Al la enhavo

Ĉu Esperanto estas por vi idealo aŭ nur lingvo?

de Francisko1, 2015-majo-23

Mesaĝoj: 44

Lingvo: Esperanto

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-majo-26 15:08:27

nornen:Komunikilo estas ilo taŭga por komuniki. Lingvo estas ĉiam ilo por transdoni kulturon. Lingvo formas niajn pensmanierojn, ebligante ilin kaj limigante ilin.
Vi pripensas la hipotezon de Sapir-Whorf aŭ ion similan, ĉu?

Ĉu oni ne povas transdoni iun kulturon per Esperanto? Tia ĉi difino de lingvo ŝajnas tro mallarĝa ... ni almenaŭ ekspliku, kion ni celas per "kulturo".

Por mi, kulturo ne devas esti nacia aŭ etna. Konsideru ekzemple surdulojn. Ofte ilin kunigas nenio krom tio, ke ili estas surdaj, kaj ke ili uzas signolingvon. Tamen mi ne aŭdas dubojn, ke signolingvoj ne estas io pli ol komunikiloj. "Surda kulturo" tamen ekzistas, kaj simile oni povas argumenti ke "Esperanta kulturo" ekzistas.

Simon_Gauvain (Montri la profilon) 2015-majo-26 21:40:52

Tempodivalse:Vi pripensas la hipotezon de Sapir-Whorf aŭ ion similan, ĉu?
Interalie.

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-majo-26 22:52:32

Dum jam kelkaj jaroj mi ne studis lingvistikon, sed laŭmemore, la "Sapir-Whorf hipotezo", inter aliaj, neniel estas vaste akceptata eĉ en la lingvistika fakularo.

Ĉiuokaze, mia specialiĝo estas ĉe filozofio, ne lingvoscienco; do mi povas rigardi la demandon nur de l'antaŭa perspektivo. Iuj (interalie Chomsky) argumentas ke Esperanto estas nur "trompanto" tial ke nur unu homo ĝin kaj ĝian vortaron kreis "arbitre", t.e. dum mallonga tempo, sen miljaroj da spontana evoluado. Laŭ tia argumento, Esperanto estas nur "kodo", aŭ eble "komunikilo", kiel diras nornen.

Sed oni ne argumentas, kial ni akceptu tiun ĉi difinon de lingvo. Ĉu ĝi kaptas la esencon de lingveco? Ĉu ĝi mem ne estas arbitra?

Funkciece, vorto estas nur iu kunigo de sonoj aŭ surpaĝaj streketoj reprezentanta koncepton. De filozofia vidpunkto, ilia esenco ne povas esti pli ol komunikila: ili nur havas sencon, se parolantoj akceptas ke ili havas sencon. Vortoj havas nur tion, kion la filozofoj foje nomas derivata (aŭ duaranga) intenceco (derived intentionality), kio simple signifas, ke ili ne mastras per si mem iun magian povon reprezenti aŭ indiki objekton aŭ koncepton en la efektiva mondo. Anstataŭe, ili dependas de individuoj por sia senco.

Eĉ en naturlingvoj aperas arbitre kreitaj vortoj, aŭ vortoj tiel-alie prenitaj el aliaj lingvoj sen precedento. Tio okazas ade; ekzemploj abundas. La komenca vortareto de Esperanto kreiĝis laŭ esence simila skemo; kompreneble ĝi kreiĝis de nur unu persono kaj multe pli rapide, sed tiu malsamo ŝajnas al mi nur kvanta, ne eca. Kaj la sekvanta pligrandiĝo de l'Esperanta vortprovizo similas multe la nacilingvan - oni prenas laŭoportune vortojn de aliaj lingvoj aŭ kreas kunmetaĵojn aŭ elpensas ion tute novan.

Do, mi ne komprenas kion Chomsky celas, kiam li diras, ke Esperanto estas "parazito" - ĉiuj lingvoj, iasence, estas parazitoj unu de l'alia.

Iuj teĥnikaj, ĵargonaj lingvistikaj konceptoj pri lingveco eble ekskluzivas Esperanton, sed de funkcieca, ĉiutaga perspektivo - kiu miaopinie plitaŭgas por laikoj kiel mi - estas malfacile aserti, ke Esperanto ne estas lingvo. Tio estas, homoj uzas Esperanton por la samaj roloj kiel ili uzus nacian lingvon.

novatago (Montri la profilon) 2015-majo-30 18:11:42

Tempodivalse:Do, mi ne komprenas kion Chomsky celas, kiam li diras, ke Esperanto estas "parazito" - ĉiuj lingvoj, iasence, estas parazitoj unu de l'alia.
La lasta fojo, kiun mi legis ie, ke Chomsky diris ke Esperanto ne estis lingvo, li ankaŭ diris ke Esperanto estis bazita sur la hispana lingvo. Do, ni povas havi tre precizan scion pri kia atento li donis al la afero. Rimarkinde estas ke li ĵus estis dirinta “ni antaŭe pensis ke la signolingvo ne estis lingvo, sed ni nun scias ke ĝi ja estas lingvo ĉar ni studis ĝin…”.

