目次へ

Ĉu Ido aspektas pli bele?

m_v,2015年5月22日の

メッセージ: 19

言語: Esperanto

Christa627 (プロフィールを表示) 2015年5月25日 3:07:45

Fenris_kcf:Ĉar mi ne ŝatas diakritajn simbolojn, mi trovas Idajn tekstojn pli belaspekta.

@Christa: La Latina skribo de la Vietnama lingvo enhavas tre multa da diakritaj simboloj. Ĉu vi trovas Vietnamajn (ekzemplo) tekstojn pli belaj ol Esperantajn?
La vjetnama teksto ja estas tre bela, almenaŭ egale bela kiel Esperanto. Sed estus malfacile decidi, ĉu ĝi estas pli bela, ĉar ĝi belas alimaniere. Eble mi lernos la vjetnaman iam. Sed ve, mi ne povas komenci hodiaŭ, ĉar mi jam lernas la rusan kaj la hispanan, kaj se mi ĉiam tuj eklernus ĉiun lingvon, kiu min interesas, mi neniam bone parolos eĉ unu el ili malgajo.gif.

==========
Mi ne komprenas, kiel malbonas la -j finaĵo? Kiel ĝi estas pli malbela ol, ekzemple, la -s en la hispana?

melitopolano (プロフィールを表示) 2015年5月25日 7:42:10

Christa627:
Mi ne komprenas, kiel malbonas la -j finaĵo? Kiel ĝi estas pli malbela ol, ekzemple, la -s en la hispana?
Mi tute konsentas. La ida teksto aspektas tre sensprita sen -j finaĵoj kun diakritaj simboloj ridulo.gif Krome, mi opinias, ke la normo "unu sono - unu simbolo" estas grava avantaĝo de Esperanto (ekzemple, "ekzemple" anstataŭ "exemple"ridulo.gif).

lagtendisto (プロフィールを表示) 2015年5月25日 9:19:14

Christa627:Mi ne komprenas, kiel malbonas la -j finaĵo? Kiel ĝi estas pli malbela ol, ekzemple, la -s en la hispana?
Ĉu ŝajnas malbela en, aŭ sono, aŭ skribo, aŭ kune? Miaopinie, persona parolata, vortfinaĵo -s plu bela markas finon de vorto ol finaĵo -j (1).

Miaopinie, skribata, iomete vortfinaĵo -j aspektas 'malbela' kia hakilo (2).

(1) Ne rekte koncernas lingvo Esperanto, sed en la germana '-s-' ankaŭ uzata por lasu ekkoni kunmetitaj vortoj. Ekzemple 'Erinnerungslücke'.
(2) Imagu, ke retenilo de hakilo estus maldekstre kia '===j'

Simon_Gauvain (プロフィールを表示) 2015年6月2日 8:21:18

melitopolano:Krome, mi opinias, ke la normo "unu sono - unu simbolo" estas grava avantaĝo de Esperanto (ekzemple, "ekzemple" anstataŭ "exemple"ridulo.gif).
Ĉu tiu normo vere ekzistas?

Tiuj tri konsonantoj simbolas fakte po du sonojn:
c -> ts
ĉ -> tŝ
ĝ -> dĵ

Aldone, kelkajn kunmetaĵojn oni povus skribi plurmaniere, fidante nur la orelojn:
tutsimple -> "tucimple"
postsigno -> "poscigno"
militŝipo -> "miliĉipo"

Fenris_kcf (プロフィールを表示) 2015年6月2日 8:52:36

Fakte ekzistas eta diferenco inter [ts]/[t͡s], [dʒ]/[d͡ʒ], ktp., sed laŭ mi ĝi estas tiel malgranda, ke ne nepras distingi.

yyaann (プロフィールを表示) 2015年6月3日 22:39:35

Simon_Gauvain:
melitopolano:Krome, mi opinias, ke la normo "unu sono - unu simbolo" estas grava avantaĝo de Esperanto (ekzemple, "ekzemple" anstataŭ "exemple"ridulo.gif).
Ĉu tiu normo vere ekzistas?

