Til indholdet

Ĉu Ido aspektas pli bele?

af m_v, 22. maj 2015

Meddelelser: 19

Sprog: Esperanto

m_v (Vise profilen) 22. maj 2015 19.32.52

Saluton al ĉiuj,

mi klarigu iomete: Mi tute ne pensas, ke la lingvo Ido estas “la pli taŭga internacia lingvo” kaj ke ĝi anstataŭigu Esperanton. Fakte mi eĉ ne scipovas ĝin. Tamen – kaj mi scias, ke tio estas nura subjektiva juĝo – mi trovas tekstojn en Ido pli bele aspektantaj ol similaj tekstoj en Esperanto. Mi ne ekzakte povas diri kial, eble pro la multaj J en Esperanto, verŝajne mia opinio estas tre eŭropocentra, kion mi volonte agnoskas.

Interesas min via opinio pri tiu ĉi temo: Ĉu vi opnias, ke (senrigarde al lingvistikaj, ideologiaj ktp juĝoj pri Ido, ke idaj tekstoj pli belas ol esperantaj? Ekzemplotekston por la komparo vi trovas ĉi-sube (la unuaj tri artikoloj el la “Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj”):

IDO:
Universal Deklaro di Homal Yuri:

Omna homi naskas libera ed egala relate digneso e yuri. Li es dotita per raciono e koncienco e devas agar vers l'una l'altra en spirito di frateso.
Omnu es yurizita per omna yuri e liberesi prizentita en ca Deklaro, sen distingo irgaspeca, exemple pro raso, koloro, sexuo, linguo, religio, politikal o altra opinioni, nacional o social origino, proprietajo, nasko o altra rango.
Pluse, nula distingo esez facata fondita sur la politikal, resortisal o internacional stando di la lando o teritorio a qua persono apartenas, sive nedependanta, fideikomiso, ne-suguvernanta o sub irga altra limitizo di suvereneso.
Omnu havas la yuri pri vivo, libereso, e sekureso di persono.
ESPERANTO:
Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj:

Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco.
Ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato.
Plie, nenia diferencigo estu farata surbaze de la politika, jurisdikcia aŭ internacia pozicio de la lando aŭ teritorio, al kiu apartenas la koncerna persono, senkonsidere ĉu ĝi estas sendependa, sub kuratoreco, ne-sinreganta aŭ sub kia ajn alia limigo de la suvereneco.
Ĉiu havas la rajtojn je vivo, libereco kaj persona sekureco.
Mi estas tre scivolema pri viaj opinioj. ridulo.gif

robbkvasnak (Vise profilen) 22. maj 2015 20.12.12

Ido estas pli franca, jes. Mi bone parolas la francan sed por mi ĝi ne estas 'pli bela' ol alia lingvo.

Christa627 (Vise profilen) 22. maj 2015 20.21.26

Mi opinias, ke Ido ne estas pli bela, ĉar mankas al ĝi supersignoj. Mi pensas, ke ñ, ü, kaj ĝ estas pli belaj ol n, u, kaj g; kaj ke ĝ estas unu el la plej belaj literoj kiujn mi konas en latin-alfabetaj lingvoj. Ankaŭ ĉ, ŝ, kaj ŭ estas belaj, sed ĝ estas la plej bela. Kompreneble, mi ne opinias, ke lingvo devas konsisti entute el supersignaj literoj, sed havi plurajn en la teksto multe plibeligas ĝin, miaopinie. Do, mi trovas Volapükon pli bela ol Ido pro tio.

Tio ne estas la sola kaŭzo, ke mi preferas la aspekton de Esperanto ol tiun de Ido, sed ĝi estas sendube la plej grava por mi. Alia estas, ke Esperanto aspektas pli kohera, laŭ mia opinio.

Tempodivalse (Vise profilen) 22. maj 2015 22.47.17

La jo estas iom troofta, laŭ mi, sed ekster tio mi iel trovas la Esperantan aspekton pli krediga. Komparu, ekzemple, la vorton ŝanĝi kontraŭ ties Ida ekvivalento shanjar. Fakte la malantaŭa aspektas malpli eŭropece! La cirkumfleksoj provizas al Esperanto ian unikecon.

Miaopinie la plej bela planlingvo - almenaŭ vide - estas Volapuko.

m_v (Vise profilen) 23. maj 2015 09.04.31

Tempodivalse:La jo estas iom troofta, laŭ mi, sed ekster tio mi iel trovas la Esperantan aspekton pli krediga. Komparu, ekzemple, la vorton ŝanĝi kontraŭ ties Ida ekvivalento shanjar. Fakte la malantaŭa aspektas malpli eŭropece! La cirkumfleksoj provizas al Esperanto ian unikecon.
Fakte, mi pensas, ke en Ido la ekvivalento de ŝanĝi ne estas shanjar, sed chanjar, kio ja pli similas al angla change kaj franca changer.

