본문으로

Esperanto

글쓴이: Neviz, 2015년 6월 2일

글: 13

언어: Esperanto

Neviz (프로필 보기) 2015년 6월 2일 오전 9:25:26

Mia grupo, el Nanto - Francio, ŝatus partopreni la festivalon "Alternatiba".
Ni bezonas trovi ligilo(j)n inter Esperanto kaj KLIMATAJ PROBLEMOJ.

-

Ekzemple : "La lukto kontraŭ klimataj problemoj, por esti efika, necesas ke ĉiuj homoj ĉirkaŭ la mondo kunagas.
Oni bezonas lingvon, kiun oni povas rapide lerni kaj kiun estas neŭtrala.
En tiu senso, la esperanton povas helpi diversajn asociojn por komuniki kaj solvi klimatajn problemojn."

-> Bonvolu aldoni aliajn ekzemplojn, NUR PRI KLIMATAJ AFEROJ <-

Dankegon ridulo.gif

Vincento - Kultura Centro Nanto Esperanto (Centre Culturel Nantes Espéranto)

maratonisto (프로필 보기) 2015년 6월 2일 오전 9:48:29

En la mondo oni elspezas almenaŭ unu trilionon da eŭroj ĉiujare por instruado de fremdlingvoj kaj tradukado. Kun Esperanto oni povus ŝpari almenaŭ duonon de tiuj kostoj. Jen grandega ebleco por ŝpari amason de mono, sekve rimedojn. Bill Gates eĉ ne revis pri tiom da monoj.
Mi ne komprenas, kial la verduloj faras nenion por disvastigo de Esperanto. La angla lingvo estas tre manĝema sankta bovino.

Vinisus (프로필 보기) 2015년 6월 2일 오후 2:42:09

maratonisto:En la mondo oni elspezas almenaŭ unu trilionon da eŭroj ĉiujare por instruado de fremdlingvoj kaj tradukado. Kun Esperanto oni povus ŝpari almenaŭ duonon de tiuj kostoj. Jen grandega ebleco por ŝpari amason de mono, sekve rimedojn. Bill Gates eĉ ne revis pri tiom da monoj.
Mi ne komprenas, kial la verduloj faras nenion por disvastigo de Esperanto. La angla lingvo estas tre manĝema sankta bovino.
Oni ne emas imiti la venkitojn, ĉiam la prefero favoras la venkintojn. La angla estas por multoj da homoj sinonimo de povo kaj gloro. Esperanto ne havas patrion, la patrio de Esperanto estas la koroj de la esperantistoj.

Sunjo (프로필 보기) 2015년 6월 2일 오후 5:10:36

Ĉu Esperantistoj kiuj subtenas verdajn partiojn, aŭ estas membroj en asocioj kiel TEVA, povas esti bonaj kialoj? Se jes, vi eble povus kontakti ilin kaj peti ankaŭ ilian subtenon.
En tiu retejo http://monda.eu/eo/modules vi eble ankaŭ trovas ion utilan, ekzemple la modulojn pri medio kaj klimata ŝanĝo.
Alia interesa retejo teorie povus esti tiu (se ĝi estus preta, aktiva kaj uzata ne nur de spamistoj): http://take.esperanto.free.fr/plantu/indekso.htm

Ĝenerale mi opinias ke Esperanto kiel lingvo nur estas la ilo. Sed inter tiuj kiuj uzas ĝin eble estas pli da idealistoj kaj aktivuloj pri tiaj temoj.

Neviz (프로필 보기) 2015년 6월 3일 오전 11:18:21

Kion vi pensas pri tiu ideo ?

"La lukto kontraŭ klimataj problemoj, por esti efika, necesas ke ĉiuj homoj ĉirkaŭ la mondo kunagas.
Oni bezonas lingvon, kiun oni povas rapide lerni kaj kiun estas neŭtrala.
En tiu senso, la esperanton povas helpi diversajn asociojn por komuniki kaj solvi klimatajn problemojn."

Dankon.

Neviz (프로필 보기) 2015년 6월 3일 오전 11:24:09

Sunjo:
Dankegon pri tiuj ligiloj !

hilex (프로필 보기) 2015년 6월 3일 오전 11:37:07

Neviz:Kion vi pensas pri tiu ideo ?

"La lukto kontraŭ klimataj problemoj, por esti efika, necesas ke ĉiuj homoj ĉirkaŭ la mondo kunagas.
Oni bezonas lingvon, kiun oni povas rapide lerni kaj kiun estas neŭtrala.
En tiu senso, la esperanton povas helpi diversajn asociojn por komuniki kaj solvi klimatajn problemojn."

