Al la enhavo

Ĉu flago por la planedo tero?

de Lunmuso, 2015-majo-21

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Lunmuso (Montri la profilon) 2015-majo-21 20:52:14

Mi trovis la retpaĝon jen!

http://www.flagofplanetearth.com

Temas pri flago de planedo tero.

Ne tradukita, sed vi povas vidi la
bildojn.

La desegno tre plaĉas al me. Mi petu
esperantistojn, ĉu ni havu flagon por
nia tuta planedo aŭ ne? Kial jes?
Kial ne? Kion vi pensas pri la temo?

Lunmuso

mbalicki (Montri la profilon) 2015-majo-22 08:41:59

Lunmuso:Temas pri flago de planedo tero.

Ne tradukita, sed vi povas vidi la
bildojn.
externalImage.png

Interesa ideo por krei la tutplanedan flagon, sed mi ne komprenas motivadon nek dizajnon.

Flagojn[1] oni volas uzi, por havi sian simbolon antaŭ iuj aliaj[2], por marki sian anecon, apartecon aŭ simple havaĵon. Do la tutotera flago estus utila nur kiam niaj planedanoj povus ĝin uzi antaŭ iuj eksterteranoj, kaj almenaŭ antaŭ eksterteraj homaj setlejoj. Se iuj uzus ĝin por signifi sian konvinkon, ke „ni ĉiuj estas unu”, „uniĝu ni por nia planedo” ktp., do tiu ne estos la flago de la tuta Tero, sed flago de tiu movado.

Ankaŭ la dizajno: mi ne komprenas tiun ligaĵon. Se tio povas signifi, ke ĉio sur la Tero estas konektita, do sur la flago ni devus uzi pli legeblan desegnaĵon. Se ringojn, do tiu nepre devus esti boromeaj ringoj: ĉiuj ligitaj, sed prenu unun, kaj ĉio disfalos. Sed sep iel, nelegeble kaj nekompreneble ligitaj ringoj? Min ne konvikas.

[1] ankaŭ: blazonŝildojn, sigelojn, kamonojn, himnojn, devizojn ktp.
[2] tiun interpreton oni povus kompreni malvaste, sed malprave: eĉ la flago de Olimpiaj ludoj signifas „tio estas la simbolo de tiuj ludoj, kaj ne aliaj”, kaj la flago de Unuiĝintaj Nacioj signifas „tiu organizaĵo, ne iu ajn alia”

melitopolano (Montri la profilon) 2015-majo-22 12:47:11

Mi pensas, ke dum aliaj planedoj ne estas popolitaj, la flago estas senutila ridulo.gif Krome, la monda loĝantaro estas taksita al numero de 7 miliardoj, do la dezajno de la flago estas tre grava faro kiel por kelkaj homoj.

kaŝperanto (Montri la profilon) 2015-majo-22 14:54:35

mbalicki:
Lunmuso:Temas pri flago de planedo tero.

Ne tradukita, sed vi povas vidi la
bildojn.
externalImage.png

Interesa ideo por krei la tutplanedan flagon, sed mi ne komprenas motivadon nek dizajnon.
Eble sep ringoj por sep kontinentoj? Ankaŭ, kial flago ne povus reprezenti kaj popolon kaj movadon?

Mi eble voĉdonus por:
externalImage.png

ustra (Montri la profilon) 2015-majo-22 15:13:37

mbalicki:Interesa ideo por krei la tutplanedan flagon, sed mi ne komprenas motivadon nek dizajnon.
La dizajno estas la Floro de Vivo.
Rilate la motivadon oni povas konstati, ke estas tiaj senkulpaj projektetoj, kiuj pretigas la homojn al la penso pri la venonta tutmonda registaro (diktaturo).

Altebrilas (Montri la profilon) 2015-majo-23 16:23:30

kaŝperanto:

Mi eble voĉdonus por:
externalImage.png
Ankaŭ mi. Tio estus honesta vid-al-vide de la aliplanedanoj, avertante ilin kion atendi de nia homaro.

Reen al la supro