Aller au contenu

Romano de Liu Cixin kaj Esperanto (劉慈欣的小說和世界語)

de Demian, 29 mai 2015

Messages : 8

Langue: Esperanto

Demian (Voir le profil) 29 mai 2015 01:39:15

Mi legas sciencfikcian romanon 三體 de ĉina verkisto Liu Cixin. Laŭ oni, la romano estas fama en Ĉinujo, kie legantoj jam aĉetis 500.000 ekzemplerojn.

En la ĉapitro Red Coast III (mi havas anglan tradukon), la aŭtoro rakontas pri la klopodoj de ĉinaj scientistoj kontakti eksterterulojn. Kiam ili verkas la unuan mesaĝon, ili verkas ĝin ĉine kaj Esperante. Tio, laŭ mi, estas samtempe feliĉige, ke homoj provas kontakti eksterteran civilizon pere de neŭtrala lingvo.

Kion vi pensas? Ĉu vi jam legis la romanon?

nakymatonmies (Voir le profil) 29 mai 2015 05:53:38

Mi ankoraŭ ne legis, sed trovis la priskribon The Three-Body Problem by Liu Cixin.
Sur la fono de ĉina kultura revolucio, sekreta militara projekto sendas signalojn kosmen por kontakti eksterterulojn. Ekstertera civilizo sur detruad-rando kaptas la signalon kaj planas invadi la Teron. Intertempe, sur la Tero, diversaj flankoj komencas formiĝi, planante aŭ saluti superajn estaĵojn kaj helpi al ili preni la koruptan mondon, aŭ batali kontraŭ la invado.
Tamen interese, ke la aŭtoro opinias la ĉinan kaj Esperanton lingvoj de estonteco (aŭ ĉu tio estas kvazaŭ alternativa historio?).=)

Lakiro (Voir le profil) 29 mai 2015 09:30:48

Mi legis fantastan romanon de Harry Harrison (Usona aŭtoro) "Invado: Tero".
Preskaŭ analoga romano, kie estas menciita Esperanto. Mem Harrison estis esperantisto.

Demian (Voir le profil) 30 mai 2015 14:16:22

nakymatonmies:Tamen interese, ke la aŭtoro opinias la ĉinan kaj Esperanton lingvoj de estonteco (aŭ ĉu tio estas kvazaŭ alternativa historio?).=)
Alternativa historio estas pli ĝusta esprimo. Dankon.

Lakiro:Mi legis fantastan romanon de Harry Harrison (Usona aŭtoro) "Invado: Tero".
Preskaŭ analoga romano, kie estas menciita Esperanto. Mem Harrison estis esperantisto.
Ĉu vi la romanon ŝatis?

Lakiro (Voir le profil) 30 mai 2015 16:17:16

Demian:Ĉu vi la romanon ŝatis?
Mi ne povas diri, ke la romano tre impresis min. Sed legi ĝin esperantlingve estas bona okupiĝo. Temas pri usonaj kaj rusiaj sekretservistoj, kiuj kune solvadis problemon de apero de aliplanedanoj sur la Tero (Oinnoj kaj Blettroj). Nu ktp... ridulo.gif

externalImage.png

Demian (Voir le profil) 5 juin 2015 00:02:54

Jen estas mallonga rakonto de Liu Cixin, tradukita Esperanten: http://www.elerno.cn/lerni-traduko/lerni-tra156.htm

Fuzzy (Voir le profil) 5 juin 2015 08:35:04

Estus perfekte legi la romanon esperantlingve... Mi volonte aĉetus la libron.

Demian (Voir le profil) 6 juin 2015 07:34:39

Fuzzy:Estus perfekte legi la romanon esperantlingve... Mi volonte aĉetus la libron.
Bravo! Ĉu vi legis la rakonton kaj ŝatis ĝin?

Konfeso: Mi ne komprenas, kiel multenergia kolizio inter du kvarkoj kaŭzus universon ŝanĝiĝi? Ĉu fizikisto inter ni povas helpi je klarigo? Jen estas rezumo:

Eksperimento:

Ĉi tiu heroa entrepreno estis plenumota en la Orienta Nukleoncentro, lokita en Lop Nor2. La nukleoncentro ŝajnis nur kiel gracia konstruaĵaro en dezerto. La giganta akcelilo estis konstruita en tunelo profunde sub dezerta tero, kun perimetro 150 kilometrojn longa. Apude oni speciale konstruis atomcentralon de miliono da kilovatoj por provizi la nukleoncentron per elektro, sed tio tute ne sufiĉis por plenumi la hodiaŭan eksperimenton, tiel ke necesis portempe redirekti elektran energion el la nordokcidenta elektroreto. Hodiaŭ la akcelilo estis akcelonta partiklojn ĝis 10^203 gigaelektronvoltoj, kio estis la energio kiam la universa praeksplodo komenciĝis, la energio kiam ĉio naskiĝis. Per tia neimagebla energio, kvarko, la minimuma unuo de materio konata ĝis nun, estis frakasota, kaj la homaro estis ŝtelvidonta sekreton de la plej profunda tavolo en la materia universo.

Rezulto:

Tiam, zumilo eksonis akre, kiu signalis, ke paftrafado de kvarko okazas...La rezulto ne montris, ke kvarko estas frakasita, sed ankaŭ ne montris, ke ĝi estas integra. La eksperimentaj datumoj estis tute ne kompreneblaj...

Ho Alaho, tiuj nigraj punktetoj … estas steloj!! (Steloj estigxas nigraj, kaj cxielo estigxas blanka dum nokte--la tempo de eksperimento.)

Klarigo de la verkisto:

“La tero estas ronda, ke se oni ekiras ekde ajna loko sur ĝia surfaco kaj marŝas rekte antaŭen, li revenos al sia komenca loko. Nun ni komprenis la tempspacan formon de universo, kaj tre simile, se ni iras rekte profunden en mikroskopaj tavoloj, kiam ni atingas la mikroskopan finon, ni do revenas al la tuta makroskopo. La akcelilo ĵus trapafis la minimuman strukturon de materio, tiel la forto efikis sur la maksimuman strukturon, inversiginte la tutan universon,” Jones eksplikis.

Retour au début