إلى المحتويات

Hieraŭ en usona nacia televido oni menciis Esperanton

من robbkvasnak, 5 يونيو، 2015

المشاركات: 1

لغة: Esperanto

robbkvasnak (عرض الملف الشخصي) 5 يونيو، 2015 8:39:35 م

Hieraŭ en la elsendo "The Last Word" [La Lasta Vorto] diskutanto, s-ro David Corn, la eksredaktisto de The Nation kaj nuna estro de Mother Goose, menciis Esperanton. Li diris ke la verŝajno ke Usono akceptus iun ideon [mi forgesas kiun ideo!] estas tiom granda kiel la akcepto de la metra sistemo aŭ Esperanto. Mmmmm, do por li la metra sistemo egalvaloras al Esperanto. Mi kredas ke tio estas TRE pozitiva punkto por ni. Sciu, ke la usonanoj NE ŝatas la metran sistemon ĉar ĝi estas internacia kaj ĉi-lande oni volas estis escepto. Sed tiu sinteno ne povos vivteni sin estonte - aparte ne se la alia flanko de la usono karaktero estas la avaro por profito. Do du malaj flankoj kontraŭluktas inter si en la usona kulturvivo.

عودة للاعلى