Zum Inhalt

Ĉu vi volus ekreveni la punmorto?

von KStef, 11. Mai 2015

Beiträge: 28

Sprache: Esperanto

Altebrilas (Profil anzeigen) 17. Mai 2015 20:20:31

Mortpuno estas signo, ke ŝtato primankas forton. Tial la ŝtatoj devas esti sufiĉe fortaj por eviti ĝin kaj por anstataûigi ĝin per aliaj punoj.

psychoslave (Profil anzeigen) 19. Mai 2015 09:06:47

Kio nomiĝas mortpunon? Kio motivas la mortpunon? Kio celoj kaj kio reefikoj? Ĉu la reefikoj atingi la celojn? Ĉu la reefikoj inkluzivas maldezirajn fenomenojn? Pli maldezirajn ke la reefikoj kiam mortpunon ne okazas?

KStef (Profil anzeigen) 19. Mai 2015 17:01:27

Ekzemple en Biblio:
Genezo 9, 6: "Se iu verŝos sangon de homo, lia sango ankaŭ estos verŝita de homo".
Reefikoj? Murdisto ne vivas nun kaj lando ne devas havi da mono por lin manĝano ktp. Ankaŭ homoj en tio lando scias, ke ili estas sekuraj.

Tempodivalse (Profil anzeigen) 19. Mai 2015 17:27:00

KStef:Ekzemple en Biblio:
Genezo 9, 6: "Se iu verŝos sangon de homo, lia sango ankaŭ estos verŝita de homo".
Reefikoj? Murdisto ne vivas nun kaj lando ne devas havi da mono por lin manĝano ktp. Ankaŭ homoj en tio lando scias, ke ili estas sekuraj.
Sed la surmonta prediko instruas jene:

Amu viajn malamikojn, faru bonon al viaj malamantoj; benu tiujn, kiuj vin malbenas; preĝu por tiuj kiuj kun insultoj vin atakas.

Al tiu, kiu frapas vin sur la vango, prezentu ankaŭ la alian; kaj de tiu kiu prenas vian mantelon, ne detenu vian tunikon.
-Luko 6:27-29

Min ĉiam konsternis, kial ankoraŭ kristanoj la malnovan testamenton prenas kiel moralan aŭtoritaton ĉe la sama nivelo kiel la instruoj de Jesuo. La dio de la malnova testamento estas dio de violenco, malamo, sango, murdo kaj suferigo; la heroo de la nova testamento estas esence pacifisto ... Kial tiu kontraŭdiro?

Oni citis la Biblion laŭplaĉe por justigi kaj sklavecon, kaj militojn, kaj pacifismon, kaj eĉ komunismon. Ŝajne ĝi povas interpretiĝi preskaŭ ĉiel ajn.

Kirilo81 (Profil anzeigen) 19. Mai 2015 19:52:47

Mortpuno estas sensenca el morala, justeca kaj praktika kaŭzoj:
-Se estas malbone mortigi homon, tiam ankaŭ mortigo de homo kiel puno estas malbona.
-Se okazas eraro (kaj en Usono evidentiĝis, ke sufiĉe ofte okazis), ne eblas kompensi la morton de la ekzekutito.
-La ekzisto de mortpuno ne havas rilaton statistike mezureblan al la nombro de murdoj, do la mortpuno ne plibonigas la sekurecon.

Lakiro (Profil anzeigen) 19. Mai 2015 21:15:36

Mi voĉdonis NE. En multaj landoj mortpuno plenumiĝas pro tro bagatelaj krimoj aŭ vidpunktoj. En arabaj landoj oni povas kruele senkapigi viktimon pro la adulto aŭ alia religio. En Norda Koreio oni murdas pro malestimo al la Tirano. En Irano oni pendumas gejojn. En Tajlando oni pafas narkotistojn. Koŝmaro!

