Meldinger: 5
Språk: Esperanto
Meŝig (Å vise profilen) 2015 6 4 13:12:18
mi ŝatus traduki libron en esperanton. Laŭ mi, tiu libro devus interesi sufiĉe multajn esperantistojn pro iuj ajn kialoj. Mi pensis pri libro de Albert Einstein, kiun mi plurfoje legis kaj pri kiu mi multe priprensis. La titolo de tiu libro estas "Comment je vois le monde" ("Tiel mi vidas la mondon" ) en la franca kaj "the world as I see it" en la angla, mi ne trovis la originalan germanan titolon (-_-). Le enhavo konsistas en tekstoj de Einstein pri multaj malsimilaj temoj (filozofio, religio, ekonomio, politiko,...kaj proksimume triono pritraktas scienciajn problemojn) kaj ŝajnas al mi ke tiu libro ne estas tradukita en esperanton.
Sed bedaŭrinde mi ne parolas la germanan kaj do ne povas traduki tiun libron el la originala versio. Sekve se iu german-parolanta esperantisto estas interesata de la projekto traduki tiun libro, mi proponas al li legi lian/ŝian laboron por proponi eventualajn korektaĵojn.
ĝis!
Sunjo (Å vise profilen) 2015 6 4 15:53:28
Ĉu vi scias ĉu oni devas peti ies permeson se oni volas poste publikigi la tradukitajn tekstojn?
Vinisus (Å vise profilen) 2015 6 4 17:57:19
NE ESTAS IU AJN LOGIKA VOJO
POR LA ELTROVO DE LA ELEMEN-
TAJ LEĜOJ -- LA SOLA VOJO ESTAS
TIU DE LA INTUICIO.
ALBERT EINSTEIN
Meŝig (Å vise profilen) 2015 6 5 19:08:04
Sunjo:La germana titolo estas "Mein Weltbild" (la teksto troveblas interrete, ekzemple tie: https://gedankenfrei.files.wordpress.com/2009/01/m... )Dankon por la ret-ligilo Sunjo! Eĉ la titolo pli proksimus la originalan en esperanto ol en la angla aŭ franca ĉu ne?
Ĉu vi scias ĉu oni devas peti ies permeson se oni volas poste publikigi la tradukitajn tekstojn?
La leĝaj rajtoj pri Einstein apartenas al la hebrea universitato de Jerusalemo.
Meŝig (Å vise profilen) 2015 6 6 22:13:39
"Vinisus":Mi havas libron pri Einstein, la titolo estas: "Einstein la enigmo de la matematiko", la aŭtoro estas lia brazila kolego ĉe Universitato de Princeton Nov-ĵersejo, Usono, Uuberto Rohden. En tiu libro li rakontas pri la kunvivado kun la fenomena estulo nomata Albert Einstein.Dankon Vinisus, mi ne konis tiun libron. Mi provos havigi ĝin al mi.
NE ESTAS IU AJN LOGIKA VOJO
POR LA ELTROVO DE LA ELEMEN-
TAJ LEĜOJ -- LA SOLA VOJO ESTAS
TIU DE LA INTUICIO.
ALBERT EINSTEIN