STRIKTAJ REGULOJ KAJ MANKO DE FLUECO. LATINA
de Francisko1, 9 de juny de 2015
Missatges: 7
Llengua: Esperanto
Francisko1 (Mostra el perfil) 9 de juny de 2015 5.40.00
"Unu el la plej malfeliĉaj aferoj rilate al Esperanto estas, ke multaj el siaj parolantoj arogas al si la rajton police agi rilate al parolmanieroj de siaj "samideanoj".
Sed la fakto estas, ke neniu donis al ni tian rajton, do se iu estas kontraŭ la uzojn de ĉiu ajn, simple ne prenu tiun uzon kiel ekzemplo; tiu uzo, fariĝinte nekutimaĵo, rapide mortos pro malsato. Tamen, neniu povas malpermesi aperon kaj uzadon de novaj formoj, ĉar ĉiu lingvisto scias, ke a) tio estas bonega signo pri vivanteco de lingvo, kaj b) alĝustigi uzadon de lingvo kadre de striktaj reguloj estas bonega maniero mortigi ĝin per manko da flueco. (Mia koramata latina lingvo estis granda viktimo de tia manio...)"
nakymatonmies (Mostra el perfil) 9 de juny de 2015 6.00.49
pohli (Mostra el perfil) 9 de juny de 2015 8.20.04
Fari erarojn ne mortigos la lingvon, tion faras la "lingvopolicistoj". Infanoj lernas sian gepatran lingvon pli bone, se ili rajtas erari. Bonan lingvouzon ili lernas, kiam la gepatroj parolas bone, ne kiam la gepatroj korektas iliajn erarojn. Estas la sama pri Esperanto, kaj Francisko rajtas, se ia lingvaĵo estas neimitinda, ni ne imitu ĝin. Ne utilas batali kontraŭ ventmueliloj.
Francisko1 (Mostra el perfil) 9 de juny de 2015 11.25.07
pohli:Ni ja respektu kaj estimu la regulojn de Esperanto. Sed ni ne ĉiam levi la fingron, kiam oni forgesas akuzativon aŭ faras alian eraron. Estas ege frustriga, se iu diras ion ne tute seneraran, kaj inter la 100 respondoj estas 95, kiuj nur diskutas, kiel li diris ĝin, ne kion li diris.Pohli, vere mi estas fleksebla kiam mi uzas Esperanton sed mi restas ene de reguloj ĉiam kiam ĝi eblas. Mi uzas pronomon ci nur kiam mi volas ke la persono al kiu mi parolas sciu ke mi parolas al ŝli kaj ne al aliaj personoj. Egale kiam mi volas diri iun strukturon similan kiel Maria amas Juan, mi ne perdas tempon intencante malkovri kiu povus esti la maniero diri Juan en Esperanto por ke ĝi finiĝu per litero o kaj tiel povi meti la literon no de akuzativo. Mi rekte diras Maria amas na Juan. Tiel ni povas esti flua, ne perdi tempon, kaj sekvi la regulojn. Simile kiam sekso estas ne konata, pli bone ne perdi tempon pensante ĉu inoj povus konsideri kontraŭ ilin uzi malinan formon kiam eble la kuracisto estas homino. Kaj tiel plu. Mi faras tiamaniere por ke ĉio estu flua. Feliĉe Zamenhof konstruis lingvon kun la eblo evolui. Danke al li, ni povas uzi la lingvon flue. Dankon pro cia respondo.
Fari erarojn ne mortigos la lingvon, tion faras la "lingvopolicistoj". Infanoj lernas sian gepatran lingvon pli bone, se ili rajtas erari. Bonan lingvouzon ili lernas, kiam la gepatroj parolas bone, ne kiam la gepatroj korektas iliajn erarojn. Estas la sama pri Esperanto, kaj Francisko rajtas, se ia lingvaĵo estas neimitinda, ni ne imitu ĝin. Ne utilas batali kontraŭ ventmueliloj.
novatago (Mostra el perfil) 10 de juny de 2015 13.19.44
Ĝis, Novatago.
yyaann (Mostra el perfil) 10 de juny de 2015 13.58.59
novatago:Verdire, ja evidentas ke la latina lingvo mortiĝis ĝuste por ne esti strikta laŭ la gramatiko. Tial ekzistas hodiaŭ tio, kion oni nomas latinidaj lingvoj: hispana, portugala, kataluna, franca, okcitana, galega, itala, rumana, ladina, kaj aliaj regionaj, kiujn mi ne konas. La latina disiĝis kaj naskiĝis la latinidaj lingvoj, tion ni certe ne volas por Esperanto.Tio estas iom ekstertema sed fakte la ekzakta deveno de la tiel nomataj latinidaj lingvoj ne estas tute klara. Krom la iom aparta rumana, ili egale malsimilas al la Latina, malhavante la samajn latinajn konjugaciojn kaj kazojn. Plie, ili similas inter ili altgrade, multe pli ol, ekzemple, la lingvoj de la ĝermana familio (kiuj kontraste malsimilas per la nombro de kazoj, genroj kaj konjugacioj). Pro tio oni foje konjektas, ke ili devenas el frato-lingvo de la latina. Eble fakuloj pri lingvo-historio povas min korekti.
Ĝis, Novatago.
novatago (Mostra el perfil) 10 de juny de 2015 15.38.29
yyaann:Tio estas iom ekstertemaTamen:
Francisko1:b) alĝustigi uzadon de lingvo kadre de striktaj reguloj estas bonega maniero mortigi ĝin per manko da flueco. (Mia koramata latina lingvo estis granda viktimo de tia manio...)"
yyaann:sed fakte la ekzakta deveno de la tiel nomataj latinidaj lingvoj ne estas tute klara.Kompreneble, malmultaj aŭ neniu el ili devenas pure el la latina lingvo, tamen por respondi ion, kio estis tute erara, mia mesaĝo utilis. Sed bonas la klarigo ĉar tio nur estas alia pruvo pri kio mi celis diri. Se oni ne respektas lingvan gramatikon, se lingvoj miksiĝas inter si, ili iĝas alia lingvo. En etnaj lingvoj tio estas nek bona, nek malbona, simple estas tiel. En Esperanto, tio estas mortigi Esperanton, pli-malpli kiel okazis kun la latina. Pli-malpli ĉar la afero ne tute estas sama.
Ĝis, Novatago.