Поруке: 4
Језик: Esperanto
Alkanadi (Погледати профил) 11. мај 2015. 14.34.39
Mi konsideras min mem spiritisto, sed strukturita religio tenas homojn reen.
Mi kredas, ke spiritismo estas plejparte bona kaj reguloj estas plejparte malbonaj. Ni ankoraŭ bezonas iujn regulojn, kompreneble.
Kioj estas viaj pensoj?
ustra (Погледати профил) 11. мај 2015. 15.31.53
Do, per difino religio tenas homojn sube.
Foje sufiĉas rigardi al la etimologio por kompreni la signifon. =)
nornen (Погледати профил) 11. мај 2015. 16.38.56
ustra:La vorto "religio" devenas el la latina vorto "religare". Ĝi signifas "bindi, ligi".Se mi bone memoras miajn Latinstudojn, eĉ la Romianoj mem ne certis pri la origino de la vorto religio. Iu (Cicero?) proponis tri eblecojn:
Do, per difino religio tenas homojn sube.
Foje sufiĉas rigardi al la etimologio por kompreni la signifon. =)
< re-ligo (ligāre): bindi ripete.
< re-lego (legĕre): legi ripete.
< re-eligo (eligĕre): elekti ripete.
Alkanadi:Ĉu religio tenas popolon malsupreniras?Kion signifas tio?
Ĉu religio tenas popolon malsupre?
Ĉu religio malsuprenigas popolon?
Ĉu religio malsuprenirigas popolon?
Ĉu religio tenas popolon malsuprenirantan?
Ĉu religio tenas popolon malsupreniranta?
Ĉu religio malhelpas, ke popolo supreniru?
ustra (Погледати профил) 11. мај 2015. 18.52.43
nornen:Se mi bone memoras miajn Latinstudojn, eĉ la Romianoj mem ne certis pri la origino de la vorto religio. Iu (Cicero?) proponis tri eblecojn:Vi pravas pri tiu necerteco de la vorta deveno. Tamen oni povas konstati la jenan:
< re-ligo (ligāre): bindi ripete.
< re-lego (legĕre): legi ripete.
< re-eligo (eligĕre): elekti ripete.
- "re-elekti" apenaŭ senchavas rilate religio
- "re-legi" iel ja senchavas, sed miaopinie nur se oni forte kredas je tiu ekzegezo por ignori la plej senchavan trian opcion...