Al la enhavo

Ĉu kompreneble?

de al_lastor, 2015-junio-07

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

al_lastor (Montri la profilon) 2015-junio-07 07:43:53

Mi pli kaj pli ofte komencas kompreni, ke tre ne ŝatas vorto "estas". Do tia demando, se mi kreos verboj de vortoj: "mi", "ni", "li", "ŝi", "ĝi" "ili", kiel komprenblos, por vi, senco de dirotoj?
Ekzemple:
Ŝias bela junulino, ŝia verdaj okuloj ridis kiam rigardas al mi.
Mias komreninta vin, sed ĉu vi komrenos min?

k.t.p.

yyaann (Montri la profilon) 2015-junio-07 10:10:34

Mi ne konsilus al vi paroli tiel ĉar estas tre dubinde, ke tiaj frazoj ĝustus. Krom kelkaj esceptoj kiel ekzemple "pluvi", la Esperantaj verboj bezonas subjekton. Se vi verbigas pronomojn, tiam aŭ vi ne plu havas subjekton en via frazo, aŭ alia parto de via frazo fariĝas la sujekto.
Aldone, mi konjektas, ke la plimulto de la Esperantistaro ne komprenus vin. Ekzemple, spontane mi komprenas la unuan parton de via unua frazo, "Ŝias bela junulino", kiel "Bela junulino apartenas al ŝi".

Tiodirite, se tio tiom gravas al vi, vi povas facile eviti la verbon "esti", almenaŭ en la ekzemploj, kiujn vi donis:
Ŝi junulinas bele. Ŝiaj verdaj okuloj ridis kiam ŝi rigardis al mi.
Mi komprenis vin, sed ĉu vi komprenos min?. (la int-finaĵo estas nenecesa)

Tamen, tiaj vortigoj kiel "Ŝi junulinas bele" efikas iom poezie do sekve ne taŭgus kiel ĉiu-taga stilo.

al_lastor (Montri la profilon) 2015-junio-07 10:19:44

Dankon.
Tiam se por vi ne tre malfacile.

Li enas urbe.
Li enurbas.
(Li estas en urbo)

Mi nur serĉas pli ĝustajn, kompreneblajn formojn de diraĵoj.

yyaann (Montri la profilon) 2015-junio-07 10:34:47

al_lastor:Li enas urbe.
Li enurbas.
Jes, ĉi tiuj frazoj ja funkcias.

mbalicki (Montri la profilon) 2015-junio-07 12:32:19

yyaann:
al_lastor:Ŝias bela junulino, ŝia verdaj okuloj ridis kiam rigardas al mi.
Mi ne konsilus al vi paroli tiel ĉar estas tre dubinde, ke tiaj frazoj ĝustus. Krom kelkaj esceptoj kiel ekzemple "pluvi", la Esperantaj verboj bezonas subjekton. Se vi verbigas pronomojn, tiam aŭ vi ne plu havas subjekton en via frazo, aŭ alia parto de via frazo fariĝas la sujekto.
Sed en la ekzemplo Ŝias bela junulino oni havas subjekton kaj tiu estas la bela junulino.

al_lastor:Ĉu kompreneble?
Por mi: tute ne kompreneble. Vere, mi plue ne certas, ĉu mi vin bone komprenis. ridego.gif Ĉu ĝi iĝis ŝi (eble per seksoŝanĝo)?, ĉu la bela junulino faris ion virinecan?, ĉu ŝi ial emfazis aŭ esprimis, ke ŝi estas virino?, ĉu ŝi ŝanĝis ion, ke tio nun estas ina?, ĉu ŝi ekzamenis, ke ia besto estas inseksa?

yyaann (Montri la profilon) 2015-junio-07 13:08:10

mbalicki:
yyaann:
al_lastor:Ŝias bela junulino, ŝia verdaj okuloj ridis kiam rigardas al mi.
Mi ne konsilus al vi paroli tiel ĉar estas tre dubinde, ke tiaj frazoj ĝustus. Krom kelkaj esceptoj kiel ekzemple "pluvi", la Esperantaj verboj bezonas subjekton. Se vi verbigas pronomojn, tiam aŭ vi ne plu havas subjekton en via frazo, aŭ alia parto de via frazo fariĝas la sujekto.
Sed en la ekzemplo Ŝias bela junulino oni havas subjekton kaj tiu estas la bela junulino.
Prave, sed la demandinto laŭŝajne intencis diri "ŝi estas bela junulino" dum, kiel mi jam diris, per la frazo "Ŝias bela junulino" mi komprenas "Bela junulino estas ŝia"/"Bela junulino apartenas al ŝi". okulumo.gif
Cetere ĉe *"Mias kom[p]reninta vin" la subjekto tute forestas.

erinja (Montri la profilon) 2015-junio-09 15:41:30

al_lastor:Dankon.
Tiam se por vi ne tre malfacile.

