去目錄頁

Ĉu estis Zamenhof profeto?

Francisko1, 2015年6月9日

讯息: 6

语言: Esperanto

Francisko1 (显示个人资料) 2015年6月9日下午12:32:13

Iu skribis:

"Por mi, Zamenhof estas ankaŭ profeto, do, sendita de Dio, homo kaj etiko facile akceptebla de ĉiu homo en la mondo!"

Paquillo (显示个人资料) 2015年6月9日下午1:14:08

ne profeto, sed poeto.

la vera profeto estas messi, la futbala mesio!

Epovikipedio (显示个人资料) 2015年6月9日下午2:38:24

Nu, li estis kreinto de lingvo kun bonaj intencoj. Mi ne scias kial kaj kie la religio intervenus.

Vinisus (显示个人资料) 2015年6月9日下午2:44:07

Por mi li estis profeto, pacemulo, revulo kaj amiko de la homaro.

mbalicki (显示个人资料) 2015年6月9日下午10:36:19

Profeto? Sed kiel vi ĉiuj komprenas tiun vorton?

(1) Ĉu li senpere komunikiĝis kun Dio? — Ne estas eĉ unu montraĵo.
(2) Ĉu li pensis, ke li komunikiĝas? — Neniom da skribaĵoj pri tiu.
(3) Ĉu li transdonis volon de Dio? — Neniel rekte, nur estante bona homo.
(4) Ĉu li pensis, ke li transdonas? — Tiel kiel supre.
(5) Ĉu li laboris por iu religio? — Mi ne certas, sed eĉ se jes, li retiriĝis el hilelismo rapide.
(6) Ĉu li laboris por krei novan? — Homaranismo estas nur filozofia doktrino.
(7) Ĉu li mirakle auntaŭdiris estontecon? — Mi opinias, ke certe ne mirakle.
(8) Ĉu li pensis, ke li mirakle tion faras? — Ankoraŭfoje: neniom da skribaĵoj pri tiu.
(9) Ĉu li antaŭvidis ĝin per dedukto? — Eble, ne jam ni povas konstati.
(10) Ĉu li pensis, ke li bone antaŭvidas? — Ŝajnas al mi, ke li ne certas, ke homamo ekestos.
(11) Ĉu li nur esperis pri tiun estontecon? — Jes, kaj tio ne igas lin profeto.

Do mi tute ne konsentas ke li estis profeto en iu ajn religia senco. Li nur revis pri, esperis por kaj laboris por la estonteco, kiun li volis por homaro.

Tempodivalse (显示个人资料) 2015年6月9日下午11:49:31

En iu japana religio Zamenhof konsideriĝas kiel sendito de Dio aŭ ia sanktulo - mi forgesis en kiu ekzakte religio.

Zamenhof, por mi, estis inteligenta homo havanta fortajn etikajn intuiciojn kaj la volon plenumi siajn idealojn. Tio estas bona karakteraĵo por ĉiu ajn.

回到上端