Zum Inhalt

vojaĝu tra pensoj :)

von Leonez, 22. Mai 2015

Beiträge: 8

Sprache: Esperanto

Leonez (Profil anzeigen) 22. Mai 2015 20:03:20

Se vi havus veturilon por vojaĝi senpage tra la tempo kaj la mondo (nur unu fojo !), kie kaj kiam vi dezirus vivi ?

Vinisus (Profil anzeigen) 22. Mai 2015 23:07:06

En alia suna sistemo de tre malproksima galaksio, sed mi promesas, ke mi ne forgesos vin certe mi sendos novaĵojn kaj vojaĝbileton por vi, finfine estas vi kiu havis tian ideon, ĉu ne? Bonvolu ne lasi min sola.

petitka (Profil anzeigen) 23. Mai 2015 05:19:08

Mi vojaĝus al insulo, kie estas varme tutan jaron.

dobri (Profil anzeigen) 24. Mai 2015 20:33:44

Kaj mi volonte vojaĝus kun vi!

vincas (Profil anzeigen) 24. Mai 2015 20:59:58

Malfacila demando [:

Vinisus (Profil anzeigen) 24. Mai 2015 23:55:19

Fine, mi trovis lokon, mi pretas vojaĝi al insulo Ea. Oni rakontas, ke en la insulo Ea, Odiseo renkontis kunulon, kiun la sorĉistino Circa ŝanĝis en porkon, kaj eksciis, ke li ne volas esti denove homo, ĉar la homoj konscias pri la morto.

rikforto (Profil anzeigen) 25. Mai 2015 00:56:17

Leonez:Se vi havus veturilon por vojaĝi senpage tra la tempo kaj la mondo (nur unu fojo !), kie kaj kiam vi dezirus vivi ?
Tio estas malfacila! Mi scias kie kaj kiam mi dezirus viziti, sed vivanto estas alia afero! Ekzemple, Ateno en la "ora aĝo" [fojo de granda afero] min interesas. Sed, post dodek jaroj, milito kaj malsano okazos!

ratkaptisto (Profil anzeigen) 27. Mai 2015 17:44:01

Mi preferus la harcomontaro en Germanio.

Zurück nach oben