Al la enhavo

Klubo de la miluloj

de Tempodivalse, 2015-junio-09

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-junio-09 00:49:56

Skribu ĉi tie se vi skribis pli ol unu mil mesaĝojn en ĉi tiu retejo! Ni estigos luksan klubon! ridulo.gif

dobri (Montri la profilon) 2015-junio-09 05:22:52

Kial? Ĉu vi ŝatas envion de novaj esperantistoj?

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-junio-09 15:01:40

dobri:Kial? Ĉu vi ŝatas envion de novaj esperantistoj?
Ne, estis simple ŝerco kiu ŝance enflugis en mian kapon ... Fakte ĉiu ajn povas skribi ĉi-fadene laŭ sia deziro. ridulo.gif

vincas (Montri la profilon) 2015-junio-09 15:04:12

Bona ideo [:

Vinisus (Montri la profilon) 2015-junio-09 15:21:25

Tempodivalse:Skribu ĉi tie se vi skribis pli ol unu mil mesaĝojn en ĉi tiu retejo! Ni estigos luksan klubon! ridulo.gif
Vi ne neas vian devenon, ĝuste vi kiu predikas pacon en la fadeno, tuj post la atingo de mil skribaĵoj vi montras viajn akrajn dentojn. Kia teruraĵo! helpu min Erinjo!ridulo.gif!!!!!!!!!!!!

nakymatonmies (Montri la profilon) 2015-junio-09 16:24:09

Do mi ankoraŭ havas, kien aspiri.

vincas (Montri la profilon) 2015-junio-09 17:57:08

Karaj, geesperantistoj, laboru kaj vi rajtos aliĝi al nia luksa klubo.

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-junio-09 18:07:17

Tempodivalse alvokas la ĉefserviston kaj petas ke li donu al ĉiu klukbano po glaso da ĉampanjo. Ankaŭ - invitu la orkestron, ni volas iom da dancmuziko ĉi tie ... kaj elrolu la ruĝajn tapiŝojn!

Vinisus (Montri la profilon) 2015-junio-09 18:22:07

Tempodivalse:Tempodivalse alvokas la ĉefserviston kaj petas ke li donu al ĉiu klukbano po glaso da ĉampanjo. Ankaŭ - invitu la orkestron, ni voas iom da dancmuzikon ĉi tie ... kaj elrolu la ruĝajn tapiŝojn!
Via moŝto bv. klarigi kion signifas "voas", ĉar ĉi tiu via servisto ne scias.

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-junio-09 18:26:48

Vinisus:
Tempodivalse:Tempodivalse alvokas la ĉefserviston kaj petas ke li donu al ĉiu klukbano po glaso da ĉampanjo. Ankaŭ - invitu la orkestron, ni voas iom da dancmuzikon ĉi tie ... kaj elrolu la ruĝajn tapiŝojn!
Via moŝto bv. klarigi kion signifas "voas", ĉar ĉi tiu via servisto ne scias.
Du mistajpoj en tiu mesaĝo! Nun korektite!

Reen al la supro