去目錄頁

Ĉu ekzistas la verbo "amrilati"?

NayaraPolar, 2015年5月22日

讯息: 7

语言: Esperanto

NayaraPolar (显示个人资料) 2015年5月22日下午2:59:43

Esti en romantika rilato kun iu, en amrilato.
Ĉu oni povas farigi la vorton "amrilato" al verbo?Ekzemple: Mi amrilatas kun li ekde 2009.Dankon!

zebst (显示个人资料) 2015年5月22日下午3:08:43

Jes. ridulo.gif

Vinisus (显示个人资料) 2015年5月22日下午3:16:34

Mi ne estas eminentulo kontraŭe, mi apenaŭ scipovas Esperanton, sed laŭ mi via esprimo estas ĝusta. Ankaŭ vi kaj via koramikino ambaŭ estas belaj. gratulon!.

victoralejo (显示个人资料) 2015年5月30日下午9:34:35

Interesa konvertiĝo de substantivo al verbo. Tre klara.

Dankon pro la kontribuo.

Rujo (显示个人资料) 2015年5月30日下午10:24:15

Vinisus:Mi ne estas eminentulo kontraŭe, mi apenaŭ scipovas Esperanton, sed laŭ mi via esprimo estas ĝusta. Ankaŭ vi kaj via koramikino ambaŭ estas belaj. gratulon!.
Via esprimkapablo estas tre eleganta!

jdawdy (显示个人资料) 2015年5月31日上午2:30:41

Mi ne povis trovi "amrilati" en la PIV. Eble ke "amrilati" estas korekta uzado laŭ la Fundamento, Unua Libro, ktp, sed mi ne havas sufiĉan sperton diri.

Tempodivalse (显示个人资料) 2015年5月31日上午2:41:08

Jes, mi foje uzas tiun verbon fakte!

jdawdy:Mi ne povis trovi "amrilati" en la PIV.
Bonvole notu, ke la kvanto de kunmetaĵoj estas preskaŭ senlima, kaj vortaroj neniel povas enteni ilin ĉiujn. Se la senco estas klara, oni ĉiam rajtas uzi kumetitan vorton eĉ se ne estas precedento por ĝia uzo.

回到上端