Al la enhavo

Demando pri la Vorto "Finnlando"

de Chriswood, 2015-majo-20

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Chriswood (Montri la profilon) 2015-majo-20 12:25:02

Saluton, ĉiuj kune! ridego.gif

Pasintsemajne mi decidis lerni Esperanton kaj hodiaŭ mi lernis, ke la nomo de eŭropa lando estas "Finnlando".

Jen mia demando: kial la lando nomiĝas "Finnlando" kaj ne "*Finlando"? Mi kredis, ke du identaj konsonantoj ne ekzistas vice?

Bonvolu korektu miajn erarojn, tiel ke mi lernas pli rapide.ridulo.gif

mbalicki (Montri la profilon) 2015-majo-20 12:35:16

Chriswood:Jen mia demando: kial la lando nomiĝas "Finnlando" kaj ne "*Finlando"? Mi kredis, ke du identaj konsonantoj ne ekzistas vice?
Doktoro Zamenhof volis ne havi en esperanto multe da homofonoj (samsonaĵoj), do li ŝanĝis iujn vortradikojn, por ke ili ne similu al aliaj vortoj (aŭ vortoj kun enafiksoj).

Se havus ni „*Finlando”, do oni povus kompreni ĝin kiel „fin·land·o”, kaj loĝanto de tiu lando devus esti nomigita „fin·o”, same kiel vorto jam signifanta „ĉeso de agado”.

Aliaj ekzemploj de tiu ŝanĝo de radikoj estas la duopoj „flam·ing·o”—„flameng·o”, „ĝin·o”—„ĝinn·o” aŭ „ĥoler·o”—„koler·o”.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-majo-20 12:36:47

1. Preskaŭ nenio korektenda, gratulon! Nur ĉefine: "Bonvolu korekti miajn erarojn, por ke mi lernu pli rapide."

2. *Finlando estus la lando de fino, sed temas ja pri Finnoj.

3. Ne ekzistas regulo, kiu malpermesas duoblajn konsonantojn. Ili estas tre maloftaj kaj tial kelkiuj volis ilin tute forigi el la lingvo, sed jam en la Fundamento aperas vortoj kun duoblaj konsonantoj.

akueck (Montri la profilon) 2015-majo-20 13:19:41

Chriswood:kial la lando nomiĝas "Finnlando" kaj ne "*Finlando"? Mi kredis, ke du identaj konsonantoj ne ekzistas vice?
Ghustigaj notoj pri "Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto" koncerne al la landnomo "Finnlando"

Reen al la supro