Tiuj tri konsonantoj simbolas fakte po du sonojn:
c -> ts
ĉ -> tŝ
ĝ -> dĵ

Aldone, kelkajn kunmetaĵojn oni povus skribi plurmaniere, fidante nur la orelojn:
tutsimple -> "tucimple"
postsigno -> "poscigno"
militŝipo -> "miliĉipo"
El praktika vidpunkto, la ĉefa utilo kunmeti estas reuzi jam konatajn radikojn, kies konateco mem limigas do la literigajn dubojn. Tamen estas vere, ke la po-sono-por-simbola celo ne plene realiĝis per la Esperanta aboco.

novatago (プロフィールを表示) 2015年6月3日 23:04:55

yyaann:

Eble, sed por la parolantoj tŝ ne sonas same al ĉ. La hispana havas tiun sonon kaj mi neniam aŭdis ton aŭ pensis ton aŭ diris ton, kiam mi diris ĉon. Ĉu sciencie estas tiel? Nu, bonege, sed por la parolantoj tiu to ne ekzistas en ĉo. Aldone la legado de vortoj, kiuj havas tiujn literojn, ŝanĝus se ili estus skribataj per du literoj. Ne samas pat-so al pa-co (pa-tso), nek at-ŝa al a-ĉa. Tial mi ne fidus tiom la orelojn.

Ĝis, Novatago.

Simon_Gauvain (プロフィールを表示) 2015年6月4日 7:08:52

yyaann:El praktika vidpunkto, la ĉefa utilo kunmeti estas reuzi jam konatajn radikojn, kies konateco mem limigas do la literigajn dubojn.
Mi senprobleme konsentas. Sufiĉas koni la kunmeterojn kaj ĉio estas klara.

Fenris_kcf:Fakte ekzistas eta diferenco inter [ts]/[t͡s], [dʒ]/[d͡ʒ], ktp., sed laŭ mi ĝi estas tiel malgranda, ke ne nepras distingi.
Mi faris kelkajn testojn kaj mi efektive povas variigi la ligecon inter la du konsonantoj. Tio tamen iĝas komplika okaze de rapida elparolo...

novatago:Eble, sed por la parolantoj tŝ ne sonas same al ĉ. La hispana havas tiun sonon kaj mi neniam aŭdis ton aŭ pensis ton aŭ diris ton, kiam mi diris ĉon.
Ĉu ne pro tio, ke vi bone konas la koncernatajn vortojn kaj scias kiel ili skribiĝas? Se okaze de Esperantlingva dikto, vi aŭdus la propran nomon "Batsinco" (aŭ ion similan) en flua maniero, ĉu vi cent-el-cente certas, ke vi ne skribus "Bacintso"?

novatago (プロフィールを表示) 2015年6月4日 11:31:55

Simon_Gauvain:
Ĉu ne pro tio, ke vi bone konas la koncernatajn vortojn kaj scias kiel ili skribiĝas? Se okaze de Esperantlingva dikto, vi aŭdus la propran nomon "Batsinco" (aŭ ion similan) en flua maniero, ĉu vi cent-el-cente certas, ke vi ne skribus "Bacintso"?
Vi povas diri ke vi skribus ĝin ĝuste, aŭ per du coj, per du ts aŭ simple malĝuste, kaj mi nur povus fidi vin. Laŭ la denaska akĉento de la parolanto mi povus skribi kion ajn, eĉ du ĉojn. Tamen, mi celis diri ke vi antaŭjuĝas la aferon eble ĉar la fonetika alfabeto blindigas vin, eble ĉar ia ekspliko, pri kiel elparoli ĉon, ĝon kaj con, miskomprenigis la aferon al vi. Se mi vidas du literojn por co-sono (ĝo aŭ ĉo), mi eble elparolos ilin aparte. Se mi vidas con, mi certe elparolos con.

Ĝis, Novatago.

先頭にもどる