Dankon.
Solvo de ĉiu problemo kuŝas ne en iu lingvo sed en sentado la komunan animon de la homaro. Lingvo povas esti peranto se tiu sentado estiĝis. Sed ekzistas kaj aliaj perantoj.

Vinisus (프로필 보기) 2015년 6월 3일 오후 11:08:52

La povuloj posedantoj de petrolo, certe ne konas Esperanton, kaj ne volas perdi siajn gajnojn.

Neviz (프로필 보기) 2015년 6월 7일 오전 9:59:27

Dankon pro ĉiuj respondoj ridulo.gif

Lakiro (프로필 보기) 2015년 6월 24일 오전 9:34:05

Du tagojn post la lanĉo de Esperanto-kurso ĉe la populara lingvolerna retejo Duolingo, la kurso jam ekhavis preskaŭ dek mil partoprenantojn. La kvanto de lernantoj do estas preskaŭ duoble pli granda ol la kvanto de individuaj membroj de UEA, kvankam la kurso ankoraŭ eĉ ne estas oficiale lanĉita, sed troviĝas en testofazo.
 

 
    La fondinto de Duolingo Luis von Ahn en prelego farita en 2012 menciis, ke la plej multaj proponoj pri lingvokursoj kiujn oni devus aldoni al la retejo ial temis ĝuste pri Esperanto. Aŭdinte tion, Chuck Smith el Berlino tuj kontaktis lin. Tiam la respondo estis, ke Esperanto ja estas en la plano, sed ke aliaj lingvoj havas prioritaton.
 
    Antaŭ ok monatoj komenciĝis la laboro por krei la kurson pri Esperanto. Chuck Smith iĝis la gvidanto de la kvinkapa teamo, kaj ĉefrespondeculo pri la kurso iĝis Ruth Kevess-Cohen el Usono.
 
    La kurso ekfunkciis en testofazo ĵaŭde la 28-an de majo je la oka horo vespere laŭ mezeŭropa tempo. Post malpli ol du tagoj la kurso jam havis 9.600 partoprenantojn, kvankam oni ankoraŭ ne aktive reklamis ĝin.
 
    – Ni simple sendis la informon al niaj "internaj" grupoj. Do, antaŭ la lanĉo 26.000 petis atentigon kiam la kurso lanĉiĝas. Krome ni metis anoncetojn en la facebook-grupo Duolingo Esperanto Learners kaj la reddit-grupo por Duolingo. Ĉar ni estas en testofazo, ni provas ne tuj havi tro da uzantoj, sed kompreneble ĉiuj bonvenas, rakontis Chuck Smith.
 
    La lingvolerna filozofio de Duolingo diferencas de la plej multaj aliaj retaj kursoj. La baza ideo estas, ke oni devas traduki pli kaj pli malfacilajn frazojn, kaj per tio iom post iom ekkompreni, kiel la lingvo funkcias.
 

     – Ĉiu lecionaro havas iujn klarigojn, sed ni petas lernantojn unue simple provi la kurson antaŭ ol legi la klarigojn. Se frazo malfacilas, ĉiu frazo havas propran fadenon en kiu oni povas starigi demandojn kaj poste aŭ alia lernanto aŭ kontribuanto respondos.
 
    Multaj el la pli ol naŭ mil lernantoj sendube aliĝis al la kurso simple pro scivolemo, por vidi kio estas tiu stranga lingvo, Chuck Smith supozas.
 
    – Interesa efiko de la kurso estas, ke multaj homoj faras unu lecionon nur por elprovi ĉi tiun strangan lingvon kaj poste ne povas ĉesi kaj simple daŭrigas...
El la naŭ mil aliĝintoj kvar eĉ jam finis la tutan kurson (aŭ "arbon", laŭ la terminologio de Duolingo) ene de unu tago. Unu el la finlernintoj, Jules, rakontis pri siaj spertoj en forumo de Duolingo:
 
    – La kelkaj unuaj lecionoj de la Esperanto-arbo preterflugis rapide, kaj igis min kredi, ke la tuta lingvo estos tiel facila. Mi scias, ke ĝi laŭdire estas facile lernebla lingvo, sed oni devas memori, ke ĝi tamen estas lingvo, kaj lerni lingvon estas nefacila tasko.
Meze de la kurso Jules eksentis sin iom frustrita pro la multaj afiksoj kiujn necesis enkapigi, sed li decidis persisti, kaj iom post iom la lernado iĝis pli facila kaj ĝuinda.

다시 위로