Al contingut

Kiu el la europaj imperioj agis pli terure en ameriko?

de Paquillo, 11 de maig de 2015

Missatges: 17

Llengua: Esperanto

Paquillo (Mostra el perfil) 11 de maig de 2015 14.22.19

En ameriko, preskaŭ ĉiuj europaj imperioj ludrolis, kaj agis tie simile kiel en aliaj kontinentoj.
Kiu el la europaj imperioj agis pli terure en ameriko kaj eventuale en aliaj kontinentoj?

nakymatonmies (Mostra el perfil) 11 de maig de 2015 14.42.24

Laŭ nombro da viktimoj, la genocido de indianoj en Nord-Ameriko (ĝis 100 milionoj) estas komparebla nur kun la genocido de hinduoj far de islamanoj en 13-14 jarcentoj.

robbkvasnak (Mostra el perfil) 11 de maig de 2015 15.27.40

Logike, la usona registaro NE estas eŭropa imperio. Oni ne demandis kiu registaro faris pli da teruraĵoj sed "kiu el la eŭropaj imperioj..." Iuj nur pensas emocie sed ne vere legas la vortojn.

ustra (Mostra el perfil) 11 de maig de 2015 15.33.43

vatikanaj

Paquillo (Mostra el perfil) 11 de maig de 2015 16.52.29

robbkvasnak:Logike, la usona registaro NE estas eŭropa imperio. Oni ne demandis kiu registaro faris pli da teruraĵoj sed "kiu el la eŭropaj imperioj..." Iuj nur pensas emocie sed ne vere legas la vortojn.
usona estas europdevena imperio, do estas tre simile aŭ same kiel la eŭropaj.

Vinisus (Mostra el perfil) 11 de maig de 2015 18.09.29

Ili alvenis ĉi tien
kun siaj kanonoj
kaj ilia kruco
kiam ili vidis
nian oron
iliaj kanonoj
elkraĉis fajron
ĉio en nomo
de Jesuo.

nornen (Mostra el perfil) 12 de maig de 2015 4.44.54

Vinisus:Ili alvenis ĉi tien
kun siaj kanonoj
kaj ilia kruco
kiam ili vidis
nian oron
iliaj kanonoj
elkraĉis fajron
ĉio en nomo
de Jesuo.
Q'apoj je'lalaj ulew

Chi ri' q'apoj je'lalaj ulew.
Ixim, triko, kinaq
man k'ota nijun q'ayes ri mataq'e,
ri kumätz e men.

Je'lik ch'umil, Kowliaj che'
kikimatzej kib' cho ri rex q'ayes
kikich'uq kib' ruk' ri kaj.

Xopan k'ulo jun q'ij
xe' ch'aw ri kumätz.

Man xtij ta chi ri uwach taq ri che'
xkijach chi kixo'l
ri q'apoj je'lalaj ulew.

-- fare de H. Ak'ab'al

Mia mallerta traduko:

Paradizo

Ĉi tie estis la paradizo.
Maizo, tritiko, fabo,
ne estis malpermesita frukto,
la serpentoj estis mutaj.

Ĥelik Ĉumil kaj Kovilaĥ Ĉe
amoris sur la herbo
kaj kovris sin per ĉielo.

Ĝis kiam alvenis la tago
kiam ekparolis la serpentoj.

Ili malpermesis la fruktojn
kaj dividis inter si
la paradizon.

----

Jes, la alveno de la kristanismo ja fikis ĉion.

Tempodivalse (Mostra el perfil) 12 de maig de 2015 19.54.36

Ĉe la usona gazetaro antaŭ kelkaj jaroj oni anoncis, laŭ la popolnombrado, ke blankuloj la unuan fojon ne estas la majoritata raso en la lando.

Mi pripensis la indianojn kaj diris al mi: "Malprave. Ili jam la duan fojon ne estas majoritato."

Rujo (Mostra el perfil) 12 de maig de 2015 21.49.40

Tempodivalse:Ĉe la usona gazetaro antaŭ kelkaj jaroj oni anoncis, laŭ la popolnombrado, ke blankuloj la unuan fojon ne estas la majoritata raso en la lando.

Mi pripensis la indianojn kaj diris al mi: "Malprave. Ili jam la duan fojon ne estas majoritato."
El scienca vidpunkto, kiel pruvis la Genoma Projekto, la koncepton pri raso oni ne povas apliki al homoj, ĉar ekzistas neniu rasa geno en nia speco; Ĉi tion konfirmas antaŭaj teorioj kiuj neis la ekziston de genetika izolado inter populacioj. Tiel, por la homa specio "raso" estas socia koncepto, ne scienca koncepto (Vikipedio, en la portugala). [reliefigoj miaj]

nornen (Mostra el perfil) 12 de maig de 2015 21.56.03

Rujo:"raso" estas socia koncepto, ne scienca koncepto
Sekve, sociologio ne estas scienco, ĉu?

Tornar a dalt