Ku rupapuro rw'ibirimwo

Kial denaskaj anglaparolantoj ne ŝatas tiun demandon?

ca, kivuye

Ubutumwa 2

ururimi: Esperanto

robbkvasnak (Kwerekana umwidondoro) 11 Rusama 2015 15:51:21

Memkompreneble mi ne celas la partoprenantojn de lernu.net, ĉar inter ni la angloparolantoj ĝenerale estas tre kleraj en tiuj aferoj. Sed mi demandis tion en Masa Enreta Komuna Kurso kies instrulingvo estis la angla kaj la denaskaj parolantoj de la angla EGE koleriĝis:
La demando (al ne denaskaj parolantoj de la angla);
Kiom da horoj vi uzis por atingi mezan nivelon en la angla? Laŭ vi, kiu pagis por tiu instruo = publika mano aŭ privata fondo? Aŭ parte-parte? Se vi povus taksi kiom kostis lerni la anglan (kursoj, materialoj, vojaĝoj, ktp) kiom vi kredas kostis por ke vi lernis la anglan ĝis meza nivelo?
La respondoj estis teruraj! Kaj mi kredas ke la estro de la kurso finfine forigis la diskuton ĉar mi ne plu vidas ĝin en FB. Vere estas por kelkaj homoj ĝena demando. Kial? Kion ili timas? Ke iu vidu kiom da nefinanca kapitalo ili havas kiel denaskaj parolantoj de lingvo uzata publike kaj internacie? Ĉu oni timas ke iu vidu kiom da avantaĝoj ili havas? Se jes, kial ili timas tiun respondon? Kion pensas la forumanoj pri tiu temo?

Tempodivalse (Kwerekana umwidondoro) 11 Rusama 2015 16:50:26

robbkvasnak:Memkompreneble mi ne celas la partoprenantojn de lernu.net, ĉar inter ni la angloparolantoj ĝenerale estas tre kleraj en tiuj aferoj. Sed mi demandis tion en Masa Enreta Komuna Kurso kies instrulingvo estis la angla kaj la denaskaj parolantoj de la angla EGE koleriĝis:
La demando (al ne denaskaj parolantoj de la angla);
Kiom da horoj vi uzis por atingi mezan nivelon en la angla? Laŭ vi, kiu pagis por tiu instruo = publika mano aŭ privata fondo? Aŭ parte-parte? Se vi povus taksi kiom kostis lerni la anglan (kursoj, materialoj, vojaĝoj, ktp) kiom vi kredas kostis por ke vi lernis la anglan ĝis meza nivelo?
La respondoj estis teruraj! Kaj mi kredas ke la estro de la kurso finfine forigis la diskuton ĉar mi ne plu vidas ĝin en FB. Vere estas por kelkaj homoj ĝena demando. Kial? Kion ili timas? Ke iu vidu kiom da nefinanca kapitalo ili havas kiel denaskaj parolantoj de lingvo uzata publike kaj internacie? Ĉu oni timas ke iu vidu kiom da avantaĝoj ili havas? Se jes, kial ili timas tiun respondon? Kion pensas la forumanoj pri tiu temo?
Tre interesa reakcio. Ĝin mi ne povintus antaŭdiveni. Sed kiu ĝenas? Ĉu la denaskaj angloparolantoj aŭ la nedenaskaj? Via fadentemo diras unu, la tekston alian, mi ne tute komprenis ...

Ĉu eble multaj angloparolantoj estas sub la iluzio, ke l'angla estas facila kaj do lernenda lingvo, kaj do al ili malplaĉas eltrovi, ke la problemoj kunligitaj kun ties instruado estas reale pli vastaj ol ili volus?

Sed vere, mi ne scias kial oni tiom koleriĝus...

Subira ku ntango