Al la enhavo

ĉu la scienco estas kulpa?

de Paquillo, 2015-majo-25

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

Paquillo (Montri la profilon) 2015-majo-25 09:21:37

la scienco alportis al ni grandan materian progreson, sed ankaŭ kondukis nin al punkto de memdetruo, pulucio kaj ekologia katastrofo. frenezaj politikistoj, militistoj kaj monistoj profitis el la laboro de la sciencistoj kreante ne viveblajn kondiĉojn en multaj landoj.
ekz. albert einstein diris ke li devis fariĝi ŝuisto, ripentante pri sia kontribuo al la scienco. kion vi opinias?

Alkanadi (Montri la profilon) 2015-majo-25 09:46:38

Mi ŝategas teknologion kaj informojn!

ustra (Montri la profilon) 2015-majo-25 09:53:32

Necesas konstati, ke intelekto estas nur unu parto de inteligenteco. La reganta sistemo klare preferas intelektulojn anstataŭ inteligentuloj, ĉar ili funkcias pli bone en tiu sistemo. Inteligentulo kapablas vidi kaj kompreni la tutan amplekson de io kaj tial eble povas rifuzi certajn taskojn. Oni nomas tion saĝeco. Dum intelektulo simple nur faras kion lia komisianto postulis kaj kion li lernis. Ekzemple intelektplena estis inventi la atombombon, sed tio neniel estis inteligenta.

Tial gravas, ke oni ne blinde kredas kion sciencistoj prezentas. Estas ĉiam mono, kiu grandparte regas sciencon. Kelkaj dubindaj "sciencaj" aferoj estas ekz. homfarita klimatŝanĝo, vakcinadoj kaj ĉio pri GMO.

Paquillo (Montri la profilon) 2015-majo-25 10:06:07

Alkanadi:Mi ŝategas teknologion kaj informojn!
Mi ankaŭ ŝategas teknologion, kemion, fizikon, matematikon, ktp. Nuntempe preskaŭ ĉio kion mi legas estas sciencaj libroj, precipe pri fiziko kaj kemio. sed mi faras tion pro amo al la scienco kaj pro la plaĉo de la pura konado, ne por fariĝi profesia sciencisto.

oreso (Montri la profilon) 2015-majo-25 12:01:53

Kio?!

Ŝufabrikado ne povas respondi al etiko. Scienco samas.

Nur homoj povas respondi al etiko, kiam ili uzas scienco aŭ ŝuoj fari malbonajn agojn.

Kulpigi la scientisto pro pulucio samas kulpigi la ŝuisto, kiam huligano piedbatas vian vizaĝon.

Laŭ mia opinio! ^_^

Alkanadi (Montri la profilon) 2015-majo-25 14:44:43

oreso:Kulpigi la scientisto pro pulucio samas kulpigi la ŝuisto, kiam huligano piedbatas vian vizaĝon.
Vi pravas.
Albert Einstein diris ke li devis fariĝi ŝuisto.
Fari ŝuojn, oni devas havi sciencon.

Paquillo (Montri la profilon) 2015-majo-25 14:54:48

oreso:Kio?!

Ŝufabrikado ne povas respondi al etiko. Scienco samas.

Nur homoj povas respondi al etiko, kiam ili uzas scienco aŭ ŝuoj fari malbonajn agojn.

Kulpigi la scientisto pro pulucio samas kulpigi la ŝuisto, kiam huligano piedbatas vian vizaĝon.

Laŭ mia opinio! ^_^
ŝajnas ke oni ne komprenas la aferon.

mi pensas ke einstein parolis serioze kiam li diris ke li devis fariĝi ŝuisto, kaj mi ankaŭ parolas tute serioze.

laŭ mi, la plej multaj el la grandaj sciencistoj kaj inventistoj estis "bonintencaj" sed tamen "kulpaj", ili ĉiukaze estis viktimoj de krimaj politika kaj ekomomia sistemoj kiuj ne respektas la homojn nek la planedon, kaj de stultigita socio kies sola celo estas mono, reproduktiĝo kaj konsumado de resursoj.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-majo-25 15:14:07

Normale, la homo agas nur por sia propra intereso, kun la scienco ne estas malsame. La potenculoj de la mondo dungas la sciencistojn por eltrovi pli kaj pli ege mortigajn armilojn. flanke, oni profitas la restaĵojn. Usono kreis interreton por milita celo, poste ĝi fariĝis populara kaj nuntempe estas nemalhavebla. tiel estas la homaro.

Paquillo (Montri la profilon) 2015-majo-25 20:28:40

Mi ne tiel rapide senkulpigus la sciencon, kiun mi aliflanke amegas kaj studas kun pasio, fakte mi estas la sola kiu kondamnis la sciencon en la enketo post jam 15 voĉdonoj. sciencistoj devas havi kapablon kritiki sin mem kiel einstein kaj multaj aliaj, anstataŭ kanti kantojn al sia propra gloro kaj povo.

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-majo-25 22:46:25

Eble indas klarigi: Scienco per si mem estas amorala (t.e. senmorala, sed ne malmorala). Strikte dirante, ĝi ne apartenas al la domajno de etiko. Kompreneble, la scio akirata de scienco povas esti uzata por aferoj kie etiko ludas gravan rolon, sed la scio mem ne povas havi moralan statuson. (Ekzemple: Ĉu senchavas diri, ke estas malmorale scii la leĝojn de fiziko?) Pensi tion estus, laŭ la filozofia terminaro, kategorieca eraro (category mistake, категориальная ошибка).

Do, etikaj koncernoj pri scienco ĉefe apartenas aŭ al la metodoj per kiuj oni akiras sciencan scion (ekz. ĉe eksperimentoj), aŭ al tio, kion homoj faras danke al tiu scio.

Reen al la supro