目次へ

Kion signifas "Neoftaj vortoj" por la tria ekzameno?

Christa627,2015年5月14日の

メッセージ: 4

言語: Esperanto

Christa627 (プロフィールを表示) 2015年5月14日 21:35:09

Mi demandis tion jam en "Konsultejo", sed mi pensas, ke tio ne estas la ĝusta loko, ĉar la demando temas ne pri Esperanto mem, sed pri la antaŭkonoj por la Lernu-a ekzameno.

Do, mi ripetas la demandon ĉi tie: Kion signifas "Neoftaj vortoj"? Kiom neoftaj? Se mi povas facile partopreni diversajn diskutojn en ĉi tiu forumo, kaj legi diversajn teksojn, ĉu mi verŝajne pretas? Aŭ ĉu mi bezonas ion pli?

Dankon!

Sunjo (プロフィールを表示) 2015年5月15日 10:51:41

Vi perdas nenion se vi simple faras la teston, eĉ se vi ne tuj sukcesus.

Por tamen iomete respondi al via demando: mi opinias ke ne sufiĉas legi la lernu-forumojn, sed ke ja povas sufiĉi legi diversajn tekstojn interrete (aŭ papere), se vi tiel lernas novajn vortojn.

Ĉar la testo pri la neoftaj vortoj funkcias per elekto el pluraj eblaj respondoj, oni povas elekti la ĝustan respondon ankaŭ se oni ne konas ĝin, sed tamen komprenas la malĝustajn solvojn.

Christa627 (プロフィールを表示) 2015年5月20日 22:02:10

Mi sukcesis!!!externalImage.pngexternalImage.pngexternalImage.png

Apenaŭ sukcesis, sed tamen sukcesis.

Desit1 (プロフィールを表示) 2015年6月28日 3:55:18

externalImage.pngexternalImage.pngexternalImage.png Gratulon!! Mi ankaŭ antaŭtempe sukcesis ĝin, nun mi serĉis la kulturan ekzamenon kaj rimarkis ke ĝi ne plu ekzistas malgajo.gif

先頭にもどる