Miland (Profil anzeigen) 22. Mai 2015 21:44:02

En Britio fojfoje dum la pasintaj kelkaj jardekoj iu provis ekreveni la mortpunon. Je ĉiu okazo la plimulto de parlamentanoj voĉdonis kontraŭ ĝi. Fine Britio tute abolis ĝin.

Koracio (Profil anzeigen) 23. Mai 2015 17:14:53

En Hungario oni kruele mortigis tabakvendistinon, kaj trovis en la vendejo malmultan monon. En Hungario la tabakvendejoj devas esti eklipsitaj, ke la infanoj ne povu vidi en ĝiaj internoj. Multa da homoj volas, ke tiu estu abomenita, sed la registaro komencis paroli pri mortpuno kiel ilo por defendi la homojn.

Sed la mortpuno ne defendas la homojn multe pli ol la vivtena malliberigo, kiu ne estas vivlonga danke al la Europa Unio. Ĉiu murdistoj pensas, ke li neniam estos kaptita. La veraj murdistoj elektus la mortpunon, la aliaj homoj la malliberejon, se estus juĝitaj je murdo.

Se la mortpuno mem ne ekigas timon en murdistoj, kiu estos la venonta decido? Dolora aŭ kruela mortpuno?

Kiel multa forumantoj skribis, oni ne povas revivigi la mortigitojn. Ankaŭ ne la erare mortpunigitajn ulojn, sed ankaŭ ne la oferojn de mortigo. Kaj se ni havus tiun eblon per iu vivanta sanktulo, oni ne sentus la mortigon kiel grandan kulpon, kiu deziras la morton de la kulpulo.

Oni punigus ne nur la mortigadon per mortpuno, sed aliajn krimojn. Ankaŭ se la koruptado, komerco de narkotikoj, aŭ adulto ne estus mortpunaj krimoj, la altperfido kaj la kontraŭsistemeco estus mortpunaj krimoj ankaŭ en demokracioj. Tiun oni povus uzi por politikaj celoj. Se la estro de la hungara registaro foje tiam iam enkondukos la mortpunon, li mem enigos lian kapon en maŝo, ĉar iu partio volas vidi ĉiun estintajn membrojn de registaroj sur la ŝnuro de pendumilo por altperfido. Ankaŭ nia pola amiko povus rememori, aŭ legi historion de la XX. jarcento.

Mia mezlerneja instruistro de religio diris, ke la mortpuno ne kontraŭdiras al la kristanismo. Sed Jesuo ne juĝis je morto edzinon, kiun juĝis la judoj je morto pro adulto.

Luib (Profil anzeigen) 24. Mai 2015 07:38:38

Ne nure mortpuno, sed ĉiu formo de puno estas sensenca. La malbonaĵo jame okazis, kaj oni ne povas ŝanĝi tion. Mi citos Viktoron Hugon (Victor Hugo), el la antaŭparolo al ties libro "Le dernier jour d'un comdamné" ("La lasta tago de mortkondamnita" ):

"Mais, reprend-on, il faut que la société se venge, que la société punisse. -- Ni l'un, ni l'autre. Se venger est de l'individu, punir est de Dieu. La société est entre deŭ. Le châtiment est au-dessus d'elle, la vengeance au-dessous. Rien de si grand et de si petit ne lui sied"

(" 'Sed,' rekomencas oni, 'necesas, ke la socio sin venĝu, ke la socio punu.' -- 'Nek la unua, nek la dua. Sin venĝi estas ago de individuo, puni estas ago de Dio. La socio estas inter ambaŭ. La puno estas sure de tio, la venĝo sube. Neniu tam ega kaj tam malega por tio decas.' " )

klmn (Profil anzeigen) 24. Mai 2015 14:49:33

Altebrilas:Mortpuno estas signo, ke ŝtato primankas forton.
tre ĝuste, tio estas esprimo de senespero. En malpli granda skalo ĝi memorigas al mi gepatrojn kiuj sen fizika perforto ne kapablas eduki siajn infanojn.

Zurück nach oben