Příspěvky: 74
Jazyk: Esperanto
grindelwald (Ukázat profil) 24. května 2015 17:27:23
Sed antaŭ ĉio ĉi, ni devas forigi armilojn.
Jes, mi estas vere ideologia

Vinisus (Ukázat profil) 24. května 2015 18:01:57
Simon_Gauvain (Ukázat profil) 24. května 2015 19:44:47
ustra:Sed tio necesas por ekkoni, ke ni vivas en malvidebla malliberejo, ke demokratio kaj libera gazetaro ne ekzistas, ke la lerneja sistemo pli endoktrinigas ol klerigas ktp.Kio ĝenas min en tiu maniero rigardi la sistemon, estas ke vi ŝajne konsideras politikistojn, gazetistojn kaj instruistojn kiel aŭ stultulojn, aŭ malhonestulojn. Ĉiuj kune!
Mia propra sperto kun instruistoj de la franca publika lernosistemo kondukas min al certa fido pri ties agantoj. En kurso de historio, oni instruis al mi kiamaniere ŝtatoj intence misinformis siajn civitanojn, ekzemple dum la malbrula milito (prezentante ekzemplojn de ambaŭ flankoj); kaj oni informis min ke Francujo plurfoje perfidis sian popolon helpe de amaskomunikiloj (pri militoj, pri la Ĉernobila nubo, ktp). Mi ankaŭ lernis, en sciencaj kursoj, kiel observi faktojn kaj uzi logikon por dedukti regulojn. Do post la mezgrada diplomiĝo, ĉiuj el miaj samklasanoj havis en la kapo la necesajn ilojn por ekkompreni la mondon. La fakto ke (verŝajne) ne ĉiuj uzas tiujn ilojn ne venas de amasa manipulado fare de lerta subregantaro, sed de tio, ke homoj kun facila vivo en sekura lando ne bezonas kompreni la mondon - kaj sekve ne interesiĝas pri ĝi.
ustra:Ĉu vi preferas esti sklavo ene de la nuna sistemo pro riskema komparo kun malpli konsciaj bestoj?Mi sentas en mi iom da besteco kion mi preferas koni ol nei. Verdire, mi restas en tiu sistemo ĉar en ĝi mi havas sufiĉe bonan vivon, ne pro tio ke mi pensas esti lupo

Ĉu la vorto "sklavo" ne estas tro forta?
ustra (Ukázat profil) 24. května 2015 20:53:28
Simon_Gauvain:Kio ĝenas min en tiu maniero rigardi la sistemon, estas ke vi ŝajne konsideras politikistojn, gazetistojn kaj instruistojn kiel aŭ stultulojn, aŭ malhonestulojn. Ĉiuj kune!Stultuloj neniu el ili estas, sed ĉu vin vere surprizas, ke malhonestuloj nepre estas politikistoj kaj gazetistoj? Ili ĉiuj simple nur funkcias ene de la estrara sistemo. Estraroj (mi ne parolas pri la marionetoj el politiko) ĉiam havas fortajn proprajn interesojn, kiuj neniel similas la dezirojn de la plimulto. La profesiaroj kiujn vi mencias, certigas, ke tiu sklaviganta sistemo kontinuas kaj homoj fantazias pri demokratio kaj libereco.
(...)
Ĉu la vorto "sklavo" ne estas tro forta?
El via lasta demando mi elprenas, ke eĉ vi kiel akademiano ne konas la meĥanismon de nia monsistemo, ĉu? Tiu ne estus miriga, ĉar estas tiaj "etaj" sekretoj, kiujn la amasoj ne devas koni... Ĉu nun ne ĝenas vin la demando, kiujn aliajn "sekretetojn" kaŝiĝas?
Sed al la difino de sklavigo ni povas aliri ankaŭ alimaniere:
Sklavo estas, kiu cedas 100% de sia enspezo.
Ĉu sklavo estas ankaŭ, kiu cedas 75% de sia enspezo? Aŭ nur 50%? Espereble vi konsentas, ke liberulo povas esti nur, kiu cedas ekzakte 0%!
Kiom da impostoj vi pagas?
Oni povas pensi, ke oni estas libera, sed tiam oni ignoradas la realecon. Bv. legu mian antaŭan mesaĝon pri ignorado kaj la malakceptado de vero.
