Al la enhavo

Kiun komputilan mastruman sistemon vi uzas nun?

de Alkanadi, 2015-majo-14

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

Alkanadi (Montri la profilon) 2015-majo-14 13:50:06

Kiun komputilan mastruman sistemon vi uzas nun?

Marc_1965 (Montri la profilon) 2015-majo-14 13:56:12

Alkanadi:Kiun komputilan mastruman sistemon vi uzas nun?
Mi uzas Linukson. okulumo.gif

Alkanadi (Montri la profilon) 2015-majo-14 14:06:44

Marc_1965:
Alkanadi:Kiun komputilan mastruman sistemon vi uzas nun?
Mi uzas Linukson. okulumo.gif
Mi tre ŝatas Linukson. Mi pensas, ke multaj da Esperantistoj uzas Linukson.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-majo-14 14:18:26

Linukson, car ĝi estas tute senpaga, Vindozo estas tre facile uzebla, sed multkosta. Linukso similas al Esperanto. Linus Torvalds kaj Zamenhof, la ununa kreis Linuson kaj la dua kreis Esperanton.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-majo-14 15:05:17

Nun mi uzas Linukson Ubuntu 14.04 LTS kaj Android.
Ĝis nun mi uzis Mandrake, Mandriva, ALT, ASP, Runtu, Mint, Knoppix, Fedora, Rosa, Puppy.

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-majo-14 16:42:35

Linukso!! ridulo.gif

Kubuntu 12.04. (Ankoraŭ mi ne pardonis Ubuntun pro ties perfido de GNOME2 kaj la sekvanta difektiĝo de UNITY ... malgajo.gif

Vinisus (Montri la profilon) 2015-majo-14 17:10:27

Nuntempe Vindozo militas komtraŭ Guglo, laŭ mi Guglo jam delonge povintus krei komputilan sistemon malpli multkostan ol tiun de Vindozo kompreneble, por tabla komputilo

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-majo-14 17:19:17

Vinisus:Nuntempe Vindozo militas komtraŭ Guglo, laŭ mi Guglo jam delonge povintus krei komputilan sistemon malpli multkostan ol tiun de Vindozo kompreneble, por tabla komputilo
Du gigantaĉoj luktantaj unu kontraŭ l'alia ...

Miaopinie plej preferindas Linukso kun la privatema retserĉilo DuckDuckGo.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-majo-14 18:02:08

externalImage.png

ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif

Vinisus (Montri la profilon) 2015-majo-14 20:10:17

Belega laboro! Brava Lakiro! Mi ne estas lerta kiel vi rilate komputilon. Gratulon!

Reen al la supro