Späť na obsah

La morto de la utopioj

od Paquillo, 20. mája 2015

Príspevky: 16

Jazyk: Esperanto

ustra (Zobraziť profil) 21. mája 2015 7:21:40

mattheard:
Tempodivalse:Ĉu vi povus provizi statistikojn?
Kompreneble! Ĉi tie estas grafikaĵaro pri malriĉeco publikigis per la Monda Banko (World Bank).
Monda Banko kaj IMF estas la ĉefaj kaŭzantoj de intenca malriĉeco. Ambaŭ estas iloj de la monda estraro.

alimales (Zobraziť profil) 21. mája 2015 9:22:10

Tempodivalse:Oni ne ofte pensas, ekz., pri la 21 mil homoj mortantaj ĉiujare pro malsato - la gazetaro kaj televido atentiĝas aliloke...
Bedaŭrinde, laŭ via fonto, estas 21 mil ĉiutage...

Tempodivalse (Zobraziť profil) 21. mája 2015 12:31:19

-forigite-

Paquillo (Zobraziť profil) 21. mája 2015 13:28:20

mattheard:Ni loĝas en la Utopio! Pliaj homoj estas pli riĉaj, pli sanaj, kaj pli feliĉaj ol la antaŭa jarcento. Estas malpliaj mortoj kaŭze de la perforto kaj la morbo ol la antaŭa jarcento, ne?
Mi parolas pri la estonteco de la homaro, ĉu ni evitos la pereon de la homaro pro homaj kialoj kiel atombomboj, nuklea energio, polucio, tera supervarmiĝo, ktp.?
kompreneble multaj homoj vivas tre bone en la mondo, estas multaj dikuloj kaj riĉuloj, sed mi pensas ke tio ne estas la afero, la unua estas malsana por la korpo kaj la dua ofte por la menso.

Paulinho (Zobraziť profil) 24. mája 2015 20:25:35

Paquillo skribis:
Malfeliĉe mi vidas kiel ĉiuj utopioj de la lastaj jarcentoj mortas en ĉi tiu jarcento kaj nia homa mondo direktiĝas rekte al pereo. La scienco ne alportos/is pacon, nek la religio, nek esperanto, nek la politikistoj.... do, ĉu io savos nian mondon aŭ ni estas kondamnitaj?
Mi vidas nature ke la utopioj de la pasinteco malsukcesis. Ili estis, mi opinias, ĉiuj partaj,ŝiraĵitaj, nura proponoj por re-enordigado de la povo. Kaj mi kredas Paquillo pravas: se ni, homoj, ni restos sur la nuna kurso, nia planedo estos konsumita. Persone, tamen, mi kredas ke iam ni, homoj, trovos la vojon de paco kaj kunvivado. Tiu fido movas mian vivon.

Notxor (Zobraziť profil) 25. mája 2015 9:50:28

La utila utopio:

«Ŝi (la utopio) estas sur la horizonto, diras Ferdinando Birri. Mi marŝas du paŝojn, ŝi movas du paŝojn for. Mi marŝas dek paŝojn kaj la horizonto kuras dek paŝojn for. Kiom ajn mi iru, mi neniam atingos. Ĉar por kio utilas utopio? Por tio utilas: por marŝi.»
Eduardo Galeano

Nahor