前往目錄

La morto de la utopioj

貼文者: Paquillo, 2015年5月20日

訊息: 16

語言: Esperanto

Paquillo (顯示個人資料) 2015年5月20日下午6:45:30

Malfeliĉe mi vidas kiel ĉiuj utopioj de la lastaj jarcentoj mortas en ĉi tiu jarcento kaj nia homa mondo direktiĝas rekte al pereo. La scienco ne alportos/is pacon, nek la religio, nek esperanto, nek la politikistoj.... do, ĉu io savos nian mondon aŭ ni estas kondamnitaj?

Tempodivalse (顯示個人資料) 2015年5月20日下午7:00:23

Pri kiaj utopioj vi parolas? Ĉu pri literaturaj aŭ ĉu realaj?...

Ĝenerale dirante, mi pensas ke homoj estas malpli optimismaj hodiaŭ ol ili estis antaŭ jarcento. Tro da militoj, tro da malpacoj, tro da suferadoj liberigis ilin de tiaj misaj nocioj. Tiu optimismo plejverŝajne vivigis Esperanton komence, sed ĝi ne plu ĉeestas.

Vinisus (顯示個人資料) 2015年5月20日下午7:29:04

Kia ajn estas la utopio pri kiu vi parolas ĝi neniam pereos almenaŭ dum la homaro vivadas sur la tersurfaco. Ĉar ĉiam oni trovos iun, kiu revas pri feliĉo, mono kaj povo.

Altebrilas (顯示個人資料) 2015年5月20日下午9:27:18

Iuj revas pri feliĉo, aliaj agas por (kaj per) mono kaj povo.

mattheard (顯示個人資料) 2015年5月20日下午9:44:59

Ni loĝas en la Utopio! Pliaj homoj estas pli riĉaj, pli sanaj, kaj pli feliĉaj ol la antaŭa jarcento. Estas malpliaj mortoj kaŭze de la perforto kaj la morbo ol la antaŭa jarcento, ne?

Lunmuso (顯示個人資料) 2015年5月20日下午10:05:49

Paquillo:Malfeliĉe mi vidas kiel ĉiuj utopioj de la lastaj jarcentoj mortas en ĉi tiu jarcento...
Ŝajnas al mi ke ni samopinias. Mi apenaŭ povas memori kaj teni por mi mem miajn revojn pri utopioj, kiujn mi spertis dum mia juneco.

Tempodivalse (顯示個人資料) 2015年5月20日下午11:07:47

-forigite-

mattheard (顯示個人資料) 2015年5月21日上午2:16:38

Tempodivalse:Ĉu vi povus provizi statistikojn?
Kompreneble! Ĉi tie estas grafikaĵaro pri malriĉeco publikigis per la Monda Banko (World Bank).

nornen (顯示個人資料) 2015年5月21日上午4:01:08

mattheard:Ni loĝas en la Utopio! Pliaj homoj estas pli riĉaj, pli sanaj, kaj pli feliĉaj ol la antaŭa jarcento. Estas malpliaj mortoj kaŭze de la perforto kaj la morbo ol la antaŭa jarcento, ne?
Ne ĉie.

Alkanadi (顯示個人資料) 2015年5月21日上午6:56:43

Paquillo:...ĉu io savos nian mondon aŭ ni estas kondamnitaj?
Ĉesu rigardi la novaĵon. Vi iĝos deprimita.

回到上端