Al la enhavo

-in- kaj -iĉ- anstataŭ ge- ?

de jagr2808, 2015-junio-09

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2015-junio-10 07:47:59

erinja:Vi renkontos nur problemojn en Esperantujo se vi insistos pri reform-proponoj. Kiel vi jam renkontas en ĉi tiu fadeno!
Evidente li ne nur ricevis kritikon kaj ankaŭ mi volas kuraĝigi la faden-komenciginton: Ekzistas aliaj uloj, kiuj pensas kiel vi.

@orthohawk
Ŝajne vi ne ekspektis respondon al via cinika demando pri la ŝanĝado de la Norvega lingvo. Ĉar vi skribis, ke vi komencis lerni la Norvegan, vi sciu, ke la skribaj versioj de ĝi estas pli malpli konstruitaj kaj tre bone funkcias. Do la Norveguloj bone montras, ke ŝango aŭ normigado de lingvo, ne kaŭzas ties pereon. Kontraŭe: Mi tre ĝojas, ke ekzistas normitaj skribaj versioj de la Norvega. Se ili ne ekzistus, mi verŝajne ne estus decidinta lerni la Norvegan (mi lernas na Bokmål).

Lakiro (Montri la profilon) 2015-junio-10 11:58:37

Nu, de tempo al tempo aperas komencantoj, dezirantaj rompi la Fundamenton. ridulo.gif Tio estas kutima afero.
Ido ne disvolviĝis laŭ la sama kaŭzo. ridulo.gif

novatago (Montri la profilon) 2015-junio-10 12:28:29

Lakiro:
Ido ne disvolviĝis laŭ la sama kaŭzo. ridulo.gif
Se oni komprenus la historion de Ido kaj ĝiaj sekvoj por la historio de Ido mem kaj la stabileco de Esperanto, ĉi tiu diskuto eĉ ne ekzistus.

Sufikso por la malina genro ne kongruas kun la Esperanta gramatiko, damaĝas la lingvon ĉar kreas konfunzon, grandigas ĝin sennecese, malfaciligas la lingvon ĉar tio devigas lerni du genrajn sistemojn.

La enketo ne sencas ĉar ne eblas respondi taŭge.

Ĝis, Novatago.

orthohawk (Montri la profilon) 2015-junio-10 13:43:42

Tempodivalse:Unue: *-iĉ- estas rekte erara ĉar ĝi kontraŭdiras la difinojn de vortoj en la Universala Vortaro. Ekzemple, patro estas vira radiko; sed laŭ Iĉismo, ĝi devus signifi "unu el la gepatroj".

Se vi volas emfazi ke la priparolato estas viro, aŭ uzu la viran pronomon, aŭ uzu adjektivon kiel vira. Sed vi grandparte trovos ĉion ĉi nenecesa.

Bonvole ne pensu, ke Esperanto estas ia "lingvo-ludo" aŭ eksperimentaĵo kiun oni ankoraŭ povas ŝanĝi laŭvole. Ĝi jam estas vivanta lingvo same kiel nacilingvoj, kaj sekve ĝi ne plu povas esti reformita; ĉiuj ajn ŝanĝoj devos esti evoluaj, kaj esti vaste, spontane ekuzitaj de granda parto de la komunumo de parolantoj.

Honeste dirante, viaj proponoj povas ŝajni tre malafablaj aŭ eĉ ofendaj al spertaj Eperantistoj. Imagu, ke iu fremdulo eklernas vian denaskan lingvon, kaj subite proponas ŝanĝi ĝin. Vi verŝajne ne reagus bone! Kaj la samo okazas ĉe Esperanto.
Miaopinie, la "iĉismo" estus mortinta (aŭ almenaŭ severe vundita) eĉ se la lingvo alprenus tiajn vortojn kiel "matro" (patrino), "doĉero" (filiino), "sestro" (fratino), ĉeto (onklino), defko (knabino), nuĉko (nepino), anipso (nevino), ĵineko (virino), ktp. Ŝajnas al mi ke la polemiko ĉirkaŭanta iĉismo centras je manko de radikoj por la inaj versioj de la superaj enkrampaj vortoj. Ĝi enigos maksimume 20 vortojn al la vorttrezoro. Mi kredas ke tiu ne estas multon peti por atingi la malaperon de unu reformpropono.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-junio-16 18:21:09

Bonege estus se la amatoj de Esperanto adaptus ilin al Esperanto, ne la Esperanton al ili, ĉu ne?

bryku (Montri la profilon) 2016-oktobro-19 05:31:38

Aŝoko:Multaj vortoj en Esperanto havas iĉon uzon, sed ili estas vere neŭtralaj:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/o-vortoj/seksa_...

