去目錄頁

Ĉu religio tenas popolon malsupreniras?

Alkanadi, 2015年5月11日

讯息: 4

语言: Esperanto

Alkanadi (显示个人资料) 2015年5月11日下午2:34:39

Imagu estas konkurado. La alia teamo havas neniujn regulojn. Via teamo havas multajn regulojn. Kiu teamo venkos? Jen tial vi trovas, ke la plej prospera popolo estas ne religia. Ili estas liberalaj.

Mi konsideras min mem spiritisto, sed strukturita religio tenas homojn reen.

Mi kredas, ke spiritismo estas plejparte bona kaj reguloj estas plejparte malbonaj. Ni ankoraŭ bezonas iujn regulojn, kompreneble.

Kioj estas viaj pensoj?

ustra (显示个人资料) 2015年5月11日下午3:31:53

La vorto "religio" devenas el la latina vorto "religare". Ĝi signifas "bindi, ligi".

Do, per difino religio tenas homojn sube.
Foje sufiĉas rigardi al la etimologio por kompreni la signifon. =)

nornen (显示个人资料) 2015年5月11日下午4:38:56

ustra:La vorto "religio" devenas el la latina vorto "religare". Ĝi signifas "bindi, ligi".

Do, per difino religio tenas homojn sube.
Foje sufiĉas rigardi al la etimologio por kompreni la signifon. =)
Se mi bone memoras miajn Latinstudojn, eĉ la Romianoj mem ne certis pri la origino de la vorto religio. Iu (Cicero?) proponis tri eblecojn:

< re-ligo (ligāre): bindi ripete.
< re-lego (legĕre): legi ripete.
< re-eligo (eligĕre): elekti ripete.

Alkanadi:Ĉu religio tenas popolon malsupreniras?
Kion signifas tio?
Ĉu religio tenas popolon malsupre?
Ĉu religio malsuprenigas popolon?
Ĉu religio malsuprenirigas popolon?
Ĉu religio tenas popolon malsuprenirantan?
Ĉu religio tenas popolon malsupreniranta?
Ĉu religio malhelpas, ke popolo supreniru?

ustra (显示个人资料) 2015年5月11日下午6:52:43

nornen:Se mi bone memoras miajn Latinstudojn, eĉ la Romianoj mem ne certis pri la origino de la vorto religio. Iu (Cicero?) proponis tri eblecojn:

< re-ligo (ligāre): bindi ripete.
< re-lego (legĕre): legi ripete.
< re-eligo (eligĕre): elekti ripete.
Vi pravas pri tiu necerteco de la vorta deveno. Tamen oni povas konstati la jenan:

- "re-elekti" apenaŭ senchavas rilate religio
- "re-legi" iel ja senchavas, sed miaopinie nur se oni forte kredas je tiu ekzegezo por ignori la plej senchavan trian opcion...

回到上端