Simon_Gauvain (Ukázat profil) 24. května 2015 23:07:38
ustra:El via lasta demando mi elprenas, ke eĉ vi kiel akademiano ne konas la meĥanismon de nia monsistemo, ĉu? Tiu ne estus miriga, ĉar estas tiaj "etaj" sekretoj, kiujn la amasoj ne devas koni... Ĉu nun ne ĝenas vin la demando, kiujn aliajn "sekretetojn" kaŝiĝas?Mi certe ne scias ĉion sciindan pri tio, sed tamen iom. Mi pensas ke fakte ekzistas pluraj meĥanismoj, interalie tiu de kreado de virtuala mono fare de bankoj per la kreditoj, kiu montras ke iuj senfine riĉiĝas kaj ke la ŝtatoj ne plu regas la monsistemon; kaj tiu de rento, kiu permesas gajni monon nur pro tio, ke oni jam havas multe da mono (nekredeble, ĉu ne?). Sed restas al mi multo por studi; la temo estas malsimpla kaj iomete senesperiga al mi.
Mi ne komprenas, kial vi prezentas la fidatan monon kiel ĉefan punkton de la demando.
ustra:Sed al la difino de sklavigo ni povas aliri ankaŭ alimaniere:Liberulo estas tiu kiu cedas precize kiom li volas cedi.
Sklavo estas, kiu cedas 100% de sia enspezo.
Ĉu sklavo estas ankaŭ, kiu cedas 75% de sia enspezo? Aŭ nur 50%? Espereble vi konsentas, ke liberulo povas esti nur, kiu cedas ekzakte 0%!
Kiom da impostoj vi pagas?
Mi pagas sufiĉe malmulte da enspezimpostoj, ĉar mi ne laboras plentempe, sed mi verŝajne pagas aldonvaloran imposton ĉiufoje kiam mi aĉetan ion.
Tio ne ĝenas min, ĉar mi profitas el multegaj aferoj kiujn mi mem ne pagis en mia lando: bonstataj infrastrukturoj, efika sansistemo, tre malmultekostaj (se ne subvenciataj) studoj, ĝenerala sekureco kaj kvieto...
Efektive, se mi volus eliri el tiu sistemo, ne plu pagi impostojn kaj ne plu financi militistaron (ekzemple), mi tiam vidus ke mi ne estas libera, bone. Sed ĉu mi bezonas tion? Ĉu bezonas absolutan liberecon tiu, kiu ne volas ŝanĝi sian vivon?
ustra (Ukázat profil) 25. května 2015 9:13:05
Simon_Gauvain:Mi certe ne scias ĉion sciindan pri tio, sed tamen iom. Mi pensas ke fakte ekzistas pluraj meĥanismoj, interalie tiu de kreado de virtuala mono fare de bankoj per la kreditoj, kiu montras ke iuj senfine riĉiĝas kaj ke la ŝtatoj ne plu regas la monsistemon; kaj tiu de rento, kiu permesas gajni monon nur pro tio, ke oni jam havas multe da mono (nekredeble, ĉu ne?). Sed restas al mi multo por studi; la temo estas malsimpla kaj iomete senesperiga al mi.Ĉar la fikcia monsistemo estas la ĉefa ilo de la veraj estroj por sklavigi nin. Ili povas krei monon el nenio kaj doni ĝin (per kreditoj) al ni. Poste ni devas repagi tiun monon plus interezoj. Tiu intereza mono neniam estis eldonita, do tute ne ekzistanta. Tamen ni devas pagi ĝin. Kaj se ni ne kapablas pagi tiun interezojn (kio ja estas la logika rezulto de tiu sistemo), la estroj simple forprenos realajn havojn de ni. Tiu ĉi ja estas profunde malica spiralo. Ni estas interezaj sklavoj por estroj, kiuj faras nenion pli ol simple entajpi kelkajn numeretojn en la komputilo por krei monon. Tiel ili facile regas la tutan mondon kaj tial mi prezentas tiun punkton.
Mi ne komprenas, kial vi prezentas la fidatan monon kiel ĉefan punkton de la demando.
Simon_Gauvain:Liberulo estas tiu kiu cedas precize kiom li volas cedi.Mi tute konsentas! Sed tio nepre devas baziĝi sur libera elekto kaj ne sur devigo kiel nune. Tial ni neniel estas liberuloj.
Simon_Gauvain:Tio ne ĝenas min, ĉar mi profitas el multegaj aferoj kiujn mi mem ne pagis en mia lando: bonstataj infrastrukturoj, efika sansistemo, tre malmultekostaj (se ne subvenciataj) studoj, ĝenerala sekureco kaj kvieto...Ĉu vere? Ĉu Francio ne ĵus transformiĝis al plenkreska polica ŝtato? Kio pri TTIP kaj TISA aŭ pri la atomelektrejoj, kies sola ekzist-kialo konsistas en tio, por havi la atombombon? Vi scias, ke la retraktadejo en La Hague ŝutas nuklean defalaĵon en la Atlantikan Oceanon, ĉu? Aŭ ĉu vi konsentas, ke la estroj baldaŭ forigos la kontantan monon por plidaŭrigi ilian malican sistemon kun la kromefiko, ke la kontrolado estus tiam absolute totalisma?