Laŭ mi, tute ne gravas ĉu science oni povas konsideri Esperanton kiel lingvon, ĉar por praktika komunikado ĝi funkcias kiel lingvo. Tio estas kio gravas, kaj se fine, ĝi science ne estas lingvo, Esperanto pli meritus gratulojn ol atakojn. Speciale se atakoj venas de tiuj, kiuj neniam lernis kaj studis la lingvon.

Aldone, ankaŭ menciindas ke lingvoscienco, estas tre speciala scienco kies teorioj ne facile estas akceptataj kaj malakceptataj, kaj pluraj teorioj povas esti akceptataj samtempe. Do, verŝajne oni ne rajtas tro rapide diri ke Esperanto ne estas lingvo nur ĉar ĝi estas planita, sen atenti ĉu tiu planado disvolviĝis kaj evoluis al lingvo kaj kiel okazis tio.

Ĝis, Novatago.

novatago (Montri la profilon) 2015-majo-30 19:15:56

Mi ŝatus aldoni al mia antaŭa mesaĝo, ke mi sentas mian uzadon de Esperanto pli natura, eĉ se ĝi ne ĉiam ĝustas, ol mia uzado de la angla, kiu estas la alia lingvo, kiun mi scipovas. Kaj verdire por mia menso, ne estas granda diferenco, se vere estas ia diferenco, rilate al origino de ambaŭ lingvoj ĉar mi lernis ilin sammaniere: Unue gramatiko kaj poste praktikado.

Ĝis, Novatago.

morico (Montri la profilon) 2015-majo-31 17:53:10

Kreita por la internacia komunikado, Esperanto (Eo) estas idealo kaj lingvo. Eo ne povus forigi ĉiujn militojn sed ĝi povus forigi eble plimulton. La bombo de Hiroshima estas rezulto de tradukeraro.

Por kelkaj dogmemaj lingvistoj kiuj ne volas observi la realecon, Eo ne estas lingvo sed ĉiuj esperantistoj scias ke Eo estas parolata kaj skribita lingvo dum ĉiu horo kaj ĉie en la mondo.

Por tiuj dogmemaj lingvistoj, la parolo estas ĉiam antaŭ la skribo. Tio estas ĉiam vera en la prahistorio, por la neskribitaj lingvoj kaj la junaj infanoj. Sed tio estas ne ĉiam vera hodiaŭ por la skribitaj lingvoj kiam pli ol 50% ĝis 98% de la loĝantaro scias legi kaj skribi. Multe da lingvoj estis fiksitaj per la tradicio sed ankaŭ la agado de skribistoj,gramatikistoj, verkistoj (en Eŭropo Dante, Cervantes, Shekspir, Ronsard, Goethe, Lermontov..)Kelkaj estis rekonstruitaj (hebrea, indonezia...). La tre granda komuna nombro de radikoj inter la eŭropaj lingvoj kaj la observado de la aglutinado en grandaj aziaj kaj afrikaj lingvoj permesis al Z. konstrui belan kaj facilan internacian lingvon.

Simon_Gauvain (Montri la profilon) 2015-junio-01 10:09:00

morico:La bombo de Hiroshima estas rezulto de tradukeraro.
Tio estas trosimpligo de la evento. Tiu eksplodo estas rezulto antaŭ ĉio de la milito kaj de la trijara disvolvado de la atombombo fare de Usono. Ne tiom kulpas iu tradukaĵo, kiom la fakto ke la usona armeo jam faris bombojn kaj tute pretis uzi ilin...

yyaann (Montri la profilon) 2015-junio-01 13:03:44

Estas almenaŭ iomete idealo aldone al esti lingvo. Estas bezonate havi iom da idealismo por lerni lingvon, kiu ne ĝuas nek grandan usantaron nek fortan financ- aŭ politik-subtenon nek gravajn laborajn utilecojn. Mi ne diras per tio, ke idealismo estas la ununura kialo por lerni ĝin, sed ĝi certe rolas.

orthohawk (Montri la profilon) 2015-junio-04 02:47:01

Francisko1:Ĉu Esperanto estas por vi idealo aŭ nur lingvo?
Esperanto mem estas nur lingvo.

Se oni volas alligi iujn idealojn al ĝi, tio ne ŝanĝas la supran fakton.

Francisko1 (Montri la profilon) 2015-junio-10 00:29:25

Vinisus:Mi ŝategas Esperanton, sed laŭ mi ekzistas kelkaj aferoj ankoraŭ ne solvitaj. por mi la plej grava el ili estas la formado de la landnomoj. Oni diras: Esperanto estas facila, logita , ktp; parte estas, sed pri landnomoj estas vere kata sako.
Ci povas uzi la nomon laŭ la nomo uzata en la lando mem. Kaj skribi tiel kiel tie estas skribata. Kaj se ci bezonas uzi akuzativon kaj la nomo de la lando ne finiĝas per litero o (kio plej oftas), simple metu antaŭ la nomo la prepozicion na. Evidente, ci bezonos koni duoblan: kiel la nomo estas prononcata kaj kiel ĝi estas skribata. Sed ĝi okazas en aliaj lingvoj, kiel por ekzemplo en la angla. Do, problemo solvata.

Francisko Garcia

Reen al la supro