讯息: 6
语言: Esperanto
Lunmuso (显示个人资料) 2015年5月21日下午8:52:14
http://www.flagofplanetearth.com
Temas pri flago de planedo tero.
Ne tradukita, sed vi povas vidi la
bildojn.
La desegno tre plaĉas al me. Mi petu
esperantistojn, ĉu ni havu flagon por
nia tuta planedo aŭ ne? Kial jes?
Kial ne? Kion vi pensas pri la temo?
Lunmuso
mbalicki (显示个人资料) 2015年5月22日上午8:41:59
Lunmuso:Temas pri flago de planedo tero.
Ne tradukita, sed vi povas vidi la
bildojn.
Interesa ideo por krei la tutplanedan flagon, sed mi ne komprenas motivadon nek dizajnon.
Flagojn[1] oni volas uzi, por havi sian simbolon antaŭ iuj aliaj[2], por marki sian anecon, apartecon aŭ simple havaĵon. Do la tutotera flago estus utila nur kiam niaj planedanoj povus ĝin uzi antaŭ iuj eksterteranoj, kaj almenaŭ antaŭ eksterteraj homaj setlejoj. Se iuj uzus ĝin por signifi sian konvinkon, ke „ni ĉiuj estas unu”, „uniĝu ni por nia planedo” ktp., do tiu ne estos la flago de la tuta Tero, sed flago de tiu movado.
Ankaŭ la dizajno: mi ne komprenas tiun ligaĵon. Se tio povas signifi, ke ĉio sur la Tero estas konektita, do sur la flago ni devus uzi pli legeblan desegnaĵon. Se ringojn, do tiu nepre devus esti boromeaj ringoj: ĉiuj ligitaj, sed prenu unun, kaj ĉio disfalos. Sed sep iel, nelegeble kaj nekompreneble ligitaj ringoj? Min ne konvikas.
[1] ankaŭ: blazonŝildojn, sigelojn, kamonojn, himnojn, devizojn ktp.
[2] tiun interpreton oni povus kompreni malvaste, sed malprave: eĉ la flago de Olimpiaj ludoj signifas „tio estas la simbolo de tiuj ludoj, kaj ne aliaj”, kaj la flago de Unuiĝintaj Nacioj signifas „tiu organizaĵo, ne iu ajn alia”
melitopolano (显示个人资料) 2015年5月22日下午12:47:11
kaŝperanto (显示个人资料) 2015年5月22日下午2:54:35
mbalicki:Eble sep ringoj por sep kontinentoj? Ankaŭ, kial flago ne povus reprezenti kaj popolon kaj movadon?Lunmuso:Temas pri flago de planedo tero.
Ne tradukita, sed vi povas vidi la
bildojn.
Interesa ideo por krei la tutplanedan flagon, sed mi ne komprenas motivadon nek dizajnon.
Mi eble voĉdonus por:
ustra (显示个人资料) 2015年5月22日下午3:13:37
mbalicki:Interesa ideo por krei la tutplanedan flagon, sed mi ne komprenas motivadon nek dizajnon.La dizajno estas la Floro de Vivo.
Rilate la motivadon oni povas konstati, ke estas tiaj senkulpaj projektetoj, kiuj pretigas la homojn al la penso pri la venonta tutmonda registaro (diktaturo).
Altebrilas (显示个人资料) 2015年5月23日下午4:23:30