Ĉu vi opinias, ke sen estraro ni ne kapablas teni la hodiaŭajn jam pozitivajn punktojn, kiujn vi mencias?
Simon_Gauvain:Sed ĉu mi bezonas tion? Ĉu bezonas absolutan liberecon tiu, kiu ne volas ŝanĝi sian vivon?Nur el treege egoista (= malalta nivelo de konscio) perspektivo vi povas starigi tiujn demandojn. Sed vi jam tre ĝuste konstatis, ke homoj estas sociemaj...
Alkanadi (Ukázat profil) 25. května 2015 9:52:31
ustra:Ili povas krei monon el nenio kaj doni ĝin (per kreditoj) al ni.Ili kreas monon el papero kaj inko.
Kio okazos, kiam mono iĝos 100% ciferecaj?
Luib (Ukázat profil) 25. května 2015 11:04:58
ustra:Ĉar la fikcia monsistemo estas la ĉefa ilo de la veraj estroj por sklavigi nin. Ili povas krei monon el nenio kaj doni ĝin (per kreditoj) al ni. Poste ni devas repagi tiun monon plus interezoj. Tiu intereza mono neniam estis eldonita, do tute ne ekzistanta. Tamen ni devas pagi ĝin. Kaj se ni ne kapablas pagi tiun interezojn (kio ja estas la logika rezulto de tiu sistemo), la estroj simple forprenos realajn havojn de ni. Tiu ĉi ja estas profunde malica spiralo. Ni estas interezaj sklavoj por estroj, kiuj faras nenion pli ol simple entajpi kelkajn numeretojn en la komputilo por krei monon. Tiel ili facile regas la tutan mondon kaj tial mi prezentas tiun punkton.Du demandoj:
1) Do laŭ vi la "veraj estroj" estas la bankoj?
2) Se ni rifuzas pagi interezojn, la fidata monsistemo ne plu danĝeros, ĉu ne?
Biblio, Tria Leĝlibro, 25, 36-37:Vi ne postulontu al li/ŝi interezojn iajn (...). Se vi pruntdonintos al li/ŝi monon, ne postulontu interezojn; se vi liverintos manĝaĵon, ne postulontu ke li/ŝi redonu pli multe da manĝaĵo.(mia traduko, laŭ la franca versio)
ustra (Ukázat profil) 25. května 2015 11:09:19
Alkanadi:Ili kreas monon el papero kaj inko.Ie mi legis, ke la kvanto de kontanta sumiĝas ĉirkaŭ 5% en la mondo. La resto estas virtuala mono en komputiloj.
Alkanadi:Kio okazos, kiam mono iĝos 100% ciferecaj?Ni iĝos centelcente kontrolataj sklavoj.
Cetere, rilate vian bildon, la malsupren montranta pentagramo estas la simbolo de satanismo. Mi ne certas, ĉu tio estas la mesaĝo, kiun vi intencas komuniki...
ustra (Ukázat profil) 25. května 2015 12:35:05
Luib:1) Do laŭ vi la "veraj estroj" estas la bankoj?La tuta sistemo estas piramido. La veraj estroj kompreneble troviĝas kaj kaŝiĝas je la pinto. Kiuj ili estas, preskaŭ ne gravas. Ĉar estas nur ni, kiuj permesas al ili ĉion. Do, se ni volas serĉi kulpulon, ni simple rigardu en la spegulon...
Tamen, kiu ili estas? Nu, verŝajne altajn poziciojn enprenas la internaj anoj de la Bilderberg-grupo, de la Triflanka Komisio, de la Konsilantaro pri Eksterlandaj Rilatoj kaj de la Roma Klubo. Krome, tre certe ankaŭ la proprietuloj de la usona FED. Pri nomoj kiel Rothschild aŭ Rockefeller (interalie kreintoj de la UN) vi certe jam aŭdis. Plie, sendube ankaŭ la reĝaj familioj, ĉefe la angla, apartenas al tiu konspiro.
Eble vin ankaŭ interesos la rolo de la Banko por Internacia Kontoreguligo en Svislando. Ekz. la terenon de tiu banko (kiun preskaŭ neniu konas) ne koncernas la svisa leĝo. Ĝi estas eksterteritoria tereno... Aparte de tio, la financado de Hitler okazis ĝuste per tiu banko...
Luib:2) Se ni rifuzas pagi interezojn, la fidata monsistemo ne plu danĝeros, ĉu ne?Tiam ankoraŭ ekzistas la problemo, ke bankoj povas krei monon el nenio...
Ekzistas kelkaj alternativmodeloj. Ekzemple prof. Hörmann de la Viena universitato evoluigis interesan modelon. Vi trovos liajn paroladojn kaj intervjuojn ĉe Youtube.
Jen filmeto (kun anglaj subtitoloj) pri germana sinjorino, kiu jam ekde 15 jaroj vivas sen mono.