Li enas urbe.
Li enurbas.
(Li estas en urbo)

Mi nur serĉas pli ĝustajn, kompreneblajn formojn de diraĵoj.
Mi komprenas "Li enurbas" sed la alia estus nekomprenebla por mi se oni dirus tion al mi. Mi pensus ke li estas en io, en urba maniero (sed ne ke li nepre estus en urbo)

Mi rekomendas ke vi legu esperantan literaturon. Vi povas tiel vidi kiel la bonaj verkistoj elegante esprimas sin, en komprenebla maniero. Kiam oni ankoraŭ estas komencanto, ne estas bone tre multe ludi kun la lingvo, ĉar se vi ankoraŭ faras erarojn en via parolado, oni ne komprenos viajn elegantajn esprimojn, oni aŭdos la aliajn erarojn kaj oni simple supozos ke vi fuŝas la tuton.

akueck (Montri la profilon) 2015-junio-10 07:08:08

al_lastor:Mi pli kaj pli ofte komencas kompreni, ke tre ne ŝatas vorto "estas". Do tia demando, se mi kreos verboj de vortoj: "mi", "ni", "li", "ŝi", "ĝi" "ili", kiel komprenblos, por vi, senco de dirotoj?
Ekzemple:
Ŝias bela junulino, ŝia verdaj okuloj ridis kiam rigardas al mi.

Mias komreninta vin, sed ĉu vi komrenos min?

k.t.p.
Supoze ke "mi'as" signifu: "mi est'as". Tiaokaze sekvas neklareco pri la infinitivo "mi'i". Kion ghi signifu? Chu "mi est'i"? Au chu "est'i mi"? Au chu "est'i mi'a"? Kion signifu ekzemple "Li vol'as mi'i"? Chu "li vol'as est'i mi"? Por estigi klarecon, oni bezonos iun novan regulon, ekzemple ke la infinitivo "mi'i" estu evitata kaj ke "mi'as" signifu: "mi est'as" kaj vershajne ech pli da specifoj.

Novan regulon (au pli ghenerale: formon novan) rajtas enkonduki tamen nur autoritata centra institucio (vidu la okan alineon de la Antauparolo).

Do por uzi Esperanton normkonforme, bonvole evitu ne klarajn kunmetajhojn, kiel ekzemple "mi'as" k. c.

akueck (Montri la profilon) 2015-junio-10 15:17:41

erinja:
Mi rekomendas ke vi legu esperantan literaturon. Vi povas tiel vidi kiel la bonaj verkistoj elegante esprimas sin, en komprenebla maniero.
Tiu rekomendo estas sekvinda nur tiom, kiom la literatura teksto estas sen tiaj formoj novaj, kiuj ne estas aprobitaj. Alie temas pri malghusta Esperanto, krom eble se ghi estas uzita, por intence redoni malghustan Esperanton. Ekzemplo: Lau tiu recenzo aperas formoj novaj, kiel "hodie" anstatau "hodiau", en la romano "La aliulo" verkita de Sergho Elgo (recenzinto: "La propono ofte aperas kiel kvazau slanga parolmaniero de iu persono en la rakonto"). De tiaj "proponoj" precipe komencantoj povas esti konfuzataj kaj kondukataj al malghusta Esperanto. Ech se temas pri intence uzita slanga parolmaniero, tio chi ne nepre estas bona por ili.

Dolz (Montri la profilon) 2015-junio-11 17:39:08

yyaann:Mi ne konsilus al vi paroli tiel ĉar estas tre dubinde, ke tiaj frazoj ĝustus. Krom kelkaj esceptoj kiel ekzemple "pluvi", la Esperantaj verboj bezonas subjekton. Se vi verbigas pronomojn, tiam aŭ vi ne plu havas subjekton en via frazo, aŭ alia parto de via frazo fariĝas la sujekto.
Aldone, mi konjektas, ke la plimulto de la Esperantistaro ne komprenus vin. Ekzemple, spontane mi komprenas la unuan parton de via unua frazo, "Ŝias bela junulino", kiel "Bela junulino apartenas al ŝi".

Tiodirite, se tio tiom gravas al vi, vi povas facile eviti la verbon "esti", almenaŭ en la ekzemploj, kiujn vi donis:
Ŝi junulinas bele. Ŝiaj verdaj okuloj ridis kiam ŝi rigardis al mi.
Mi komprenis vin, sed ĉu vi komprenos min?. (la int-finaĵo estas nenecesa)

Tamen, tiaj vortigoj kiel "Ŝi junulinas bele" efikas iom poezie do sekve ne taŭgus kiel ĉiu-taga stilo.
Ĉu ŝias bela junulino?... tute NE...
Ĉu, ŝi junulinas bele? ankaŭ ne... ne estas la sama signifo
se vi ne volas uzi verbon "esti", vi devas verbigi adjektivon: ŜI BELAS JUNULINO(N).Akusativon?... mi ne scius.

Reen al la supro