Į turinį

Esperantismo, homa devo.

Francisko1, 2015 m. birželis 14 d.

Žinutės: 8

Kalba: Esperanto

Francisko1 (Rodyti profilį) 2015 m. birželis 14 d. 20:23:17

ESPERANTISMO, HOMA DEVO.

"La esperantismo devas esti deviga, kiel homa devo, deviga por cxiuj homoj, ne nur por idealistoj, cxar la homaj devoj estas deviga konduto kaj agado de cxiu kaj cxiuj. Nia civilizacion estas en krizo. Nia mondo havas jam komunan materian civilizacion, sed ankoraux ne gxeneralan humanan moralon por paca civilizacio. Krome, la moralaj valoroj disfalas. La esperantismo povas kaj devas levi la standardon por nova civilizacio, kun nova sento, sed ankaux per konsciaj menso kaj agado. La revo devas unuigxi al la devo. Nia tempo estas graveda de la plej granda civilizacio neniam antauxe ecx revita, sed pro la akusxo tiel same povas morti la ido, kiel la ido kune kun sia patrino. La elekteblo estas "Aux konscia humaniga evoluo aux hazarda drasta evoluo". La esperantismo devas roli, kiel la precipa ideo-forto, kiu konscie impulsu la disvolvigxon de la historio al nova pli paca kaj humana civilizacio."
Filozofo Giordano Moya Escayola

Vinisus (Rodyti profilį) 2015 m. birželis 18 d. 22:42:25

Jes, ĝi estas homa devo.

PlaidMouse (Rodyti profilį) 2015 m. birželis 19 d. 01:23:34

Mi devas malkonsenti. Viaj intencoj estas bona, multaj popoloj volas pacon, sed mi kredas ke vi ne komprenas devon. Ekzistas duan specojn de devo. Unue estas devo de elekto. Ĉi tiu devo estas bona. Elekto kaj libereco estas ĉiam bona. Sed la alia speco estas devo de malelekto aŭ devo de devigo. Devigo estas malbona kaj malprava. Simple demandas personon kiu estis priŝtelita pafile.

Ĉu vere, ni devas devigi personojn kredi en esperantismo? Esperantismo estas pri espero, ne devo kaj devigo. Anstataŭe, ni elektu ŝategi ĉiujn kaj esti ĉe paco kun ĉiuj. Devigo estas por diktatoroj kaj malbonegaj personoj, ne esperantistoj. Tamen, vi havas liberecon. Elektu zorgeme kaj singarde.

Lakiro (Rodyti profilį) 2015 m. birželis 19 d. 11:59:20

Mi pensas ke esperantismo estas ideo, antaŭ ĉio, por solvo de la problemo de interkomunikado. Ne gravas kiu lingvo estos akceptita por ĉiuj popoloj kiel la internacia. Se eĉ anstataŭ Esperanto homoj uzos alian interlingvon (Idon, Interlingvon, Latinon ktp), do nocio esperantismo signifos ideon de komuna neŭtrala helplingvo. Tiun lingvon ni, certe, bezonas.
Mi eĉ dirus ne DEVO sed neceseco. Ni bezonas esperantismon.

Vinisus (Rodyti profilį) 2015 m. birželis 19 d. 12:42:10

PlaidMouse:Mi devas malkonsenti. Viaj intencoj estas bona, multaj popoloj volas pacon, sed mi kredas ke vi ne komprenas devon. Ekzistas duan specojn de devo. Unue estas devo de elekto. Ĉi tiu devo estas bona. Elekto kaj libereco estas ĉiam bona. Sed la alia speco estas devo de malelekto aŭ devo de devigo. Devigo estas malbona kaj malprava. Simple demandas personon kiu estis priŝtelita pafile.

Ĉu vere, ni devas devigi personojn kredi en esperantismo? Esperantismo estas pri espero, ne devo kaj devigo. Anstataŭe, ni elektu ŝategi ĉiujn kaj esti ĉe paco kun ĉiuj. Devigo estas por diktatoroj kaj malbonegaj personoj, ne esperantistoj. Tamen, vi havas liberecon. Elektu zorgeme kaj singarde.
Paca devo, ĉar laŭ mi Esperanto estas la solvo por la grava problemo de la tutmonda komunikado. Tiu lingvo estas tre bela, tre klara. Krome, Esperanto apartenas al neniu popolo. Sekve, oni povas diri, ke nia mirinda lingvo apartenas egale al la tuta mondo. Pro tio, laŭ mia penso esperantisto estas civitano de la eta planedo nomata Tero. Per Esperanto ni ĉiuj estas fratoj. Memoru, ke la koloniantoj por dividi la koloniatoj malpermesis, ke ili parolis sian denaskan lingvon. Lingvo estas unueco, kaj unueco estas povo.

PlaidMouse (Rodyti profilį) 2015 m. birželis 20 d. 03:54:43

Vinisus:

Mi ne pensas ke Esperanto estas la nur solvo por problemoj de mondo. Sed se vi kredas tion, bonas por vi. Sed bonvolu, ne devigo. Mi dividas Esperanton ĉar mi volas fari tion. Mi ne havas devon, nur ŝatego por Esperanto kaj homoj.

Lakiro (Rodyti profilį) 2015 m. birželis 24 d. 08:50:36

externalImage.png

   La 16an de aprilo franca esperantistino Annie Grente kiel volontulo iris al la Elementa Lernejo Baiyangshu-strato en la urbo Taiyuan de Ĉinio, kaj ekinstruis Esperanton al la infanoj en la lernejo.
 
    En la lernejo ŝi instruas ne nur infanojn, sed ankaŭ kelkajn gepatrojn, kies infanoj lernas nian lingvon, kaj kiuj deziras progresi en la lernado kun siaj infanoj. Krome, ŝi ankaŭ trejnas Esperanto-instruistojn de la lernejo. Ŝia alveno freŝigas la monotonan vivon de la lernejo. Kiam infanoj vidas ŝin, ili ĉiam salutas ŝin kun amika mieno. Laŭ sia plano ŝi instruos ĝis la mezo de junio, kaj faros enketon pri propedeŭtika voloro de Esperanto al la infanoj.
 
    Post sia emeritiĝo Annie havis eblecon en 2013-2014 partopreni en la instruista trejnado en Poznan en Pollando. Dum kaj post la trejnado ŝi instruis plurfoje unu semajnon en bazaj lernejoj de tiu lando. Antaŭ sia vojaĝo al Tunizio, ŝi legis en la retejo edukado.net, ke estas lernejo en Ĉinio, kie oni instruas Esperanton. Ŝi tuj skribis al S-ro Jado, estro de la lernejo, kaj rapide ili interkonsentis, ke ŝi vizitos la lernejon kaj helpos en la lernado de Esperanto.
 
    Somere ŝi estos membro de la skipo de plenkreskuloj, kiuj zorgos pri la infanoj dum la IIK, la infankongreseto, apud la UK de Lillo. Ŝi esperas, ke sufiĉe multe da ĉinaj infanoj partoprenos en la kongreso!

Tio ĉi estas bona ekzemplo por propagando kaj disvolvo de Esperanto.

PlaidMouse (Rodyti profilį) 2015 m. birželis 29 d. 00:37:30

Lakiro:externalImage.png

Sinjoro Lakiro, mi dankas vin por ĉi tiu bona ekzemplo. Sinjorino Annie estas heroino por doni ŝian tempon. Ĉi tiu estas tre bonega elekto de Sinjorino Annie. Mi espero fari la samon. Ne devigo, nure volonteco.

Atgal į pradžią