Vai all’indice

Esperanto

di Neviz, 02 giugno 2015

Messaggi: 13

Lingua: Esperanto

JacquesdEgalite (Mostra il profilo) 25 giugno 2015 20:42:41

La Esperanto ne fariĝos internacian helplingvon vere universalan, ĝis la disfalo de la kapitalismo. Ĝi povas kreski, kaj mi esperas kaj pensas, ke kreskos, sed la mundo kapitalista ĉiam rezistos ĝin. La lingvo ne taŭgas la ciajn de la kapitalistoj, fakte ĝi estas kontraŭ ilin. Simile, la tutmondan varmiĝon ni povas malrapidigi kun la sistemo aktuala, sed ne haltigi. Do ne, mi ne pensas ke la Esperanto sola povas havi efekto granda je la tutmonda varmiĝo. Sed ni devos ŝanĝi la sistemo, kaj la Esperanto povas esti ilo por fari tion, kaj do ilo nerekta por solvi la klamatajn problemojn.

Rujo (Mostra il profilo) 25 giugno 2015 21:37:08

Oni supozu ke Kapitalismo estas malsano[/u] kaj Esperanto estas la resanigilo (homeopatio). Do, la "fundamenta tezo de la homeopatio estas la "principo de simileco" - trakti malsanojn (Kapitalismo) per apliko de similaj, arte generitaj resanigiloj (Esperanto). (adapto el Vikipedio)" Se oni ne povas venki la ĉiopovan kapitalismo tuje, almenaŭ oni profitu ĝian propran fistrukturon por la fina venko fare de Esperanto. [dikliteroj miaj].

raffadalbo (Mostra il profilo) 26 giugno 2015 06:25:10

JacquesdEgalite:La Esperanto ne fariĝos internacian helplingvon vere universalan, ĝis la disfalo de la kapitalismo. Ĝi povas kreski, kaj mi esperas kaj pensas, ke kreskos, sed la mundo kapitalista ĉiam rezistos ĝin. La lingvo ne taŭgas la ciajn de la kapitalistoj, fakte ĝi estas kontraŭ ilin.
Estas, laŭ mi, iom da vero en tiaj paroloj, kvankam tro severaj. Kiam la celo estas la profito, oportunas resti ĉe la venkintoj, kaj maloportunas alte taksi la justecon. Esperanto, celanta justecon en la internacia komunikado, ne konformas kun tia pensmaniero.

Aliflanke, kiam la celo estas nur la profito, ne gravas, ĉu la ceteraj homoj malbone fartos - inkluzive de la estonta homaro. Do, kial zorgi pri la klimataj domaĝoj frapontaj nur en la estonteco? Nur gravas tujaj profitoj.

Bonŝance, la nuna mondo ne celas nur la profitojn. La nuntempaj demokratioj celas ankaŭ la justecon kaj prizorgas ankaŭ la estontecon. Se ĉeestas kapitalismo, ĝi estas modera kaj sub la popola kontrolo. Verdire, ofte mankas sufiĉe da racieco; la celoj tamen estas multe pli ekvilibraj ol absoluta kapitalismo.

Tiel, Esperanto povas pretervivi, kreski kaj memorigi la homaron ke justeco gravas.

Torna all’inizio