Al la enhavo

Ĉu ekzistas la verbo "amrilati"?

de NayaraPolar, 2015-majo-22

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

NayaraPolar (Montri la profilon) 2015-majo-22 14:59:43

Esti en romantika rilato kun iu, en amrilato.
Ĉu oni povas farigi la vorton "amrilato" al verbo?Ekzemple: Mi amrilatas kun li ekde 2009.Dankon!

zebst (Montri la profilon) 2015-majo-22 15:08:43

Jes. ridulo.gif

Vinisus (Montri la profilon) 2015-majo-22 15:16:34

Mi ne estas eminentulo kontraŭe, mi apenaŭ scipovas Esperanton, sed laŭ mi via esprimo estas ĝusta. Ankaŭ vi kaj via koramikino ambaŭ estas belaj. gratulon!.

victoralejo (Montri la profilon) 2015-majo-30 21:34:35

Interesa konvertiĝo de substantivo al verbo. Tre klara.

Dankon pro la kontribuo.

Rujo (Montri la profilon) 2015-majo-30 22:24:15

Vinisus:Mi ne estas eminentulo kontraŭe, mi apenaŭ scipovas Esperanton, sed laŭ mi via esprimo estas ĝusta. Ankaŭ vi kaj via koramikino ambaŭ estas belaj. gratulon!.
Via esprimkapablo estas tre eleganta!

jdawdy (Montri la profilon) 2015-majo-31 02:30:41

Mi ne povis trovi "amrilati" en la PIV. Eble ke "amrilati" estas korekta uzado laŭ la Fundamento, Unua Libro, ktp, sed mi ne havas sufiĉan sperton diri.

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-majo-31 02:41:08

Jes, mi foje uzas tiun verbon fakte!

jdawdy:Mi ne povis trovi "amrilati" en la PIV.
Bonvole notu, ke la kvanto de kunmetaĵoj estas preskaŭ senlima, kaj vortaroj neniel povas enteni ilin ĉiujn. Se la senco estas klara, oni ĉiam rajtas uzi kumetitan vorton eĉ se ne estas precedento por ĝia uzo.

Reen al la supro