Krom tio, estas laŭfundamenta uzo de -iĉ- kaj mi pensas estas grave larĝigi:
http://lingvakritiko.com/2015/01/31/seksa-egaligo-...
Antaŭ ol ŝanĝi Esperanton, mi rekomendas al vi ĝin finlerni. Fino de la diskutado.

novatago (Montri la profilon) 2016-oktobro-19 11:13:03

Aŝoko:
Krom tio, estas laŭfundamenta uzo de -iĉ- kaj mi pensas estas grave larĝigi:
http://lingvakritiko.com/2015/01/31/seksa-egaligo-...
Tio simple ne eblas ĉar la kontraŭfundamenta propono ĥaosigas ĉiun klopodon por uzi ĝin "laŭfundamente". Kiel kompreni en teksto la vorto patro se oni vidas la aĉan sufikson en alia vorto? Kontraŭfundamente aŭ laŭfundamente? Jam ne eblas decidi sen dubi. Tio estas fakto. Aldone, tiu "laŭ fundamenta" uzado nepre finos ĥaoso per si mem ĉar kreas malregulaĵon, kelkaj vortoj devos aŭ rajtos aŭ “kiu scias” uzi afikson kaj aliaj devos ne, aŭ ne rajtos aŭ “kiu scias ne”. Ni vidu la sistemon por nomi landojn: ĥaosega. Kaze de la landoj ne problemega, tamen problemiga kaj malinda de Esperanto, kaze de genro problemiga, problemega kaj malindega de Esperanto.

Aldone, estas facile antaŭvidebla ke se oni enkondukas malvere laŭfundamentan uzadon de tiu afikso, pli frue aŭ pli malfrue, oni kontraŭfundamente uzos ĝin, interalie ĉar la plimulto ne kutimas lerni bone la lingvon. Pruvo de tio estas ĉi tiaj diskutoj. Aliaj simple kaj prave diros ke estas ne akceptebla uzi tion malregule kaj ili uzos ĝin kontraŭfundamente.

Ne insistu, se vi volas ke Esperanto plu ekzistu, ne uzu tiun fekaĵon. Uzu tion se vi volas mortigi Esperanton, kaj igi ĝin kuriozaĵo plena de malregulaĵoj, ĉar akcepti tion estas malfermi la pordon por aliaj stultaĵoj. Ĉiu povos diri kaj sendube diros "oni jam akceptis ĉi tion, kial ne ĉi tio alia same sen bezona kaj stulta?", ĉar fakte, nun, kiam oni nur akceptis aldonojn laŭ la fundamento, ne kontraŭ ĝi, oni argumentas pri tiuj aldonoj kvazaŭ ili estus ŝanĝoj por enkonduki kontraŭfundamentaĵojn. Do, neniu povos argumenti pri la netuŝebleco, ĉar la netuŝebleco jam estus damaĝita, ĉio estos akceptebla kaj se Esperanto estas nun ridinda por la mondo, tiam estos tute neglektenda.

Esperanto ne estas ludo, nek projekto kaj ties netuŝebleco estas por protekti ĝin. Do, ni protektu ĝin.

Fine, la propono de tiu teksto ligita, petas al ni lerni senbezone novajn radikojn por enkonduki ion sennecesan. Do, ni devos lerni ion senncesa, novaj lernantoj devos lerni la malnovan sistemon kaj la novan, kaj iu devos konviki ilin ke tio pli faciligas lerni Esperanton, malgraŭ ke sen tio nur oni bezonas lerni unu sistemon. Klaaaare, klaaare, ili sen dube vidos tre seriozan la lingvon. Do, kiel kutime en ĉi tiaj aferoj, por solvi neproblemon, oni decidas krei problemon. Bonege!

Komprenu ke la parolantoj ne volas lerni novan gramatikon ĉiu-jare. Tio estas sendiskute malfaciligi la lingvon.

La ekzisto de ĉi tiu diskuto, ne signifas, kiel kelkaj volas pensigi nin, ke ja ekzistas problemo en la lingvo. Ne, ekzistas senutila diskuto bazita sur estetika aspekto. La fakto estas ke Esperanto funkciis senprobleme dum 129 jaroj. Krom diri ke estas tre insulta diri ke Esperanto estas seksisma, ĉar ĝi ne estas tio.

Ĝis, Novatago.

Therezemary (Montri la profilon) 2016-oktobro-19 12:10:34

Mi apogas mian kolegan johmue, Germanujo! Neniam! Ne perdu vian tempon!

Sed, mi koran salutas vin kaj ĝis oportune!

T.M.

Reen al la supro