Till sidans innehåll

Citiloj kaj krampoj - antaŭlonga ĝenetaĵo

av Tempodivalse, 19 maj 2015

Meddelanden: 2

Språk: Esperanto

Tempodivalse (Visa profilen) 19 maj 2015 15:10:19

Jam plurfoje mi rimarkas ke la kombinaĵo de unu citilo (aŭ apostrofo) kaj fina krampo rezultigas rideton: ") ')

Tio iom malplaĉas al mi, ĉar mi (kaj laŭvide aliaj uzantoj, juĝante laŭ la kvanto de evidente erare metitaj ridetoj) nemalofte uzas citilojn ene de krampoj, kaj estas ĝene savi mesaĝon kaj poste vidi, ke anstataŭ intencatan citilon la forumo metas rideton.

Cetere, la rideto eĉ ne havas la ĝustan formaton, ĉar flanke de ĝi ankoraŭ restas citilo.

Do mi afable demandas la forumestroj - ĉu estus eble malfunkciigi ĝin?

akueck (Visa profilen) 5 juli 2015 15:59:15

Tempodivalse:Do mi afable demandas la forumestroj - ĉu estus eble malfunkciigi ĝin?
Certe ili plenumos vian peton - en la trijhauda semajno.

Mi tajpas jenajn signojn inter la citilo kaj ferma krampo:
& # 65279 ;
(tamen sen la tri spacetoj).

Kiam vi alklakas "Antaumontri" je la unua fojo, aperos ankorau ne dezirata simbolo. Sed kiam vi estos alklakinta "Antaumontri" duan fojon, tiam la teksto aperos laudezire.

Tillbaka till toppen