본문으로

Kiu el la europaj imperioj agis pli terure en ameriko?

글쓴이: Paquillo, 2015년 5월 11일

글: 17

언어: Esperanto

Paquillo (프로필 보기) 2015년 5월 13일 오후 12:09:51

Tempodivalse:Ĉe la usona gazetaro antaŭ kelkaj jaroj oni anoncis, laŭ la popolnombrado, ke blankuloj la unuan fojon ne estas la majoritata raso en la lando.

Mi pripensis la indianojn kaj diris al mi: "Malprave. Ili jam la duan fojon ne estas majoritato."
Mi ne komprenas, ĉu vi volas diri ke la indianoj estas nun la plimulto en usono? aŭ eble la afrikanoj?

Se la blankuloj jam ne estas la plimulto en usono, kiu raso estas la plimulto nun laŭ tiuj gazetoj?

Vinisus (프로필 보기) 2015년 5월 13일 오후 12:24:53

Laŭ mi ĉiuj koloniintoj agis terure en Ameriko kaj en aliaj mondpartoj

Tempodivalse (프로필 보기) 2015년 5월 13일 오후 2:55:18

Paquillo:Mi ne komprenas, ĉu vi volas diri ke la indianoj estas nun la plimulto en usono? aŭ eble la afrikanoj?
Antaŭ la invadado de la blankuloj en Nordamerikon, la indianoj estis la majoritato en la teritorio nun okupata de Usono. Komence la blankuloj estis eta minoritato.

Poste, kiam la indianoj estis tiel aŭ alie formortigitaj, la blankuloj troviĝis en la plimulto.

Hodiaŭ, pro enmigrado el Sudameriko, el Azio, kaj el aliaj landoj, la blankuloj en Usono unu plian fojon ne estas majoritato. Teĥnike jen estas la dua fojo, ne la unua - kiel ĉiuj pensas.

divorcema (프로필 보기) 2015년 5월 13일 오후 4:03:54

rasoj ne ekzistas

externalImage.png

robbkvasnak (프로필 보기) 2015년 5월 13일 오후 4:45:12

Paquillo:
robbkvasnak:Logike, la usona registaro NE estas eŭropa imperio. Oni ne demandis kiu registaro faris pli da teruraĵoj sed "kiu el la eŭropaj imperioj..." Iuj nur pensas emocie sed ne vere legas la vortojn.
usona estas europdevena imperio, do estas tre simile aŭ same kiel la eŭropaj.
Ŝajne vi neniam vizitis Usonon. Jes, ĝi estas multparte eŭrodevena - sed ankaŭ Eŭropo estas afrikdevena. Kulturoj migras de unu regiono al alia sed ili ŝanĝiĝas. Meti Usonon en la saman ejon kun eŭropaj kulturoj estas simpleca solvo sed ne donas al la analizo profundan respondon. Se oni komencas de Eŭropo, se oni ekrakontas kun la alveno de eŭropanoj, la historio estas alia ol se oni komencas kun la lando mem. Mi serĉas kompreni ne simple enejigi nomojn kaj ideojn. Ĉiu povas elpreni kesteton kaj dividi la faktojn en malgrandajn grupojn - laŭplaĉe. Sed tio ne donas al ni aliron al la tuta bildo.

Paquillo (프로필 보기) 2015년 5월 14일 오전 10:48:01

mi pensas ke ekzistas du specoj de imperioj (kaj supozeble pli): la anglo-usona kaj la hispana, laŭ la maniero kiel ili agis en ameriko kaj en la mondo, kaj mi pensas ke estus interese debati pri tiuj du specoj de imperioj.
kvamkam ambaŭ, anglo-usona kaj hispana estis teruraj, tamen mi pensas ke la hispana klopodis esti iom pli homa kaj kompata.
La europaj landoj kaj usono ankaŭ agas imperie nuntempe, sed ĉi tie mi preferus debati pri tiuj imperioj ĝis la 20a jarcento.

nakymatonmies (프로필 보기) 2015년 5월 14일 오전 11:23:30

Paquillo:kvamkam ambaŭ, anglo-usona kaj hispana estis teruraj, tamen mi pensas ke la hispana klopodis esti iom pli homa kaj kompata.
La fakto, ke en Sud-Ameriko nun ekzistas landoj kun indiana plimulto de loĝantaro, ekzemple Bolivio, Ekvadoro, Peruo, iel konfirmas tion.

다시 위로