Til innholdet

Esperantoj vortaroj

fra IREN,2008 1 23

Meldinger: 4

Språk: Esperanto

IREN (Å vise profilen) 2008 1 23 10:25:34

En Francio la Esperantaj vortaroj estas nur aĉeteblaj ĉe kluboj.
Ĉu en via lando estas same ?

Rao (Å vise profilen) 2008 1 23 11:55:38

La Esperanto-asocio de mia urbo negocas kun librovendejoj, ke ili vendu ĝiajn Esperanto-librojn kaj transdonu parton de la prezo al ĝi, do aĉeteblas vortaroj en ordinaraj librovendejoj.

sergejm (Å vise profilen) 2008 1 23 13:21:48

Eldonejo AST eldonas memlernolibrojn de diversaj lingvoj, inter kiuj estas Esperanto.
Estis eldonita kvar libroj:

[LISTO]
500 plej gravaj vortoj de lingvo Esperanto
Elementa gramatiko de lingvo Esperanto
Lingvo Esperanto je unu monato
Lando Esperantio: poŝa enciklopedio[/list]La eldonkvanto po 2000 ekzempleroj.
Tiujn libroj oni povas aĉeti en diversaj librovendejoj, eĉ en provincoj, sed la vendejoj ofte havas nur po unu ekzemplero de ĉiu libro. La prezo de ĉiuj kvar egalas proksimume 15 eŭrojn. Bedaŭrinde la libroj havas preserarojn.

En USSR oni povis aĉeti esperantajn librojn (ĉefe el Hungario) en librovendejo Druĵba (Amikeco), kie oni vendis libroj el tiamaj socialismaj landoj.
Ankaŭ oni povis aĉeti Esperanta-rusan vortaron de Bokarev, kiun nun oni povas elŝuti el la reto.

Jes (Å vise profilen) 2008 1 27 20:23:52

Mi aĉetis vortaron en e-asocio, do mi ne trovis ĝin en ordinara libra vendejo malgajo.gif (En Norda Hispanio)

Tibake til toppen