Al la enhavo

EO venis al Duolingo.

de mjhinds57, 2015-majo-29

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

Rujo (Montri la profilon) 2015-majo-30 22:20:36

Vinisus:Libereco ho, libereco malfermu viajn flugilojn super ni!
La registaro ne aprobis ĝin kiel nacian himnon. Spite tion, ĝi fariĝis simbolo de la brazila respublika reĝimo.

alonsososo (Montri la profilon) 2015-junio-01 09:04:19

Jam post du tagoj preskaŭ 10 000 homoj uzas ĝin ! (ĵus mi legis: 13.6K Learners).

akueck (Montri la profilon) 2015-junio-01 16:28:16

yyaann:La kurso ankoraŭ bezonas aldonon de anstataŭaj eblaj respondoj.
Sed tiam oni jam ne povos tiel bone agaci Renaton okulumo.gif

Edigxepe (Montri la profilon) 2015-junio-25 13:51:50

Mi komencis lerni Esperanton en ĉi tiu retpaĝo. Ĝi estas tre bona por vidi la lingvon progrese kaj bone. Krome, kvankam oni jes rimarkas la progreson iom malrapidan, mi vidas ĝin tre bone.

Urho (Montri la profilon) 2015-julio-06 17:31:58

Vi povas lerni la kurson ankaŭ per iOS-aparato. La aplikaĵon vi trovas ĉi tie:Bonvolu noti ankaŭ MessagEase-klavaron (elektu Esperanton); ĝi povas helpi vian laboron kun la kurso multe.

Urho (Montri la profilon) 2015-julio-08 07:14:38

La Esperanto-kurso por aglalingvanoj atingis hodiaŭ la nombron 50.000 de lernantoj! ridulo.gif

Urho (Montri la profilon) 2015-julio-14 09:09:51

MessagEase-klavaro (Esperanto) estas vere taŭga (kaj rapida) klavaro por Duolingo, ĉar mi povas tajpi per ĝi ĉiujn (anglalingvajn kaj Esperantlingvajn) ekzercojn/frazojn sur unu klavaro. — Mojose!

Urho:Vi povas lerni la kurson ankaŭ per iOS-aparato. La aplikaĵon vi trovas ĉi tie:Bonvolu noti ankaŭ MessagEase-klavaron (elektu Esperanton); ĝi povas helpi vian laboron kun la kurso multe.

Reen al la supro