Al la enhavo

vojaĝu tra pensoj :)

de Leonez, 2015-majo-22

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Leonez (Montri la profilon) 2015-majo-22 20:03:20

Se vi havus veturilon por vojaĝi senpage tra la tempo kaj la mondo (nur unu fojo !), kie kaj kiam vi dezirus vivi ?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-majo-22 23:07:06

En alia suna sistemo de tre malproksima galaksio, sed mi promesas, ke mi ne forgesos vin certe mi sendos novaĵojn kaj vojaĝbileton por vi, finfine estas vi kiu havis tian ideon, ĉu ne? Bonvolu ne lasi min sola.

petitka (Montri la profilon) 2015-majo-23 05:19:08

Mi vojaĝus al insulo, kie estas varme tutan jaron.

dobri (Montri la profilon) 2015-majo-24 20:33:44

Kaj mi volonte vojaĝus kun vi!

vincas (Montri la profilon) 2015-majo-24 20:59:58

Malfacila demando [:

Vinisus (Montri la profilon) 2015-majo-24 23:55:19

Fine, mi trovis lokon, mi pretas vojaĝi al insulo Ea. Oni rakontas, ke en la insulo Ea, Odiseo renkontis kunulon, kiun la sorĉistino Circa ŝanĝis en porkon, kaj eksciis, ke li ne volas esti denove homo, ĉar la homoj konscias pri la morto.

rikforto (Montri la profilon) 2015-majo-25 00:56:17

Leonez:Se vi havus veturilon por vojaĝi senpage tra la tempo kaj la mondo (nur unu fojo !), kie kaj kiam vi dezirus vivi ?
Tio estas malfacila! Mi scias kie kaj kiam mi dezirus viziti, sed vivanto estas alia afero! Ekzemple, Ateno en la "ora aĝo" [fojo de granda afero] min interesas. Sed, post dodek jaroj, milito kaj malsano okazos!

ratkaptisto (Montri la profilon) 2015-majo-27 17:44:01

Mi preferus la harcomontaro en Germanio.

Reen al la supro