Đi đến phần nội dung

Kion vi sentas dum fremda observado?

viết bởi Lakiro, Ngày 08 tháng 6 năm 2015

Tin nhắn: 7

Nội dung: Esperanto

Lakiro (Xem thông tin cá nhân) 19:56:45 Ngày 08 tháng 6 năm 2015

Mi tre nekomforte vizitas la magazenojn. Kial? Magazenaj gardistoj preskaŭ persekutas sen la ĝeno vizitantojn de la vendejoj. Al mi ne plaĉas kiam iu gardisto proksimiĝas kaj rigardas vin aŭ observas viajn manojn. Nekomforta sento! Mi sentas min potenciala ŝtelisto, kvankam mia aspekto estas sufiĉe respektinda. Ĉu ne venis la tempo por observi aĉetantojn per kaŝitaj videokameroj aŭ revizii ilin per specialaj skaniloj de akirita varo?
Kion vi sentas en analoga situacio? Jes, nun ekzistas multaj modernaj magazenoj kun necesaj rimedoj de la kontrolo, en kiuj forestas vendejhalaj gardistoj. Tamen ekzistas multaj magazenoj kie iliaj mastroj preferas uzi gardistojn kaj humiligi aĉetantojn. Ĉu vi valorigas al viaj sentoj?

vincas (Xem thông tin cá nhân) 20:09:33 Ngày 09 tháng 6 năm 2015

Mi fakte ne rimarkas iujn gardistojn en magazenoj. Tiu magazenaj gardistoj kaŝas sin ie kaj observas aĉetantojn tra videokameroj.

Tempodivalse (Xem thông tin cá nhân) 21:32:26 Ngày 09 tháng 6 năm 2015

Multaj vendejoj en Rusujo dungas gardistojn kiuj ne forte klopodas kaŝi sin for de l'aĉetantoj. Foje estas timige, sed oni povas alkutimiĝi. Mi ne tro kritikas la vendejojn, ĉar la risko de ŝtelado ja estas neeta.

En Usono kaj la okcidento oni emas, kiel kutime, al pli sekretaj metodoj de ŝpionado - do oni disstarigas videokamerojn ĉien ...

alonsososo (Xem thông tin cá nhân) 09:03:36 Ngày 12 tháng 6 năm 2015

En Britio oni dungas efektivajn observantojn, kiuj ĉirkaŭiras en la vendejo. Ĉiu scias, ke ili estas tie por tiu agado ĉar ili surhavas apartan uniformon. Mi pensas, ke tia apero eble pli bone faras ŝteliston pensiga pri ilia agaĉo ol kaŝita observado. En mia plej proksima vendejo la gardistoj ne estas tro observemaj, ĉagrenaj. Mi ĉiam traktas ilin bone.

Vinisus (Xem thông tin cá nhân) 12:17:49 Ngày 12 tháng 6 năm 2015

Tiu kiu ne ŝuldas, havas nenion motivon senti ĉagrenon antaŭ fremda observado.

Lakiro (Xem thông tin cá nhân) 14:18:15 Ngày 12 tháng 6 năm 2015

Nu temas pri la intence kreita etoso de la malfido al ĉiuj vizitantoj de la magazeno. Ne gravas kio vi estas, ŝtelisto aŭ leĝobea homo. Niaj gardistoj surhavas uniformon kaj radiosendilojn. Ili aplikas tiujn radiosendilojn sen la honto, kaj laŭte transdonas unu al la alia preventan informon pri la suspektinduloj. Kaj aliaj homoj en tiu momento aŭdas la interparoladon.
Certe neniu ŝtelas varojn, tamen, elirante sentas sin ŝtelistoj. Al mi ŝajnas ke tia gardomaniero estas ne tre prospera por la komerco.

Vinisus (Xem thông tin cá nhân) 15:11:23 Ngày 12 tháng 6 năm 2015

En Brazilo se oni ne estas zorgema pri siaj havaĵoj li aŭ ŝi certe restas nuda, ĉar ĉi tie abundas stelistoj ĉefe la politikistoj kaj la ceteraj povuloj.

Quay lại