目次へ

Klubo de la miluloj

Tempodivalse,2015年6月9日の

メッセージ: 10

言語: Esperanto

Tempodivalse (プロフィールを表示) 2015年6月9日 0:49:56

Skribu ĉi tie se vi skribis pli ol unu mil mesaĝojn en ĉi tiu retejo! Ni estigos luksan klubon! ridulo.gif

dobri (プロフィールを表示) 2015年6月9日 5:22:52

Kial? Ĉu vi ŝatas envion de novaj esperantistoj?

Tempodivalse (プロフィールを表示) 2015年6月9日 15:01:40

dobri:Kial? Ĉu vi ŝatas envion de novaj esperantistoj?
Ne, estis simple ŝerco kiu ŝance enflugis en mian kapon ... Fakte ĉiu ajn povas skribi ĉi-fadene laŭ sia deziro. ridulo.gif

vincas (プロフィールを表示) 2015年6月9日 15:04:12

Bona ideo [:

Vinisus (プロフィールを表示) 2015年6月9日 15:21:25

Tempodivalse:Skribu ĉi tie se vi skribis pli ol unu mil mesaĝojn en ĉi tiu retejo! Ni estigos luksan klubon! ridulo.gif
Vi ne neas vian devenon, ĝuste vi kiu predikas pacon en la fadeno, tuj post la atingo de mil skribaĵoj vi montras viajn akrajn dentojn. Kia teruraĵo! helpu min Erinjo!ridulo.gif!!!!!!!!!!!!

nakymatonmies (プロフィールを表示) 2015年6月9日 16:24:09

Do mi ankoraŭ havas, kien aspiri.

vincas (プロフィールを表示) 2015年6月9日 17:57:08

Karaj, geesperantistoj, laboru kaj vi rajtos aliĝi al nia luksa klubo.

Tempodivalse (プロフィールを表示) 2015年6月9日 18:07:17

Tempodivalse alvokas la ĉefserviston kaj petas ke li donu al ĉiu klukbano po glaso da ĉampanjo. Ankaŭ - invitu la orkestron, ni volas iom da dancmuziko ĉi tie ... kaj elrolu la ruĝajn tapiŝojn!

Vinisus (プロフィールを表示) 2015年6月9日 18:22:07

Tempodivalse:Tempodivalse alvokas la ĉefserviston kaj petas ke li donu al ĉiu klukbano po glaso da ĉampanjo. Ankaŭ - invitu la orkestron, ni voas iom da dancmuzikon ĉi tie ... kaj elrolu la ruĝajn tapiŝojn!
Via moŝto bv. klarigi kion signifas "voas", ĉar ĉi tiu via servisto ne scias.

Tempodivalse (プロフィールを表示) 2015年6月9日 18:26:48

Vinisus:
Tempodivalse:Tempodivalse alvokas la ĉefserviston kaj petas ke li donu al ĉiu klukbano po glaso da ĉampanjo. Ankaŭ - invitu la orkestron, ni voas iom da dancmuzikon ĉi tie ... kaj elrolu la ruĝajn tapiŝojn!
Via moŝto bv. klarigi kion signifas "voas", ĉar ĉi tiu via servisto ne scias.
Du mistajpoj en tiu mesaĝo! Nun korektite!

先頭にもどる