ion, li legos.

grindelwald (Rodyti profilį) 2015 m. gegužė 12 d. 03:50:32

Mi deziris, ke mi skribis esperante en mia taglibro kiam mi estis pli juna. Mia patrino legis mian taglibron kaj... nu, ni diru, ke ŝi sciiĝis miajn sekretaĉojn. Tre malbone.

Yiuel (Rodyti profilį) 2015 m. gegužė 12 d. 13:17:07

Alkanadi:Vi povus verŝajne paroli Esperante publike kaj neniu komprenus vin. Ĉu vi uzas Esperanton kaŝi sekretojn? Ĉu vi uzas Esperanton por paroli pri homoj en publiko?
Mi ne uzas Esperanton por kaŝi; mi kutime uzas mian memkreitan skriberaron por tio. Mi fojfoje skribas esperantlingve sed, plejkutime, mi skribas uzante mian memkreitan esperanteman lingvon.

johmue (Rodyti profilį) 2015 m. gegužė 12 d. 13:53:40

saltantedlmuroj:Mi pensas ke la problemo kun tio estas ke multe da homoj povus ke vi parolis se ili parolis romancan lingvon? Ekzistas multe da vortoj similaj inter tiuj lingvoj. Sed eble se vi parolas rapide? Neniam mi provis.
Kiam mi parolas Esperanton kiel mi kutime parolas ĝin, eĉ plurlingvuloj, kiuj konas plurajn latinidajn lingvojn, ne komprenas min. Mi provis tion plurfoje.

Tempodivalse (Rodyti profilį) 2015 m. gegužė 12 d. 15:41:33

johmue:
saltantedlmuroj:Mi pensas ke la problemo kun tio estas ke multe da homoj povus ke vi parolis se ili parolis romancan lingvon? Ekzistas multe da vortoj similaj inter tiuj lingvoj. Sed eble se vi parolas rapide? Neniam mi provis.
Kiam mi parolas Esperanton kiel mi kutime parolas ĝin, eĉ plurlingvuloj, kiuj konas plurajn latinidajn lingvojn, ne komprenas min. Mi provis tion plurfoje.
Mi spertis la samon. Certe preskaŭ ĉiuj radikoj estis prenitaj el eŭropaj lingvoj, sed kunmetaĵoj kaj vortfinaĵoj ofte igas tekstojn kaj prononcojn sufiĉe nekompreneblaj por eŭropanoj, se ili ne jam scias la tre simplan metodon laŭ kiu ili konstruiĝas.

Lakiro (Rodyti profilį) 2015 m. gegužė 12 d. 17:38:44

Alkanadi: Ĉu vi uzas Esperanton kaŝi sekretojn?
Por kio? ridulo.gif Ĉu vi volas ion ŝteli? ridulo.gif

Atgal į pradžią