Naar de inhoud

StratPasu Esperante ĉe Lille per 3DS-oj!

door Desideratist, 9 juni 2015

Berichten: 1

Taal: Esperanto

Desideratist (Profiel tonen) 9 juni 2015 14:29:20

En mia urbo en Britio mi estras klubon por StratPasado (StreetPass). Estas afero por homoj kiuj havas poŝludilon "Nintendo 3DS". Kiam oni portas tion, oni povas "trafi" aliajn personojn kaj malŝlosi etojn en ludoj ktp. Estas simile ol mesaĝo en botelo - via 3DS-ludilo donas al la alia vian uzantnomon, landon, naskiĝtagon, kiun ludon vi nun ludas, kaj iun pri vi (ekzemple mi ŝatas katojn, mi ŝatas ludi, mi volas vojaĝi en spacon). Oni povas kolekti homojn el multaj landoj ktp.

Do, mi venos al Lille por la 100-a UK kaj mi pensis ke mi portos mian 3DS-on por trovi StratPasajn trafojn. Kaj TIAM mi pensis ke mi faros grupon, simile ol mia loka grupo, por trovi aliajn 3DS-ludantojn kiuj ĉeestos - eble ni povas renkonti en kafejo unu-dufoje?

Do, mi faris grupon! Mi diris pri tio kun la Komunummanaĝero de Nintendo en Brito, kiun mi konas, kaj diris al li ke, se ni renkontus, mi skribus iomete pri ĝin kaj donos fotojn eble, kaj eble Nintendo kaj Esperantujo ankaŭ volas montri internacian ludantrenkonton al la mondo. ridulo.gif

Do, tro longa posto, mi bedaŭras. La grupo estas ĉe Twitter (@SP_Esperanto) kaj Facebook www.facebook.com/groups/SP.Esperanto/ - mi esperas renkonti vin ludante ĉe la Kongreso!

Terug naar boven