Mergi la conținut

Esperantistoj: amikoj aŭ malamikoj?

de Sfinkso, 7 iunie 2015

Contribuții/Mesaje: 11

Limbă: Esperanto

Sfinkso (Arată profil) 7 iunie 2015, 00:30:34

Mi vidas kverelojn en Esperantaj forumoj, kaj miras. Ĉu nia lingvo helpas nin, fariĝi amikoj aŭ malamikoj?

Mi legis ĉi tiujn vortojn de Douglas Adams:

" Dume , la kompatinda Babelfiŝo, per efike forigis ĉiujn barilojn al komunikado, inter malsamaj rasoj kaj kulturoj, kaŭzis pli kaj pli sangaj militoj, ol io ajn alia en la historio de la kreado . "

kaj nia lingvo ........

hilex (Arată profil) 7 iunie 2015, 00:59:21

Sfinkso:Mi vidas kverelojn en Esperantaj forumoj, kaj miras. Ĉu nia lingvo helpas nin, fariĝi amikoj aŭ malamikoj?

Mi legis ĉi tiujn vortojn de Douglas Adams:

" Dume , la kompatinda Babelfiŝo, per efike forigis ĉiujn barilojn al komunikado, inter malsamaj rasoj kaj kulturoj, kaŭzis pli kaj pli sangaj militoj, ol io ajn alia en la historio de la kreado . "

kaj nia lingvo ........
Esperantistoj principe estas homoj. Per lingvo oni ne povas fari ilin amikoj. Por tiu celo estas io komuna al ĉiuj homoj, nome koro. Lingvo estas nur instrumento. Bonaj koroj povas vidi unu alian senobstakle per korokuloj. La malbonaj ankaŭ. Do nome koro helpas fariĝi amikoj, ne lingvo.

jdawdy (Arată profil) 7 iunie 2015, 01:49:56

hilex:

Esperantistoj principe estas homoj. Per lingvo oni ne povas fari ilin amikoj. Por tiu celo estas io komuna al ĉiuj homoj, nome koro. Lingvo estas nur instrumento. Bonaj koroj povas vidi unu alian senobstakle per korokuloj. La malbonaj ankaŭ. Do nome koro helpas fariĝi amikoj, ne lingvo.
Saĝaj vortoj. Kiel la Eta Princo diris, "Jen mia sekreto. Ĝi estas tre simpla: oni bone vidas nur per sia koro. La esenco estas nevidebla per la okuloj"...aŭ per la oreloj ridulo.gif

klmn (Arată profil) 7 iunie 2015, 06:41:08

jdawdy:

Se nur vortojn sufiĉus por ŝanĝi la mondon..

hilex (Arată profil) 7 iunie 2015, 07:06:55

klmn:

Vortoj ĉiun tagon ŝanĝas ĝin. Ĉar homoj kredas vortojn anstataŭ aŭdi siajn korojn.

vincas (Arată profil) 7 iunie 2015, 07:36:55

Sfinkso:Mi vidas kverelojn en Esperantaj forumoj, kaj miras. Ĉu nia lingvo helpas nin, fariĝi amikoj aŭ malamikoj?

Mi legis ĉi tiujn vortojn de Douglas Adams:

" Dume , la kompatinda Babelfiŝo, per efike forigis ĉiujn barilojn al komunikado, inter malsamaj rasoj kaj kulturoj, kaŭzis pli kaj pli sangaj militoj, ol io ajn alia en la historio de la kreado . "

kaj nia lingvo ........
Eble la temo estas tre kortuŝa [:

Sunjo (Arată profil) 7 iunie 2015, 09:09:36

Kutime, se oni lernas lingvon, oni ankaŭ lernas ion pri la homoj kiuj parolas tiun lingvon - pri kulturoj, religioj, eduksistemoj, ekonomiaj sistemoj, vivstiloj, ktp.
Tio estas malrapida procezo kiu aldone al la lingvo povas helpi pri pli bona kompreno inter diverslingvanoj.

Se pro la kompatinda babelfiŝo (aŭ Esperanto) oni nun povas lingve kompreni homojn pri kiuj oni scias tute nenion, tio povas kaŭzi miskomprenojn kiuj rilatas ne al lingvaj problemoj sed al kultura diverseco. Se oni scias tion kaj restas malferma kaj scivolema pri la aliuloj, tio estas solvebla problemo.

Ĝenerale mi ne kredas, ke nur pro solvo de lingvaj problemoj malamikoj iĝas amikoj, aŭ inverse.

Vinisus (Arată profil) 16 iunie 2015, 23:31:14

Sfinkso:Mi vidas kverelojn en Esperantaj forumoj, kaj miras. Ĉu nia lingvo helpas nin, fariĝi amikoj aŭ malamikoj?

Mi legis ĉi tiujn vortojn de Douglas Adams:

" Dume , la kompatinda Babelfiŝo, per efike forigis ĉiujn barilojn al komunikado, inter malsamaj rasoj kaj kulturoj, kaŭzis pli kaj pli sangaj militoj, ol io ajn alia en la historio de la kreado . "

kaj nia lingvo ........
Vi pravegas mia kara kelkafone funkcias kiel malamikilo! ridulo.gif

Vinisus (Arată profil) 20 iunie 2015, 12:47:24

Kie traviĝas la homo tie ankaŭ traviĝas milito, ĵaluzo, malamo ktp...

Lakiro (Arată profil) 21 iunie 2015, 08:59:48

Homo ĉiam estas ruza kaj lerta besto! ridulo.gif ridulo.gif
Esperantisto, se li ne estas SATano (kosmopolito) ĉiam estas naciisto (ne nazio). Signifas - esperantisto estas amiko ĝis kiam alia esperantisto ofendos la unuan. ridulo.gif

Sed teorie preskaŭ ĉiuj esperantistoj estas amikoj. Se eĉ vincas vizitos min, mi renkontos lin kiel karan gaston. ridulo.gif Ĉu volas tion mem vincas? Tio estas retorika demando.

Se diri serioze, amikeco estas indico de komunaj vidpunktoj, sed ne indico de komuna lingvo. ridulo.gif

Înapoi mai sus