Tempodivalse (Vise profilen) 23. maj 2015 14.54.27

m_v:
Tempodivalse:La jo estas iom troofta, laŭ mi, sed ekster tio mi iel trovas la Esperantan aspekton pli krediga. Komparu, ekzemple, la vorton ŝanĝi kontraŭ ties Ida ekvivalento shanjar. Fakte la malantaŭa aspektas malpli eŭropece! La cirkumfleksoj provizas al Esperanto ian unikecon.
Fakte, mi pensas, ke en Ido la ekvivalento de ŝanĝi ne estas shanjar, sed chanjar, kio ja pli similas al angla change kaj franca changer.
Jes, mi eraris! Antaŭ longe mi ne studis Idon, kio nun evidentiĝas ridulo.gif

Sed eĉ chanji ne aspektas tro Eŭrope, laŭ mi. La jo aspektas maloportune. Kaj estas aliaj ekzemploj ... Konsideru ĉi tion de la Ida vikipedio:
Ne timez pro ne skribor vua artikli per perfekta Ido. Plu experta idisti revizos e korektigos ol pose. Simple atachez la ligilo {{Revizo}} a vua artiklo ed olu aparos en la fako Pagini revizinda por ke altra idisti revizez ol.
La finaĵoj -ez, -or kaj la strangaj vortetoj "olu", ktp. donas strangan, ne tute komfortigan impreson al mi. Eble mi simple havas biason por Esperanto.

Fenris_kcf (Vise profilen) 23. maj 2015 23.40.06

Ĉar mi ne ŝatas diakritajn simbolojn, mi trovas Idajn tekstojn pli belaspekta.

@Christa: La Latina skribo de la Vietnama lingvo enhavas tre multa da diakritaj simboloj. Ĉu vi trovas Vietnamajn (ekzemplo) tekstojn pli belaj ol Esperantajn?

Luib (Vise profilen) 24. maj 2015 06.42.32

Ido havas tro latinan (francan/hispanan/italan/...) aspekton por mi. La vortelekto en Esperanto jame estas ne tre neŭtrala, sed en Ido estas troigite latina. Por mi, kiu parolas la francan kaj iom la italan, kaj skribe komprenas la latinan kaj iomete la hispanan, tio videblas ekde la unua vido de teksto. Do Ido havas iom ridindan aspekton.

Lakiro (Vise profilen) 24. maj 2015 08.47.34

Necesas konfesi, ke Esperanto eĉ kun idiotaj finaĵoj -j, sonas kaj aspektas pli bele, ol Ido. Ĉikaze Esperanto estas pli facila, pli racia, pli saĝa, pli bela.
Ido estas pli implika. Ĝi havas pli multe da reguloj, multaj el kiuj simple ne sekvas al lingvaj normoj. Ekzemple temas pri akcento. En la konversacio via kunparolanto povas ne kompreni apartain vortojn pro neregula akcento.
Neŭtrala esperanta "ĉu" en Ido aspektas diverse, depende de unua litero en la vorto - ka aŭ kad. Neŭtrala "kaj" (e) aspektas ankaŭ diverse.
Sed mi devas ankaŭ konfesi, ke Ido dignas.

leporinjo (Vise profilen) 24. maj 2015 10.47.47

Ido grandparte devenas de reformoj jam plene malakceptitaj de absoluta plimulto el voĉdonantaj Esperantistoj antaŭ ol ĝia invento, inkluzive de la -i sufikso kaj naturaj tabelvortoj. Zamenhof proponis ilin en 1894, kiel respondo al tiamaj reformpetoj, kaj cedis ilin al baloto. La eblaj elektoj estis:

1. ĉu malakcepti ĉiajn reformojn, (157 voĉoj)
2. ĉu akcepti senŝanĝe la reformon ellaboritan de Zamenhof, (11 voĉoj)
3. ĉu enkonduki aliajn reformojn, (3 voĉoj)
4. ĉu akcepti la Zamenhofan ellaboraĵon, sed iom modifite. (93 voĉoj).

Tio estas, entute, 157 kontraŭ reformo kaj 107 por.

Fonto: https://eo.wikipedia.org/wiki/Reformprojekto_de_Za...

Tilbage til start